La plej fervora hispana naciismo uniformiga, ne plu estas afero ekskluziva de la ekstrem-dekstrismo. Homoj sekvantaj tiun lastatempan malsanan kontraŭkatalunismon, sen moralaj nek identecaj valoroj, kredas sin sekvantoj de libereco kaj demokratio. Libereco kaj demokratio kiuj senvalorigas la aliajn lingvojn de la ŝtato. Tiu manipulado estas terura, sed plej terura estas la fakto ke plimulto ne konscias pri tio.
Majoritata penso estas, ke kelkaj fenomenoj estiĝis tute nature kaj neeviteble. Por la defendantoj de la lasta manifesto por la hispana lingvo, kaj por plimulto de hispanaj demokratuloj, la lingva darvinismo estas evidenta fakto. Alia lingva situacio, kiel plenaj lingvaj rajtoj por ne-hispanlingvanoj, temas pri abomenaĵo kontraŭnatura.
Hazardo naskiĝi en minorigita lingva kaj kultura komunumo, estas problemo. Oni vivas en konstanta sindefendo kaj kelkaj simple kapitulacias kaj aliĝas al la tendaro de la fortuloj. Lastatempe mian rajton esti ne nur faŝismo neas.
Frazoj kiaj "vi, Katalunoj, bezonas nin kiel malamikojn", aŭdeblas ofte. Kurioza penso. Perversa maniero igi la kulpanton viktimo. Kiu bezonas malamikojn? Kial? "Vi katalunoj...", kurioza ĝeneraligo de demokratulo. Ĝeneraligaj esprimoj kiaj "tiuj *-oj estas *-aj" ja estas la bazo de rasismo.
Send a message
Search for members
Venti - 文缇pro says:
Farri replies:
Przemysław Wierzbowski replies:
Farri replies:
Ĥoĉjo (Jorge Pavón) replies:
En Katalunio estas ĉefe 2 lingvoj denaskaj: hispana (aŭ kastilia) kaj kataluna. Ilin denaske parolas respektive duonon de la loĝantaro. Ĉiuj, aŭ preskaŭ ĉiuj, kapablas paroli la hispanan, kaj ankaŭ granda parto de la hispanlingvanoj povas paroli katalune, kvankam multaj aliaj ne scipovas ĝin(precipe tiuj venintaj el aliaj lokoj aŭ pli maljunaj).
La problemo ekestas kiam politikistoj volas ŝanĝi la socion laŭ sia gusto kaj ili uzas sian povon por 'normaligi' la uzon de unu el la lingvoj. Dum la frankismo(1939-1975) tiu lingvo estis la hispana, sed en la lastaj 25 jaroj, la kataluna registaro flankenpuŝas la hispanan. Amasego da mono estas uzata por dubli filmojn, subvencii ion ajn katalunlingva, pagi al lernejoj en Francio, kontroli konfidencajn dosierojn ĉe kuracistoj, apogi organizaĵojn kiuj ĉantaĝas firmaojn*, ktp. (kompreneble per mono de ĉiuj civitanoj katalunlingvaj aŭ ne) Kiel parto de tiu programo, vendejoj estas devigataj afiŝi en la kataluna, se ĝi estas nur en la hispana ili ricevas monpunon. Ekzistas eĉ oficiala retpaĝo kie oni povas kaŝe denonci aliajn pro neplenumado de tiu leĝo. Publikaj lernejoj fariĝas nur katalunlingvaj, krom 2 aŭ 3 horojn semajne. Kompreneble, tiuj kies gepatroj estas hispanlingvaj pli ofte malsukcesas en la lernado. Krome, nun multaj geknaboj nun tre malbone scipovas la hispanan kaj ili havos problemojn serĉi laboron. Publikaj dokumentoj estas nur katalunaj, krom en malmultaj kazoj. La nova statuso de Katalunio agnoskas 3 oficialajn lingvojn, tamen nur unu 'propran' (!) Ĉu hispanlingvanoj aŭ okcitanparolantoj estas eksteruloj katalunigendaj?. Kompreneble, kara Farri ne ĉiuj volas esti duarangaj civitanoj.
En Vaskio ankaŭ ili sekvas similan vojon. Antaŭ nemulte ili nuligis la klasojn en la hispana kun vaska (aŭ eŭska) kiel lernofako. Kaj ni plu povos paroli pri Galegio kaj Balearaj Insuloj.
"Perversa maniero igi la kulpanton viktimo." :-0
*ekzemple, organizaĵoj subvenciitaj registris retpaĝojn kiel ekzemple danone.cat por fifamigi la respektivan firmaon ĝis kiam ili uzis kontentige la katalunan.
amike, sed tute alipense
Farri replies:
Kurioze, la argumentaro de la lasta premkampanjo lanĉita ĉefe de ĵurnalo El Mundo kaj televido Telemadrid, estas ade la samaj ekde la publikigo de la dekreto de "nueva planta" la jaron 1716 ĝis la nuntempo. Kaj tiu fakto, pli kaj pli kreskigas sendependentismon kaj radikaligon de ĉiuj flankoj.
Vidu la argumentaron kontraŭ la katalunia statuto la jaron 1932: www.ipernity.com/doc/farri/3017537
kaj komparu kun la argumentoj de 2007.
La lingva situacio en Katalunio estas diversa depende de la regiono, tamen, nur kapablas vivi plene sialingve hispanlingvanoj. La propono de ĵurnaloj, televidoj, filmoj, libroj, ktp. en la hispana multobligas tiun en la kataluna. La aŭtonoma registaro ne monpunas pro hispanlingva afiŝado (eĉ ne tiun de entrepreno Fincas Nebot, kiu estas la sola ekzemplo uzata en la kampanjo). Male, la registaro monsubtenas afiŝadon en la kataluna.
Rilate al lernado, en la politika Katalunio (ne en la tuta lingvio) bonŝance ĉiuj knaboj lernas la samon same, kaj mi kontentas ke la enkonduka lingvo estas la kataluna (krom en valo Aran kie la enkonduka lingvo estas la okcitana). Krom esti loklingva, la sistemo ankaŭ enkondukas kelkajn aferojn en la hispana kaj garantias ke 100% de lernantoj finas la bazan lernejon per plena posedo de ambaŭ lingvoj. Aldone, oni pristudas aldoni kromajn lecionojn al parolantoj de la amaziĥa (la tria pliparolata lingvo), araba, rumana, punĵaba, urdua, tagala ktp. por ke ili kapablu legi kaj skribi la hejman lingvon. La sistemo jam funkcias en kelkaj lernejoj por kelkaj lingvoj.
En Balearoj la sistemo estas pli malpli simila, mi pensas. En la cetera parto de la lingvio la situacio estas ploriga, en Valencilando malmultaj rajtas elekti katalunlingvan edukadon por la infanoj kaj en francia Katalunio, nur manpleno da privataj lernejoj instruas katalune, per monsubteno de privatuloj kiel mi.
En Barcelono enketoj kalkulas ke estas 198 parolataj lingvoj. Unulingvanoj estas nur parolantoj de la hispana.
Laste, mi konsideras vian opinion en tiu ĉi debato interesega, ĉar ĝi montras tute la kontraŭan vidpunkton.
Amike salutas,
Farri
Farri edited this comment 15 months ago.
Lluís replies:
Amike,
Lluís.
Ĥoĉjo (Jorge Pavón) replies:
kaj oni povas demandi: en kiu lingvo interparolus sendependiĝisto eŭska kun kataluna. Ĉu angle?. Eĉ por ili la hispana estas komuna :-)
Farri replies:
Pri uzata lingvo inter eŭsko kaj kataluno, depende ĉu la eŭsko estas el la hispania flanko aŭ el tiu francia, same pri kataluno (kiu fakte povas esti hispaniano, andorano, franciano kaj eĉ italiano). Nu, la fakton defendi kiu ajn nacia lingvo (eĉ la hispana) kiel komuna lingvo por diverslingvaj komunumon eskapas el mia koncepto de esperantismo. Koncepti kaj valori dividon inter lingvoj internaciaj, naciaj kaj regionaj, ja estas manifestiĝo de lingva imperiismo.
Ĉi posttagmeze mi pensis je vi, dum mi trairis la straton Riera Baixa. Eĉ ne unu afiŝo de ĉiuj vendejoj estis en la kataluna. Plimulto en la hispana, kelkaj en la urdua, kelkaj en la punĵaba kaj pluraj en la angla. Neniu puno, tamen.
Vi menciis retejon kie oni rajtas denonci la fakton ne trovi la menuon de restoracio en la kataluna. Retejo ekzistas, sed plendoj ne provokas punon, sed konstatigon kaj oficialan peton ke, ankaŭ la kataluna estu en la menuoj. Kompreneble, mi trovas tiun rajton dankenda.
Nu, dankon pro la vigligo de la debato kaj via kontribuo kara amiko.
Milokula Kato says:
Tamen subkonscie ili taksas sin civitanoj de Hispanio, kiom ajn neus tion. Mi ekzemple fajfus, kion pensas pri mi anoj de la ĉefgento de iu lando, al kiu mi ne apartenas.
Farri replies:
Via analizo estas, laŭ mi, kurioza kaj eventuale danĝera. Kio, laŭ vi, provokas tiun subkonsciaĵon en tuta popolo?
Farri edited this comment 15 months ago.
Milokula Kato says:
Ĉu eĉ unu kataluno estis ekzilita al Siberio aŭ pelita dezerten? Pli rekte: ĉu la katalunoj suferis samtiom kiom la popoloj de la Rusa kaj Osmana imperioj?
Mi ne pravigas la subpremon de la katalunoj, tamen alvokas kompari ĝin kvante.
Farri replies:
Tamen, kvanto da mortintoj, subprematoj aŭ persekutoj ne plivalorigas ian senkulturigon ol alian. Ĉiu senkulturigo estas neo al rajto ekzisti, sendepende de la grandeco de la tragedio.
Vi tamen, ne respondis mian demandon. Mi demandis kio, laŭ vi, provokas ke tuta popolo kiel tiu kataluna subkonscie agnosku sian hispanecon defendante la malon.
Dankon pro la riĉigo de la debato.
Milokula Kato says:
Vi iomete ŝanĝis mian diron. Mi volis diri, ĉu kataluna patrioto kapablas vivi sian kulturan kaj socian vivon SEN kontraŭstaro al kaj kontraŭbatado de hispanaĵoj.
Ne ofendiĝu. Mi diras la samon al miaj samsanganoj. La senĉesaj plendoj enbatas en la popolan kapon pensmanieron de viktimo.
Persone mi ne komprenas kial viktimu 10miliona sur sia tero loĝanta gento.
Ĉar komparas ĝin kun la mia, perdinta pli ol tri kvaronoj da sia tero, oferdoninta pasintjarcentkomence pli da 2 milionoj da vivoj kaj vaganta pro ekonomiaj kaj politikaj kialoj el unu lando al alia.
Milokula Kato says:
Se ili parolas la saman lingvon, do la hispana kaj la kataluna estas samtiom "samaj". Eĉ la monatonomoj en ili estas malsamaj, mi ne mencias la plantonomojn, kiuj estas plejparte nekompreneblaj reciproke.