Farri Published on August 21, 2008
by Farri

Farri's blog

Browse posts
Mi sukcesis
Posted on October 23, 2008
14 comments (latest 12 months ago)
Ni revidu nin ĉi-decembre en Sabadell
Posted on October 2nd, 2008
1 comment (latest 13 months ago)
Denove...
Posted on September 27, 2008
2 comments (latest 13 months ago)
Lastatempe mian rajton esti ne nur faŝismo neas
Posted on September 9, 2008
15 comments (latest 13 months ago)
traduki en kiel eble plej multe da lingvoj
14 comments (latest 13 months ago)
Finfine!
Posted on August 8, 2008
4 comments (latest 13 months ago)
Kataluna Esperanto Asocio por lingva ekologio
Posted on August 7, 2008
2 comments (latest 14 months ago)
Bondeziroj
Posted on December 30, 2007
2 comments (latest 21 months ago)
La planita mortigo de la okcitana aŭ "désolé monsieur, mais j’y peux rien faire"
Posted on December 10, 2007
33 comments (latest 14 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 455 times

traduki en kiel eble plej multe da lingvoj

Thursday August 21, 2008 at 04:19PM

Dum la tuta jaro 2008 en Katalunio oni omaĝas la verkiston Mercè Rodoreda, eminenta gravulo de la nuntempa kataluna literaturo. Grupo de literatur-ŝatantoj kreis verkaĵon farita el transformiĝoj de fragmento de verko de Rodoreda.
Antaŭ duonjaro pli malpli, oni kontaktis Katalunan Esperanto-Asocion por ke unu el tiuj transformiĝoj estu simpla esperanta traduko, omaĝe ankaŭ al esperantisteco de Mercè Rodoreda.

Iom fanfarone, mi proponis, ne nur esperantigon de la fragmento, sed ankaŭ tradukon al pluraj lingvoj pere de esperantaj kontaktoj. Ŝokitaj pro la kvanto de tradukoj ricevitaj, ili petas ankaŭ  ĉu eblas sendi tradukon kaj mp3-dosieron kie aŭdeblas kiel sonas la traduko.

Vidu la diversajn blogaĵojn pri la afero ĉe:
transformacions.blogspot.com/search/label/Sani
traduccions.podemus.com
esundir.blogspot.com

Momente ili havas la fragmenton tradukita al sekvaj lingvoj: kataluna, germana, angla, bulgara, hispana, dana, slovaka, Esperanto, franca, kimra, itala, japana, nederlanda, okcitana, portugala, tibeta kaj palatinata.
Tamen, mankas miloj da tradukoj. Ĉu eblos aldoni pliajn lingvojn al la projekto? Mi dankos se vi sendos la tradukojn al viaj scipovataj lingvoj.

Jen la kataluna originalo:

Caminaven a poc a poc. El més alt era un home solemne, ben vestit, amb la barba grisa i els pòmuls una mica vermells; l’altre, magre, sense afaitar, semblava que acabés de sortir d’una malaltia. Estaven abstrets en la conversa i el més alt s’aturava de tant en tant i es passava la mà per la barba com si volgués sospesar bé les paraules. -A la vida no hi ha temps per a tot. Riure i plorar, divertir-se i ensopir-se… i en el punt de néixer ja t’has de preparar a morir. Perquè les ganes de plorar que tenen les criatures de bolquers és perquè ja ho senten. -Ja senten què? -L’olor que hi ha escampada de la mort… Després un s’hi avesa…

Jen esperantigo laŭ Gonçalo Neves:

Ili marŝis malrapide. La pli alta estis viro solena, eleganta, kun griza barbo kaj ruĝetaj vangoj; la alia, maldika, nerazita, aspektis, kvazaŭ li ĵus elglitis el malsano. Ili dronis en konversacio, kaj la pli alta haltis de tempo al tempo kaj karesis la barbon, kvazaŭ li volus bone pesi siajn vortojn.
- Oni ne havas tempon por ĉion fari en la vivo. Ridi kaj plori, amuziĝi kaj enui… tuj post naskiĝo oni devas jam prepari sin por morto. La ploremo de beboj ja montras, ke ili tion sentas.
- Kion ili sentas?
- La mortodoron, kiu ŝvebas… Poste oni alkutimiĝas al ĝi.

Mi petas diskonigi la tradukpeton

14 Comments / add your comment?

Manolopro says:
Belega iniciato! Bedaŭrinde mi ne povas plu kontribui ĉar miaj konataj lingvoj estis jam uzitaj ;-)

Nur unu lingva detalo en la esperanto-traduko: laŭ Antonio Valén, la esprimo "pli poste" estas iom erara pro pleonasma: jam "poste" enhavas la nuancon "pli": "pli malfrue". Do, mi aŭdacas proponi (eble ne plenprave, ĉar mi citas Antonion parkere):

Poste oni alkutimiĝas al ĝi...
Iom pli malfrue oni alkutimiĝas al ĝi...
Posted 14 months ago. ( permalink )
Farri replies:
notite, dankon!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Zefirina says:
Mi eble provus traduki litove, sed mi ne povas bone tralegi vian tekston. Al mi oni montras strangaj signifoj, mi pensas anstataŭ ĉapelitaj literoj.
Posted 14 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO replies:
Zefrina

Jen laŭ mi la fuŝitaj literoj supersignitaj:

Ili marŝis malrapide. Tiu plej alta estis solena viro, eleganta, kies barbo estis griza kaj vangoj ruĝetaj; tiu alia, maldika, nerazita, kies aspekto kvazaŭ ĵus resaniĝanta. Ili estis absorbiĝintaj en la konversacio kaj tiu plej alta haltis de tempo al tempo kaj karesis sian barbon kvazaŭ se li volus bone mezuri la dirotajn vortojn,
-Oni ne havas tempon por ĉion fari en la vivo. Ridi kaj plori, amuziĝi kaj malamuziĝi… ĵus naskiĝinte oni devas ekpretiĝi por mortiĝo. Ĉar la ploremo de la beboj klare montras ke tion ili sentas.
-Kion ili sentas?
-La disan flaron de la morto… Iom pli poste oni alkutimiĝas al ĝi..
Posted 14 months ago. ( permalink )
Zefirina says:
Dankon:-)
Posted 14 months ago. ( permalink )
Miguel Gutiérrez Adúriz says:
Saluton Farri,
atentu, la titolo devas teksti: "Traduki en kiel eble plej multe da lingvoj".
Due, la esperantaj literoj ne bone aperas.
Trie, korektu jenon:
barbon kvazaŭ se li volus --> barbon kvazaŭ li volus
Cetere, bonvolu sendi al mi kaj la katalunan kaj la esperantan tekston, kaj mi klopodos havigi al vi la eŭskan tradukon.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Ĉiuj tradukoj troviĝas en unu el la ligiloj proponitaj de Farri: traduccions.podemus.com
Posted 14 months ago. ( permalink )
Farri replies:
Dankon pro la rimarkigoj. Neves sendis al mi belan esperantigon de la teksto kiun mi tre ŝatas. Mi korektis la artikolon, kaj espereble oni povos bone legi.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Jes, la tekstoj nur bone videblas. Krome, la traduko de Neves estas tre bela...

Tamen, eble min infektis viruso de perfektismo... en la teksto de Neves, dufoje li uzas la esprimon "La pli alta..."

Ĉu tio ne devus esti "La *plej* alta..."?
Posted 14 months ago. ( permalink / translate )
Imre Szabo says:
Hungare:
Ballagtak. A magasabb férfi ünnepélyes volt, elegáns, ősz-szakállú, rózsás arcú; a másik sovány, borotválatlan, olyan lábadozó-féle. Belemerültek a beszélgetésbe. A magasabbik időnként megállt, végigsimított a szakállán, mintha jól mérlegelni akarná a kimondandó szót.
-- Nincs időnk az életben mindenre. Nevetni és sírni, szórakozni és keseregni... már a születés pillanatában kezdenünk kell készülődni a halálra. Az újszülöttek állandó sírhatnékja mutatja, hogy érzik ezt.
-- Mit éreznek?
-- A halál terjengő illatát… később persze megszokják.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Imre Szabo edited this comment 14 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Ĝi estas bona traduko. Unue mi pensis pri alia rekcio ĉe *végigszimitotta*, sed mi demandis
alian personon, kaj tiu konfirmis vian version. Ĉe la fino mi prefere dirus terngő halálszag aŭ io,
ĉiuokaze la Esperanta odoro estas sen pritakso, la hungara illat ŝajna eŭfemisma.

Amike

Blazio
Posted 14 months ago. ( permalink )
Zefirina says:
Jen mia provo, traduko litove:
Jie vaikštinėjo lėtai. Aukštesnysis vyras atrodė elegantiškas, ruda barzda ir rausvais skruostais. Kitas - kūdas,nesiskutęs, tarsi būtų ką tik pasveikęs po sunkios ligos. Abu buvo įsitraukę į pokalbį. Aukštesnysis vyras vis stabtelėdavo ir paglostydavo savo barzdą, lyg norėdamas pasverti pasakytus žodžius.
- Mes turime per mažai laiko, kad viską gyvenime suspėtume. Juoktis ir verkti, linksmintis ir liūdėti... Ką tik gimę, jau turime ruoštis mirčiai. Kūdikiai savo verksmu aiškiai parodo, kad jie tai jaučia.
- Ką jaučia?
- Mirties dvelksmą...Vėliau jie prie to pripranta...
Posted 14 months ago. ( permalink )
Milokula Kato says:
Անոնք կը քալէին դանդաղօրէն: Աւելի բարձրահասակը պատկառազդու այր մըն էր, վայելուչ, աղ-պղպեղ մօրուքով եւ կարմրկէկ այտերով: Միւսը նիհար, չածիլուած, կարծես թէ ապաքինած ըլլար հիւանդութենէ մը: Կը խօսակցէին ինքնամոռաց, եւ բարձրահասակը երբեմն-երբեմն կը կենար շոյելու համար մօրուքը, կարծես թէ կշռելով ըսելիք խօսքը:
- Ժամանակ չունինք ամէն բանին հասնելու. խնդալու եւ լալու, զուարճանալու եւ ձանձրանալու: Հազիւ ծնած՝ արդէն մահուան կը պատրաստուինք: Նորածինի լացը կը ցուցնէ որ անոնք կը զգան.
- Ի՞նչ կը զգան:
- Մահուան հոտը: Սակայն յետոյ կը վարժին անոր:
Posted 13 months ago. ( permalink )
Farri replies:
koran dankon pro la traduko. Ĉu temas pri kartvela lingvo?
Posted 13 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...