Farri Published on August 7, 2008
by Farri

Farri's blog

Browse posts
Denove...
Posted on September 27, 2008
2 comments (latest 13 months ago)
Lastatempe mian rajton esti ne nur faŝismo neas
Posted on September 9, 2008
15 comments (latest 13 months ago)
traduki en kiel eble plej multe da lingvoj
Posted on August 21, 2008
14 comments (latest 13 months ago)
Finfine!
Posted on August 8, 2008
4 comments (latest 13 months ago)
Kataluna Esperanto Asocio por lingva ekologio
2 comments (latest 14 months ago)
Bondeziroj
Posted on December 30, 2007
2 comments (latest 21 months ago)
La planita mortigo de la okcitana aŭ "désolé monsieur, mais j’y peux rien faire"
Posted on December 10, 2007
33 comments (latest 15 months ago)
Mia ideologio
Posted on December 1st, 2007
7 comments (latest 14 months ago)
Post murdo en Madrido, kaj Ku-Kluks-Klano en Barcelono, oni daŭre uzas ETA-n por preteratentigo
Posted on November 24, 2007
3 comments (latest 23 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 570 times

Kataluna Esperanto Asocio por lingva ekologio

Thursday August 7, 2008 at 04:02PM

Mi legis interesan tradukon de Éva Tóth: Genocido de lingvoj kaj Deklaro de la Lingvaj Rajtoj, esperantigita far Imre Szabo kaj publikigita en lia blogo www.ipernity.com/blog/32699/82249 . Mi kredas ke plimulto da esperantistoj fajfas pri lingvaj problemoj, sed ĝojigis min tre la kvanto da komentoj. Tial mi pensis publikigi tie ĉi la dokumenton pri celoj, valoroj kaj principoj de Kataluna Esperanto-Asocio, ne pro diskonigo, sed pro diskutigo kaj debatigo.

 

Kataluna Esperanto-Asocio deziras esprimi siajn celojn, valorojn kaj principojn. Nia agado estas bazita sur la aplikado de la rajtoj agnoskitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, en la Universala Deklaracio de la Kultura Diverseco, en la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj kaj en la Manifesto de Prago. Por atingi niajn celojn, kiel vivanta parto de la popolo, ni laboras kune kun la landa socia reto, same kiel ni kunlaboras kun la institucioj, ne perdante nian sendependecon nek nian identecon.

 

Celoj de la Asocio

a) Instigi en la katalunlingva teritorio la uzadon de esperanto, kiel neŭtrala internacia helplingvo, kiel la plej bona eblo por lingva demokratio, garantianta la valorojn de la lingvaj rajtoj, de la lingva diverseco kaj de la rajto al plena komunikado inter homoj kun malsamaj lingvoj

b) Instigi en la katalunlingva teritorio la uzadon de la propra lingvo kaj diskonigi la katalunan kulturon en la mondo kaj aliajn kulturojn per esperanto

 

Valoroj de la Asocio

a) La lingvaj rajtoj, komprenitaj kiel nedisigebla komplemento de la homaj rajtoj

b) La lingva diverseco, komprenita kiel esenca parto de la kultura diverseco

c) La rajto al plena komunikado inter homoj kun diversaj lingvoj, kiel rimedo por venki la antaŭjuĝojn, survoje al packulturo 

 

Principoj de la Asocio

En nia aktivado por la lingvaj rajtoj ni konsideras, ke:

La lingvaj rajtoj, disvolvitaj surbaze de la homaj rajtoj, estas esenca elemento de libereco kaj paco.

La egaleco de lingva rajtoj de la individuoj kaj de la komunumoj estas esencaj por tiu celo. Nenio devas miskomprenigi, ke ekzistas lingvoj pli taŭgaj por difinitaj celoj, kvankam la plej privilegiitaj tavoloj de la hegemoniaj komunumoj ofte instigas tion pensi al multaj per sia ekonomia, politika kaj milita potenco aŭ pro sia prestiĝo.

La diverseco estas garantio de kultura riĉo. La sennomblaj formoj fari kaj diri estas parto de la komuna homa heredaĵo, akumulita dum jarmiloj. Ni volas kontribui al la vivtenado de la kultura diverseco kaj, aparte, de la lingva.

La komunikado inter la diversaj komunumoj estas necesa por interkonatiĝo, helpanta al la libereco de ĉiu el ili, kio estas fundamento de paco. La flueco de komunikado inter la komunumoj kreskigas senton de solidareco kaj samtempe ebligas, ke la diversaj kulturoj reciproke riĉigu unu la alian. Ni volas kontribui al tio, ke la informfluoj fariĝu vere multflankaj.

Ni konsideras nesufiĉa la pretendon korekti la preskaŭmonopolon de unu nacia lingvo en la monda interkomunikado per oligopolo de kelkaj lingvoj.

Ni konsideras la konceptan kaj valoran dividon inter lingvoj internaciaj, naciaj kaj regionaj, manifestiĝo de lingva imperiismo. Neŭtrala lingvo, kiel esperanto, povas agi kiel ponto, favorante kaj substrekante la plenan egalecon de la lingvoj.

La uzado de neŭtrala internacia helplingvo, aŭ interlingvo, ne devas negative influi la ĉiutagan vivon de la lingvaj komunumoj kaj oni devas ĝin rezervi, pere de taŭga konsciigo kaj trafaj lingvopolitikoj, por specifaj funkcioj, por ne damaĝi la ekologian ekvilibron inter ili. Ĉion, kion povas fari la lokaj lingvoj, ne devas fari la tutmonda interlingvo.

Por kontribui al tiu ekvilibro, ni konsideras necesa pozitivan diskriminacion por atingi la normaligon de la minorigitaj lingvoj en ties medio aŭ teritorio kaj tiel defendi la lingvan diversecon. Krome, ni pledas por la rajto de la enmigrintoj lerni sian denaskan lingvon, inkluzivante ĝin en la rajton je movo de la homoj.

La uzado de neŭtrala interlingvo, apud la denaska, ne ekskludas, sed favorigas tiun de aliaj lingvoj danke al la tempoŝparo per la lernado de ponta lingvo kaj al la disvastigo de la konscio pri egaleco, valoro kaj respekto por la lingva diverseco: ni konsideras konvene instigi la lernadon de fremdaj lingvoj, ĉefe de tiuj geografie kaj kulture proksimaj. La pasiva plurlingveco estas taŭga eblo por helpi la komprenon de pliaj lingvoj sen damaĝi la propran.

La uzo de interlingvo neŭtrala kaj facila estas grava, sed malsufiĉa per si mem. Kvankam ĝi estas praktika pruvo de la egaleco inter la lingvoj, kaj ni konstatas, ke tiu justa starpunkto enradikiĝas en konsiderinda parto de la esperantolingvanoj, ni konsideras, ke estas grava la plua edukado al la valoroj de la diverseco kaj de la egaleco de rajtoj, aparte de la lingvaj.

 

Traduko de la teksto aprobita de la asembleo de Kataluna Esperanto-Asocio, la 1an de marto 2008

2 Comments / add your comment?

Zlatko Tišljar - Pajo says:
Mi konsideras ĉi suprajn principojn bone konceptitaj. Tamen mi atentigas pri, laŭ mi, grava distingo de nocioj. Laŭ mi ne ekzistas lingva diskriminacio, sed diskriminacio de homgrupoj kiuj volas uzi certan lingvon. Per uzo de certa lingvo aŭ eĉ dialekto kaj slango oni daŭre montras al anoj de sia grupo ke oni apartenas al ĝi kaj ke oni ŝatas tiun komunumon, aliflanke oni montras al aliuloj al kiu oni apartenas.Grandan plimulton de nia vivo ni pasigas en baza loko de nia vivo kaj laboro, kaj tial ni uzas grandan plimulton de nia vivo tre intiman lokaj dialekton de iu lingvo. Tiuj lokaj dialektoj povas diferenciĝi de la norma lingvo tre malmulte aŭ tre multe sed ĉiam ili estas sufiĉe diferencaj ke oni povas rapide rekoni al kiu loka regiono oni apartenas. Malpli ofte oni uzas sian norman gepatran lingvon, efektive la lingvon lernatan en lernejoj kaj instruatan en publikaj medioj kaj libroj. Tiun lingvon oni uzas pli skribe ol parole kaj nur tiam kiam oni troviĝas en lokoj kie kunĉeestas homoj el pluraj lokoj de la sama norma lingvo aŭ en publikaj lokoj kiel lernejo, radio, televido... Tamen praktike oni uzas tiun lernitan lingvon parole nur 5-10% de sia paroltempo. Se oni konas pliajn lingvojn (ekz. la hispanan en Katalunio, la anglan aŭ iun alian) oni uzas ilin nur en situacioj necesaj, sekve ankoraŭ malpli ofte.
Tial oni tro ofte forgesas la rolon de la lingvaĵoj kiujn ni plej ofte uzas: la dialektoj kaj slangoj.
Chiukaze la baza principo devus esti: 1. Neniu grupo rajtas malpermesi la uzon de iu ajn loka, regiona aŭ norma lingvo senkonsidere en kiu ŝtatsistemo oni vivas, dum ekzistas eĉ nur du personoj kiuj volas paroli kaj uzi tiun lingvon. 2. Ĉiu individuo rajtas lerni kiun ajn lingvon kaj ankaŭ mem decidi kiun lingvon li/ŝi uzos, lernos aŭ ĉesos uzi.
Sed oni pensu ĉiam pri tio ke neniu diskriminacias lingvojn sed homojn kiuj volas uzi certajn lingvojn montrante per tio sian grupidentecon.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Mi diskriminacias ĝuste homojn, kiuj volas uzi certajn lingvojn (kaj tiel ili montras sian grupidentecon), kiel vi diras. :)
Mi klopodos pli pensi la konsekvencojn de tia eldiro.

Mi ŝatas ankaŭ vian "bazan principon", kvankam min interesas, kion vi proponas por tiuj kazoj, kiam iu preteratentas tiun principon.

Aldone, laŭ via "baza principo", kiel vi proponas protektadon de minoritatigitaj lingvoj sen rompi ĝin?

Amike, Lluís.
Posted 14 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...