Farri Published on December 10, 07
by Farri

Farri's blog

Browse posts
Bondeziroj
Posted on December 30, 07
2 comments (latest 6 months ago)
La planita mortigo de la okcitana aŭ "désolé monsieur, mais j’y peux rien faire"
32 comments (latest 2 months ago)
Mia ideologio
Posted on December 1st, 07
6 comments (latest 5 months ago)
Post murdo en Madrido, kaj Ku-Kluks-Klano en Barcelono, oni daŭre uzas ETA-n por preteratentigo
Posted on November 24, 07
3 comments (latest 7 months ago)
Nepuniteco de nov-naziismo en Hispanio, eĉ se murdi
Posted on November 22, 07
Kampanjo por homa digno
Posted on November 6, 07
Ĉu ni estu neŭtralaj?
Posted on October 27, 07
7 comments (latest 7 months ago)
Lerni Esperanton por monprofito
Posted on October 27, 07
2 comments (latest 8 months ago)
Esperantistoj estas aro da arogantaj olduloj malkapablaj, kiuj konsideras sin la centro de la universo
Posted on October 26, 07
4 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 2223 visits / 2 votes

La planita mortigo de la okcitana aŭ "désolé monsieur, mais j’y peux rien faire"

Monday December 10, 2007 at 07:29PM

De 1992 ĝis 1996 mi laboris en Okcitanio kiel grupestro en someraj tendaroj, kies celo estis ke la partoprenantaj adoleskuloj kaj infanoj alkutimiĝu al la okcitana. Kelkaj gepatroj konsideris oportune ke la gefiloj ekkonu kaj komprenu la lingvon de la geavoj, tiel ili povus pli bone interkompreniĝi. Oni serĉis sudkatalunajn grupestrojn pro tre klara kialo: ĉar ili ne estas francianoj, ili ne estas devigitaj scipovi la francan; krome kataluno kapablas paroli la okcitanan post malmulta lernado, ĉar sufiĉas alkutimiĝi al alia akĉento kaj uzi pli da arkaismoj. La du lingvoj estas ege similaj, eĉ laŭ kelkaj fakuloj la kataluna estas okcitana.



En tiu artikolo mi prezentas kelkajn anektodojn, kiuj bildigas la socian situacion de la okcitana lingvo.


Désolé monsieur, mais j’y peux rien faire

Post iom da tempo en Okcitanio mi rimarkis, ke okcitanlingvanoj ŝajne kondutas pli malĝentile. Ili ege uzas fivortojn kaj sakrojn kaj parolas laŭtvoĉe. Male, kiam oni uzas la francan, oni estas ekstreme ĝentila.Viro salutinta per ĝentila “bonan tagon sinjoro”, same salutis okcitane per esprimo kiel: “Mil dioj! He! Vi!, Ĉu ĉio bone? Fek’ al Di’! putinista putinido!”. Ĉio dependas de la uzata lingvo.

Ĉiukaze, dum mi bonvole petadis interkomprenon en la okcitana pro mia nescio de la franca, kutime oni respondis al mi per la sama esprimo: “désolé monsieur, mais j’y peux rien faire” En la okcitana tio sonus pli rekte kaj trafe: "forfikiĝu"! Tiun esprimon mi ofte aŭdis.

“Est-ce-que vous toujours parlez comme ça?” aŭ repertuaro de koleriĝoj

Tre ŝokis min ke la okcitanlingvanoj tute ne konscias, ke la okcitana estas lingvo. Ili kredas ke ili parolas nur unu lingvon: la francan. Oni konsideras la okcitanan lingva tavolo. Kaj oni ne konas la nomon de la lingvo, oni nomas ĝin “patois” [patŭa’] france aŭ “patoés” [patues’] okcitane. Tiu vorto signifas dialekteron, lingvaĉon, fiĵargonon aŭ aĉan parolmanieron.

Tia socia situacio igas la homojn koleriĝi se oni alparolas iun okcitane ĉar oni taksas la agon malĝentila. Homoj ŝajnigas ne kompreni, kelkaj kritikas aŭ insultas, aliaj krias kolere kaj la plej kleraj homoj pedagogie instruis al mi ke mia agado estas tute maldemokratia.

Unu el la plej kortuŝaj anekdotoj mi spertis en lengadoka urbeto. Mi eniris malnovan panvendejon, kies aspekto montris ke ĝia pano ja estas tradicie farita kaj bongusta. En la vendejo troviĝis nur nigre vestita maljunulino. Mi mendis al ŝi grandan panon kaj, ĉar mi ne kunportis sakon, bonvole petis paperpecon por porti la panon envolvita. Ŝi donis ĉion al mi dum ŝi emocie ripetadis miajn okcitanajn frazojn kaj klopodis konversacii pri kio ajn; ŝiaj okuloj malsekiĝis kaj tre simpatie adiaŭis min per ĝentila okcitana esprimo “adissiatz “ (ĝis revido). Mi ne havis tempon eliri la vendejon kiam mi aŭdis virinon kiu kuris kapti min kaj diris laŭtvoĉe kaj kolere: “Est-ce-que vous toujours parlez comme ça?” (ĉu vi ĉiam parolas tiel?) kaj subite aperis ŝi, kvardekkelk-jarulino, kiu ŝajne estis la filino. Franclingve kaj kolere ŝi riproĉ-admonis min. Ŝiadire multajn jarojn ili bezonis franclingvigi la avinon, ili penadis por ke ŝi ne plu parolu okcitane. Kaj nun mia fia ago forfuŝigis la cerbolavadon de la oldulino.


La francigo de la toponimoj estas perfekte elpensita por senkulturigi la loĝantaron



Honto kaj moko

Tamen, la plej ofta reago kiam mi eniris kiun ajn publikan ejon kaj ekparolis la okcitanan estis ridetoj, oni ripetis miajn vortojn ridante, kvazaŭ mi iun mokus.

Iun tagon mi vidis maljunan paron transportantan pezan sakon kun siaj aĉetoj. Mi proponis mian helpon sed ili reagis forkurante dum la viro diris al la virino ke mi mokis ilin. Mi ne mokis, mi nur parolis en la okcitana.

Alian tagon, amiko kaj mi estis perditaj en vojkruco kaj ni tute ne sciis kiun direkton preni. Antaŭ domo staris viro, al kiu tre ĝentile, sed okcitane, mi klarigis nian situacion, nian nekonon de la franca kaj nian helpbezonon. Li akceptis klarigi la vojon, sed li vokis la edzinon por ke ŝi parolu. Li ne povus elteni la honton paroli okcitane kun nekonatoj.

Tiu honto estas mirinde disvastiĝinta, kaj ĝi ofte ligiĝas al forta malestimo por la lingvo, kiun parolantoj ensorbadoj. Viro, kiun mi jam antaŭe konis kaj ĉiam asertadis tute ne paroli la okcitanan, flue regis la lingvon de la trubaduroj, kiam mi renkontis lin en bovin-foiro. Denove li asertis, ke li tute ne parolas la lingvon, krom en tiu ĉi momento, ĉar bovino ne aĉeteblas per la franca. Stranga lingvo estas tiu, kiun oni laŭdire lernas kaj perfekte regas nur en bestofoiroj.

“In uino ueritas” aŭ la aferoj ŝanĝiĝas post kelkaj glasoj da vino

Bordelha estas urbeto en la regiono Perigòrd, proksime de Limoĝo, kie ni iris ĝui ĝiajn festojn kaj aŭdi la lokan dialekton de la okcitana lingvo. De la mateno ĝis la vespero ni trapromenis la tutan urbon, vizitis ĝiajn mirindaĵojn, parolis kun la homoj, manĝis en restoracioj, kafumis en kafejoj, trinkis en trinkejoj kaj eĉ aĉetis en vendejoj. Nenie ni aŭdis la okcitanan.

Nokte, post la unua koncerto, aperis la unuaj ebriuloj parolantaj, kantantajn kaj festantaj en perfekta okcitana. Ju pli oni ebriiĝis, des pli la okcitana estis aŭdebla. Estis plezurego paroli kun ĉiuj, kunkanti kaj kunfesti. La limoĝan dialekton mi tre ŝatis. Kelkaj vokis la junulojn por montri kiel malkleraj ebriaj plenkreskuloj kapablis interkompreniĝi kun eksterlandanoj kaj ili ne. Olduloj fieris.

La morgaŭon ni denove trapromenis la urbeton. Neniu parolis la okcitanan. La homoj hieraŭ parolintaj la okcitanan absolute neis la fakton. "Hieraŭ ni parolis france samkiel ĉiam, eble vi tro drinkis" ili asertis.

Tiu starpunkto ne estas stranga. La sekreton de la vino mi jam sciis de antaŭe kaj eĉ foje uzis ĝin, t. e. paroligi la homojn okcitane dum ebrio. En la plimulto de la okazoj, kiam iu konstatas, ke li parolis la okcitanan, kutime tiu asertas, ke neniam antaŭe parolis tiun lingvaĉon. Tamen, la perfekta rego de la lingvo, ties akĉento kaj neniomo da franceco klarigas ke tiu homo sufiĉe ofte uzas la lingvon familie.

La bedaŭra senespero de sinjorino Margarida

Amiko mia kaj mi troviĝis surstrate en tre malgranda urbeto en la pirenea valo Aspa. Ni interparolis kaj unu el ni diris proverbon dum urbano hazarde preterpasis. La viro ne povis kaŝi lian miron kaj ni ekbabilis pri okcitanaj proverboj. La konversacio estis tre interesa kaj ni fine komparadis la gaskonan kaj la katalunan proverbaron. Post tio, ni translokiĝis al la trinkejo de la urbo kaj tie estis sinjorino Margarida, kies lingva penado kortuŝis min tre.

S-ino Margarida estas maljuna virino estranta la nuran trinkejon de la urbeto. Ŝi manĝigis kaj trinkigis la lokulojn dum multaj jaroj kaj ŝi konis ĉiujn homojn de la regiono. Kiam ŝi vidis ke ni, dudekkelk-jaraj junuloj el Barcelono, parolis la okcitanan tute nature ŝiaj okuloj pleniĝis je larmoj.

Post la emocio, s-ino Margarida dekroĉis la telefonon kaj tuj venigis sian filon. Ŝi montris al ni la filon, "jen li", ŝi diris. Poste ŝi malfermis fenestron kaj montris al ni urbeton starantan sur antaŭa monto. "Ĉu vi vidas tiun ĉi vilaĝon?" ŝi demandis. "do li, mia filo, kaj knabino el tie geedziĝis. Ĉu vi povas kredi ke mia filo kaj mia bofilino interparolas france? Ĉu vi povas kredi ke miaj nepoj alparolas min france?"

Ŝi riproĉis la filon. Eksterlandanaj junuloj estas al ŝi malpli fremdaj ol ŝia filo.

Neniel telefone!

Eble la plej ŝoka anekdoto okazis al mi tre proksime de Tuluzo. Mi akompanis s-rinon Leà viziti sian fratinon. Revene, s-rino Leà konstatis, ke ŝi forgesis sian mansakon ĉe la fratino kaj decidis telefoni ŝin. Post la telefonvoko mi demandis al ŝi, kial ili parolis france telefone, kvankam antaŭ kelkaj minutoj ĉe la fratino ili komunikis en la okcitana. Ŝi klarigis, ke ili ja interparolas okcitane, sed telefone pli bone ne fari, ĉar la telefono povus panei.

Lingvo de malkleruloj

Bonŝance niaj tendaroj estis sukcesaj kaj ĉiun jaron aliĝis pli kaj pli da homoj. Ni bezonis plian animatoron kaj ni publikigis anoncon en gazeto. La reklamo petis junan grupestron regantan la okcitanan. Pluraj homoj respondis la anoncon kaj ni intervjuis ĉiujn. Multaj el ili lernis la okcitanan en mezlernejo; ĝi estas fakte nedeviga elektebla lernero en manpleno da lernejoj. La intervjuitoj ne scipovis la lingvon sed nur kelkajn vortojn. Tamen aperis knabo, kiu honte diris al ni, ke li ne scipovas la okcitanan sed hejme li parolas “fiĵargone” La tutan intervjuon ni faris okcitane, li parolis perfekte.

Kaj la fakto estas ke la okcitana estas la lingvo de la malkleruloj, la lingvo uzata de la lernejaj malsukcesintoj (kaj eble la fakto, ke ili estas nefranclingvaj ne fremdas al tiu malsukceso). Ĝi ankaŭ estas la lingvo de la ebriuloj kaj de la malkleraj krudaj kamparanoj.

En la regionoj, kie la lingvo ankoraŭ estas sufiĉe viva, la pastroj en katekezo instruadas, ke paroli “fiĵargone” estas peko kaj en la lernejoj oni instruas, ke paroli tiun lingvaĉon estas afero malpura, maldeca, kaj maldemokratia.

« Soyez propres, parlez français » aŭ la malboniga influo de “l’Education naZionale”

Francio estas la lando de la demokratio kaj la homaj rajtoj. La lando de la libereco, la egaleco kaj la frateco. Francio fakte estas la plej perfekta lando de la mondo; ĝi havas harmonian heksagonan formon, ĝi havas tiom da monta surfaco kiom da ebena, ĝi havas tiom da kontinenta landlimo kiom da mara. Krome ĝi situas en latitudo meze meza inter la norda poluso kaj la ekvatoro. Tion oni instruas en la franciaj lernejoj.




Parolu france, estu puraj



En kelkaj regionoj, kie lingvo ne franca mirakle ankoraŭ pene transvivas, lernejoj ankoraŭ konservas la devizon “soyez propres, parlez français” (estu puraj, parolu france). Per grandaj literoj ĝi legeblas en lernejaj kortoj. Krome, la devizo "liberté, egalité, fraternité" (libereco, egaleco, frateco) legeblas ĉie ajn. Ĝi memorigas al la loĝantaro unu el la plej gravaj instruoj de la franca eduksistemo: Francio estas la lando de la demokratio.

Lernejanoj klare lernis ke paroli okcitane estas maldemokratia afero, ĝi disigas la francojn kaj memorigas la tempojn antaŭrevoluciajn de la tiranio.

La franca registraro neniam malpermezis la okcitanan. Ne. Tutsimple la nacia eduksistemo marteladas, ke ne estas konvena afero ĝin paroli. La registaro ne kontraŭas ĝian instruadon; sed se oni instruas ĝin, oni faru demokratie, t.e. ekster la lernotempo, partoprenu nur la interesatoj, kaj se patro kontraŭas oni nuligu la lerneron. Se iam en bazlernejo finfine oni sukcesas ĝin instrui, la instuisto estos sendita venontkurse en ne-okcitanlingvan regionon de Francio, pro kiu ajn demokratia kialo.

En mezlernejoj oni rajtas instrui la okcitanan, se oni elektas tion. Pasintjare 20 instruistoj estis bezonitaj laŭ petoj de mezlernejanoj. Tamen nur 4 postenoj estis oficiale malfermitaj.

En Okcitanio ekzistas la t.n. “Calandretas”, t.e. lernejoj kie oni instruas okcitane. Ili malmultas, unu por ĉiu 350.000 okcitanoj, kaj ricevas neniun monhelpon de la ŝtato. Oni subtenas instruadon en eksterlandaj lingvoj, sed okcitana ne estas eksterlanda, oni subtenas la francan instruadon, sed la okcitana ne estas la franca. “Désolé monsieur, mais j’y peux rien faire”, t.e. forfikiĝu!




En valo Aran, la okcitana laŭ propra gaskona dialekto, estas oficiala lingvo, kaj tial okcitana fariĝis tria oficiala lingvo en Katalunio.

32 Comments / add your comment?

Lluís says:
Brila :) Ĉu ĝuste tio ĉi aperis en Kontakto?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Onjo replies:
jes, mi legis ĝin tie kaj estis impresita, ĉar antaŭe ne konis la situacion profunde
Posted 7 months ago. ( permalink )
Farri says:
Ĝuste tion ĉi mi verkis por Kontakto. Mi pensas ke preskaŭ ĝi aperis sen apenaŭa mallongigo.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro says:
Tre interesa teksto, Farri, dankon! Ĝi pensigis min pri mia patro, kiu rakontis al mi, kiel li (en la jaroj 1910-1915) devis sidi surgenue, montri siajn manojn, kaj ke oni frapis liajn fingrojn plurfoje ĉar li riskis paroli la nederlandan. Poste li devis trovi alian parolanton de la nederlanda kaj denunci lin. Se li ne faris, li estis denove batita. Ĉu tio sonas konata al vi?
Sed mi ne sukcesas kompreni, kial la flandroj ja sukcesis (kvankam nur post jarcento da subpremiĝo) liberigi sin de la franclingvanoj, dum en Francio tio tute ne estis ebla. Kie kuŝas la granda diferenco?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Farri replies:
Konata sistemo, ege uzata en Okcitanio. Gepatroj de miaj amikoj tion rakontadis. La metodo estas sukcesa ĉar, krom ĉesi paroli la lingvon, infanoj kulpigas unuj la aliajn.

Respondon al via demando mi donos per alia demando. Ĉu flandroj de Dunkerke daŭre konservas la lingvon samkiel en Antverpeno?

Eble en Belgio oni ne konvinkis la infanaron ke Belgio estas la lando kiu alportis la demokration en la ceteran mondon nome de la Libereco, la Egaleco kaj la Frateco.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Nu, vi certe pravas. En Duinkerke (la origina bela nomo signifas "Preĝejo en la dunoj", la franca formo signifas tute nenion) apenaŭ plu iu parolas la nederlandan. Nur kelkaj maljunuloj. Ebla diferenco estas, ke la subpremado de la nederlanda en Belgio daŭris "nur" unu jarcenton, dum tiu en Francio daŭris 4 jarcentojn kaj do povis esti multe pli funda?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Farri replies:
Influas ankaŭ la metodoj. Kvankam la puno al lerenajoj ĉie okazis (ankaŭ miaj gefratoj estis forte punitaj por paroli la katalunan en lernejo), la franca eduksistemo estas ege strategie elpensita.

Kion mi daŭre ne komprenas estas kiel tiu sistemo eliris la limojn de la respubliko sed daŭras en la franca lingvio. En Valonio la valona malaperas, nur maljunuloj parolas ĝin kaj honte pritraktas sian lingvon (aŭ dialekton) kiel aĉa "patois". Same okazas en Romandio, la arpitana malaperadas pro la franca. Eĉ en Kebekio, voĉdonis malfavore al sendependeco plimulto de indiĝenaj popolanoj pro timo perdi la lingvajn rajtojn kiujn oni nuntempe havas.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Alesk Arpitano pro replies:
Tiun sistemon mia avino suferis. Tial ŝi daŭre rifuzas paroli al mi en la arpitana, ĉar ŝi pensas ke se mi parolas ĝin ekstere, mi ankaŭ estus frapita. (kiam mi faras tion, mi "nur" estas mokita de la aliaj... sed ne gravas, mi fajfas pri la mokoj).

Francio vere sukcesis malaperigi la aliajn lingvojn, tiom forte ke en Liono mem, ni nur estas deko da parolanto de la arpitana... kaj kelkaj centoj se oni inkludas la ĉirkaŭajn urbojn... terura afero!

Mankas tamen la arpitana lingvo ĉe tiu mapo.
pluraj mapoj montras ĝin apud la kataluna kaj la okcitana.



arpitania abada // libera arpitania
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mari-elen says:
Estas tre interese, vidi kiel vi tion vidas, ĉar surloke mi tute ne havas la saman senton. Honton pri la okcitana mi ne sentas, ĉar kun kvardekses jaroj, mi ne travivis batojn sur la fingrojn, kaj por mi ĝi estas nobla, kultura kaj belega lingvo. Sed honton sentas la homoj, kiuj ĝin praktikas denaske. Kiam mi volis lerni ĝin, mi enskribiĝis en tuluza instituto, ĉar ĉirkaŭ ni, neniu ĝin parolas flue. La kursoj ne vere respektis progreson koheran, ĉar oni malprave supozas, ke lernanto jam regas la lingvon, almenaŭ parole. Tiam mi havis malfacilaĵojn por elekti, kiun vortprovizon uzi, pro la diversaj regionoj. Do fakte la kono estis tre teoria.
Kiam mi volis renkonti parolantojn, mi aliĝis al grupeto samaĝa, kiu renkontiĝas fine de la sabata foiro en nia urbeto. Post kelkaj glasoj ili ne pli bone parolis la lingvon, male nur salutis unu la aliajn en la okcitana ... :+( Post du seancoj mi rezignis.
Mia vjelinstruisto parolas la okcitanan denaske. Mi petis lin nepre alparoli min tiulingve, tion li foje faras. Sed tiu lingvoformo ne estas tiu de mia regiono, ĉar li praktikas la limoĝan formon, kaj en mia regiono ni teorie parolus miksaĵon inter la gaskona kaj la lengadocia (ni loĝas nur 70kmn for unu de la alia). Iom post iom trans la vortoj, tamen firmiĝas fingra lingvo, ĉar per tradicia muziko mi vere estas en Okcitanio.
Tamen verdire dum kelkmonata lernado, mi spertis ion strangan : en kelkaj esprimoj, aperis frasztrukturoj, ne tute novaj por mi. Dum infanaĝo tiuj formoj estis eraraj en la franca, kaj mi subite malkovris ke ili estas tute ĝustaj en tiu tiam nekonata okcitana. Tiel aperas, ke ia senkonscia banado en la lingvo tamen okazis, kaj ke kulture, mi vere apartenas al okcitanio.
Nu, se vi vojaĝos al Dordonjo, nepre vizitu nin, ni ĝoje miksos Esperanton kaj la okcitanan !
Posted 7 months ago. ( permalink )
Farri replies:
Estos plezuro reviziti belegan regionon Perigòrd, kaj krome interkonatiĝi kun esperantisto interesita pri la okcitana. Krome ni povas kune ludi kelkajn okcitanajn kantojn. Dankon pro via komento.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Ladislao says:
Jen problemo, pri kiu en Eŭropa Unio oni parolas oficiale ne tro volonte. Kvankam preskaŭ samajn/tiajn travivaĵojn, faktojn pri ŝtata lingvomortigo ankaŭ en Rumanio oni povas memori, kie la hungara ne estas troŝatata, kvankam vivas enlande pli ol miliono da hungaroj. La klopodo de Farri tial plaĉas al mi, ĉar pruvas, ke lingvaj problemoj ne nur en ekssocialistaj landoj ekzistas (t.n. orienta bloko), eĉ!

En la centra parto de Rumanio, kie hungaroj pli multas ol rumanoj, ankaŭ nun oni devas lukti ĉiutage por la hungarlingvaj tabuloj de setlejnomoj. Kaj ni ne parolu nun pri Slovakio, kie la registaro intencas forviŝi tradiciajn setlejnomojn hungarajn ankaŭ el la lernolibroj. Kvazaŭ ili ne estus ekzistantaj... Diablajn lingvorajtojn ni ja havas en EU.

Bravo, Farri!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Farri replies:
Certe, kio en Okcitanio okazas, okazadas ĉie en la mondo. Mi pensas ke ni estas la lastaj eŭropanoj kiuj havas la eblecon aŭdi kelkajn lingvojn. Baldaŭ neniu povos aŭdi kiel sonas la transilvanan madjaran, nek la okcitanan, nek la soraban, la frisan, la piemontan, ktp. Dankon pro la komento.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Nu, la frisa ne tiel facile malaperos. Ekzistas radiostacioj, televidstacio, revuoj kaj vasta frisa kulturo. Cent miloj parolas frise denaske. Sed pri la soraba vi certe pravas. Pri valona kaj pikarda laŭ mia scio nun ankaŭ ekestas iu revigliĝo, kvankam la valona registaro plej ofte komplete prisilentas tiujn lingvojn.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Bertilo Wennergren pro says:
Ege interesa artikolo kun kelkaj ekzemploj kapoturne bizaraj, precipe tiu pri la risko de telefonpaneo. Jen ekzemplo, ĝis kia grado eblas cerbolavi homojn per insista doktrininstruado kaj subpremado. Vere timige.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Farri replies:
Fakte la telefona anekdoto estas tiu kiu plej montrigas la strangeco de la afero kaj la grado de planita cerbolava subpremado. Ankaŭ la aliaj, fakte estas pristudindaj de sociligvistikistoj.

Tamen, la de mi plej atendata komento ankoraŭ ne venis. Mi certas ke ne nur en Okcitanio tio okazas, mi certas ke preskaŭ ĉie en Eŭropo, parolantoj de kiu ajn lingvo aŭ dialekto spertis similan senton. En Hispanio ne tiel spertis katalunoj, galegoj kaj eŭskoj sed jesja aragonanoj kaj asturoj i.a.

Koran dankon pro la komento
Posted 7 months ago. ( permalink )
Karulo says:
Bona rakontado Farri. El tiaj anekdotoj klopodu lerni ankaŭ kelkaj esperantistoj kiuj kontaĝiĝas el la ideo ke esperanto estas sublingvo.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Farri replies:
ĉiu lingvo estas lingvo, ĉiu utilas al samo interkompreniĝo. Ĉiu estas same valora, kaj la plej parolata de la mondo kaj la plej eta. Tamen Esperanto, laŭ mi, estas la plej valora el ĉiuj pro tio ke ĝi estas neniesa kaj tial porĉiesa. Neniu lingvo estas sublingvo, kaj Esperanto estas superlingvo laŭ mi. Dankon pro la komento, kara karulo.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Manolo pro says:
Estas multaj aferoj prikomentindaj de tiu ĉi impresa atesto. Sed mi devas kontentiĝi per du ideetoj.

Unue, mi rekomendas la legadon de la eseo La naskiĝo de la pripresataj lingvoj kaj la origino de naciismo (provizore nur en la hispana) far la hispana blogisto David de Ugarte. Tiu eseo multe rilatas al tiu ĉi artikolo. Kredeble ĝi estos parto de libro De la nacioj ĝis la retoj verkata de la sama homo kunaŭtore de la mediteranea esperantisto Pere Quintana.

Due, mi havas la impreson ke la okcitanlingvanoj ne deziras "esti savataj" de sia lingvostagno fare de eksteruloj. Eble la franca ŝtato faris tiel bone sian filaboron, ke ĝi ne plu povus esti konsiderata "fia" ĉar la savotoj mem konsideras sian lingvo-statuson normala, akceptebla kaj defendinda. Ĝis kioma grado la klopodo turni la aferon en la direkto defendi la okcitanan povus esti konsiderata kiel "helpo"? Ĉu ĝi ne estus simpla "altrudo"?

Mi mem ne havas klaran konkludon.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Farri replies:
Ĉu vi legis la anekdoton de S-ino Margarida? Mi ne scias ĉu ŝi volas esti savata, sed ŝi riproĉas la filon esti pli fremda ol fremduloj mem. Mi vidis oldulojn plori. Mi antaŭvidas min plori kiam olda.
Kion fari? Mi ne scias. Kion ne fari? Paroli france tie.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Manolo pro replies:
Ĉu vi legis la anekdoton de S-ino Margarida? Mi ne scias ĉu ŝi volas esti savata, sed ŝi riproĉas la filon esti pli fremda ol fremduloj mem.

Jes. Kompreneble mi legis! Sed mi ankaŭ legis la anekdoton de ebriiĝintoj kiuj renegatas sian denaskan lingvon.

Eble vi ne bone komprenis kion mi celas diri: mi konsentas pri la fio de la subpremado kontraŭ la okcitana lingvo. Memkompreneble! Sed la afero ŝajne atingis neretroiran punkton, kie la subprematoj, pro iaspeca stokholma sindromo, volonte akceptas la tezon de la subpremanto.

Eble estas iu historia fono kiu helpas al tiu akcepto. Laŭ tio kion vi rakontas, ekzistas opini-fluo ke franceco estas supera ideo, ke oni fortigu la francan nacion, ke tial oni parolu nur france por plia identiga efiko, ke tial la okcitana lingvo malhelpas... eble la sukceso de tiu propagando havas ian historian subtenon, ekzemple, pli longaj epokoj de paco dum submetiĝo al francaj reĝoj/respublikestroj... mi ne certas.

Se vi komparas kun la kataluna okazo eble vi komprenos la ideon: kiel vi mem diris plurfoje, la submetiĝo de Katalunujo al kastiliaj/hispanaj regantoj estas ligata pli ofte al sangoverŝado kaj sufero ol al prospero. Do, la sama propaganda insido ("la kataluna estas lingvo de kamparanoj", "parolu nur hispanlingve kaj estu parto de glora imperio", ktp) havis pli mildan efikon sur la katalunan genton, ĉar ĝi revis pri la tiama bonfarto ekster la fremda jugo.

Do, fine mi volas atentigi pri la ideo ke multe pli gravas homoj ol la abstrakta ideo de "lingvo". Tiu lasta gravas nur dum ĝi estas "malabstraktigita" pro la uzo kaj akcepto de la unuaj, do, la homoj. Do, se tiu lasta ĉenero rompiĝas, lingvo ne tiom multe valoras sed homoj, kun sia nova lingvo-prefero, plu restas defendendaj.

Ĝis kioma grado la situacio estas tia kian mi bildigis el via priskribo, mi ne certas. Tial mi ne certas pri la ĝusta agmaniero.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Manolo edited this comment 7 months ago.
Ladislao says:
Hm, mi ne volas ofendi vin, tamen, laŭ mi lingvo ne estas pli abstrakta ol la Homo mem - nur se ni parolas pri la homo kiel ia estaĵo, eble vi tiam pravus, sed nur tiam, kaj ankaŭ tiam nur eble... La ĉiama pseŭdoproblemo: ĉu ovo aŭ kokino estis la unua? Bonvolu preterlasi la falsan aserton, ke nur la homo, individuo gravas... Kia homo? De kie li/ŝi devenas, el kia kulturo kaj socimedio? Kiel li/ŝi iĝis la ĝusta homo, pri kiu oni tiom ŝatas priparoli en sensociaj momentoj (sen pasinteco)? Tiu homo ne ekzistas, aŭ ĜI ne estas homo!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Ladislao edited this comment 7 months ago.
Farri replies:
Mi samopinias, homo sen komunumo nenio estas, kaj unu el la plej gravaj aferoj de komunumo kaj kunagado estas interkomunikado. Lingvo estas multe pli grava ol ni pensas, pro tio la celo de ĉiuspecaj ŝtatoj (absolutismaj, kapitalismaj, totalismaj...) malaperigi periferiajn lingvojn. Mi konstatis en Okcitanio, ke kiuj ŝanĝis la lingvon, ankaŭ ŝanĝis la konduton (manieron agi, tradiciojn, ĉiutagan vivon, ktp.).

Pli ol defendi homon, mi defendas homarojn (komunumojn) kaj ties rimedojn kunlabori kaj kunagi.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Joan Inglada says:
Genie, Farri, vi priskribas kion mi jam travivis en la 1970-aj jaroj, de kiam mi jaron post jaro vizitas familion de mia edzino proksime de Los Sarrains (Castelsarrasin, france), en kampara domo apud Cordes Tolosannes (eble franca nomo kies okcitanan mi ne konas). Nek tiel vaste nek detale kiel vi mi konas la aferon sed tiam mi eĉ paroletis la okcitanan ĉar mi vizitis librovendejon en Tuluzo kaj aĉetis kelkajn libretojn por lerni la lingvon.
La terura afero kiun vi rakontas estas tiom grava ke eĉ la okcitanaj kulturaj homoj malaperis. Kie estas la okcitanaj verkistoj, la filozofoj, la poetoj, la modernaj trobadoroj?
Ĉe ni, en Katalunio, la afero estas tute malsama, sed mi timas ke tio kion faris aŭ produktis la franca respubliko en Okcitanio, ĉe ni la samon faras aŭ produktas la nuna demokratio. Kaj mi ne deziras ke mi aŭ miaj filinoj aŭ mia nepo, kiam maljuniĝos, iam plorus kiam studema eksterlandano parolu al ni katalune.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
La malĝoja situacio priskribita de Farri, aplikiĝas ankaŭ al la dialekto de "Nordo" eo.wikipedia.org/wiki/Pikarda_franca_dialekto
(Nordo-KalezaMarkolo), krom, ke ne havas ni ekterlandajn "katalanojn" por rememorigi al ni nian lingvon!
do la estonto estas senespera tutsimple....
Posted 7 months ago. ( permalink )
Alesk Arpitano pro replies:
jes, Roland, vi pravas... la Ojlaj Lingvoj havas tre tre gravan situacion...

fakte, tio okazas ĝenerale en Francio.

Multaj el niaj lingvoj estas parolitaj en pluraj landoj. Ekzemple, la okcitana estas parolita ne nur en Francio, sed ankaŭ en Hispanio kaj Italio. La arpitana estas parolita ne nur en Francio, sed ankaŭ en Svisio kaj Italio.
Kaj kion oni okulfrape rimarkas, tio estas la fakton ke en tiuj aliaj landon (Hispanio, Italio, Svisio), la lingvo malpli malaperis (sed por kioma tempo?).

Do kiel brile montris Farri, vere kulpas la FRANCAJ REGISTRAROJ, kiuj, unu post la aliaj estis veraj lingvomurdistoj.
Kaj se nun oni povas kredi ke la popoloj kulpas, kiel Navanar mem diris, tio estas duone vera: la franca registraro unue instruis al popoloj malami sian lingvon, kaj poste, tio realiĝis kaj oni nun vidas ke tio okazas forte.

Pri mia lingvo, ĝi estas kvazaŭ malaperita en orienta Arpitanio (Liona Regiono, Bresso, Forezo), iomete pli vigla en suda Arpitanio (Norda Darfeno kaj Savojo) kaj multe pli vigla en orienta Arpitanio (Romandio kaj Aosta Valo). La statistikoj montras 1% ~ 5% ~ 25% por la malpliol25jaraĝuloj... kaj 5% ~ 10% ~ 50% por la pliol50jaraĝuloj...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mari-elen says:
Ĝis nun iom teorie mi konsideris la situacion de ciganoj en Francio. Nun kiam vizitis nin la rakontistino Nouka Maximoff, mi pli precize pripensas kiel fragila estas kulturo aŭ/kaj komunumo se la lingvo estas malhelpata. Ion pri tio mi aldonis en mian blogon ĉivespere : www.faldfolio.blogspot.com
Posted 7 months ago. ( permalink )
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Kion al fifaras la ĉefetnaj registaroj, finifine kulpas la lingvanoj. Mi ne kredas, ke lingva altrudo estas nerezistebla. Kial oni permesas cerbolavi sin? Kial oni hontas pri la propra praularo kaj heredaĵo?

Jen la demando al ĉiuj: ĉu malbona okcitano (kiu hontas pri sia okcitaneco) iĝis bona franco? Ĉu li/ŝi ne trasaltos al iu tria lingvo (ĉu usona, ĉu germana ;-))(kunlaborcele)) kaj ne hontos post ke li antaŭe estis franco?

La antikvaj mongoloj konsciis tion kaj ĉiam unue murdadis la perfidulojn kiuj helpis al ili invadi sian landon.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Farri replies:
Jen kiam oni kulpigas la viktimon. Kvazaŭ kiel aserti ke amasmurditoj en eksterminenoj kulpas ĉar ili permesis esti murditaj.
Posted 5 months ago. ( permalink )
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ replies:
Mi ne volas soni cinike, tamen mi agnoskas oneton da vero eĉ en via komparo. Mi estas ano de murdita popolo, kaj manalkore asertas ke ankaŭ ni mem kulpas pri nia sorto.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Gerardo pro says:
Jes ja mi vocxdonis por tiu artikolo, por tiu debato, kvankam logxante en la pariza regiono de infaneco ..fakte la problemo de la iom post ioma mortigo de lingvoj estas problemo kiu koncernas nin cxiujn.. En Francinsulo, inter la invado de la diverseco kaj la alvenanta regado de la angla oni jam ne plu scias al kiu lingvio ni apartenas. Sed cxu en nia epoko la lingva problemo ne farigxis sociala, klasa problemo. Mi ne diras ke nia respubliko "unu kaj ne dividebla" ne kulpas, male gxi enkondukis, subtenis evoluon kiu similas al la nuna regado de la angla kaj al gxia iom post ioma asimiligxo de la "plej edukitaj civitanoj"al la reganta klaso lasante la aliaj al ilia humiligo.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Alesk Arpitano pro says:
jen foto responde:

mi tion tuj mem faris...
Posted 5 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO says:
Tre interesa artikolo! Frapas min la paraleloj kun la rilatoj inter la 'norma' hindia/urdua parolata en kaj ĉirkaŭ Delhio, kaj la 'dakhana' -- la variaĵo de la hindia/uruda parolata en mia loĝurbo Hajderabado, 2.000 km-ojn sude de Delhio. Dankon, denove!
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.