Farri Published on November 24, 2007
by Farri

Farri's blog

Browse posts
Kataluna Esperanto Asocio por lingva ekologio
Posted on August 7, 2008
2 comments (latest 14 months ago)
Bondeziroj
Posted on December 30, 2007
2 comments (latest 21 months ago)
La planita mortigo de la okcitana aŭ "désolé monsieur, mais j’y peux rien faire"
Posted on December 10, 2007
33 comments (latest 15 months ago)
Mia ideologio
Posted on December 1st, 2007
7 comments (latest 15 months ago)
Post murdo en Madrido, kaj Ku-Kluks-Klano en Barcelono, oni daŭre uzas ETA-n por preteratentigo
3 comments (latest 23 months ago)
Nepuniteco de nov-naziismo en Hispanio, eĉ se murdi
Posted on November 22, 2007
Kampanjo por homa digno
Posted on November 6, 2007
Ĉu ni estu neŭtralaj?
Posted on October 27, 2007
7 comments (latest 23 months ago)
Lerni Esperanton por monprofito
Posted on October 27, 2007
2 comments (latest 2 years ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 882 times

Post murdo en Madrido, kaj Ku-Kluks-Klano en Barcelono, oni daŭre uzas ETA-n por preteratentigo

Saturday November 24, 2007 at 09:05PM
En Madrido militisto murdis knabon kadre de ksenofobia manifestacio. En Barcelono oni organizas prelegon de elstara ku-kluks-klanano. Intertempe, hispana dekstra partio, nome de iu asocio de viktimoj de ETA, organizas manifestacion por daŭre peti la malleĝigon de eŭskaj naciismaj partioj.

Antaŭ unu semajno, militisto murdis knabon en Madrido kadre de rasisma kaj ksenofoba manifestacio. Lavangon da protestoj okazigis la murdo, ĉefe pro la daŭra nepuniteco de faŝistoj.

Hodiaŭ, sabaton la 24an de novembro, estis planita en librejo "Europa" en Barcelono, prelego de David Duke, elstara ano de Ku-Kluks-Klano. Homa amaso manifestacie protestis kaj, krom anekdotaj etaj incidentoj kun la polico, oni sukcesis malokazigi la prelegon. Pedro Varela, famkonata eks-prezidanto de nov-nazia grupo kaj nuna posedanto de la nov-nazia librejo, vidinte la civitanan proteston, anoncis kelkhoran prokraston de la prelego, sed finfine, ĉ. la sesa posttagmeze, anoncis neokazon de la rasisma prelego. Kataluna kontraŭfaŝisma civitanaro finfine povas memgratuli pro la sukceso malokazigi kion la registaro ne malpermesis.

En Madrido, hodiaŭ posttagmeze, daŭre estis protestoj pro la murdo de Carlos, ponarde mortigita de faŝisto dum rasisma parado.

Intertempe, la hispana Popola Partio, la dua plej grava partio de la regno, uzis la -de ĝi subrektata- asocion de viktimoj de la terorismo kaj okazigis multnombran manifestacion en Madrido kiu, sen ia okaziga kialo, plendis pri la murdoj de ETA kaj postulis la daŭran malleĝigon de eŭskaj naciismaj partioj.

Faŝismo kreskadas en Eŭropo, politikistoj preteratentigas la fakton.

3 Comments / add your comment?

Alesk Arpitano says:
Kara amiko, vi skribis Faŝismo kreskadas en Eŭropo, politikistoj preteratentigas la fakton, sed mi volas aldoni ke la politikistoj ja estas AŬTOROJ de tiu faŝismo!
Posted 23 months ago. ( permalink )
Farri replies:
Mi ne kuraĝas tion aserti sen pruvoj, tamen, mi ege suspektas, ke vi vere pravas.

Faŝismo denove venas en Eŭropon, kaj Eŭropo denove pretervidas ĝin. Kiam Hitlero ekis, li estis konsiderita laŭdinda politikisto, ĝis la invado de Pollando. Franco estis tute tolerita de Usono kaj Eŭropo, la diktatoro mortis en la lito, kaj sekvis la estrecon de la regno reĝo de la diktatoro nomumita.

En Hispanio, ekstrema maldekstrularo estas en malliberejo. Kiu publike anoncas sin favora al penso de ETA, tiu tuj iras malliberejen. Kiu kontraŭas la reĝon, eĉ per dezegnaĵo, tiu estas punita.

Intertempe, faŝistoj manifestacias laŭlonge de la hispana ŝtato, kaj eĉ murdas. Tamen, ksenofobiaj asertoj, rasismaj kaj faŝismaj frapfrazoj estas plene tolerataj favore al esprimlibereco.

Batasuna estas eŭska naciisma partio malpermesita kies tuta estraro (eksa kaj nova) troviĝas en malliberejo, pro la fakto ne kondamni la krimojn de ETA. Tamen, partioj kiaj Falange Española, Bastión, Alianza por la Unidad Nacional, Falange Auténtica, España 2000 kaj Democracia Nacional, i.a., konkurencas en la balotoj tute leĝe kaj libere, eĉ se la programo de tiuj partioj neas la ekziston de holokaŭsto, laŭdas figurojn kiel Franco, Hitler kaj Mussolini, kaj proponas ksenofobiajn perfortan solvon al la -laŭ ili- problemo pri enmigrado, defendas la mortopunon, celas denove malpermesi ĉiujn lingvojn de la ŝtato krom unu kaj pravigas totalismon.

David Duke, elstara Ku-klukx-klanano, prezentis sian lastan ksenofobian libron en kelkaj hispaniaj urboj. En Barcelono, homamaso sukcesis malokazigi la prelegon.

Registaroj nenion faras, momente popolo jes. Tamen, mi timas. Malbonaj tempoj alvenas en tutan Eŭropon.

En la hispana ŝtato, ekde 1995 ĝis nuntempo ETA mortigis 87 homojn, nov-naziaj grupoj 76.
Konsternas min ke ne ĉiuj vivoj estas same valorataj, kaj daŭre oni omaĝas na Fernando Buesa, Ernest Lluc aŭ Miguel Ángel Blanco, dum oni forgesadas na Guillem Agulló, Josep Maria Isanta aŭ pasintsemajnan Carlos J. Palomino.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Lluís says:
Eĉ ne menciu la preteratentigon per ETA! Post la manifestacio Barcelona, mi rigardis ĉiujn novaĵ-elsendojn de Antena 3 ĝis dimanĉo vespere. En NENIU el ili aperis eĉ MENCIO al la manifestacio. Tamen, en ĉiu ili dediĉis 15 minutojn al la policano murdita de ETA.

Ha!
Posted 23 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...