Farri Published on October 27, 2007
by Farri

Farri's blog

Browse posts
Post murdo en Madrido, kaj Ku-Kluks-Klano en Barcelono, oni daŭre uzas ETA-n por preteratentigo
Posted on November 24, 2007
3 comments (latest 2 years ago)
Nepuniteco de nov-naziismo en Hispanio, eĉ se murdi
Posted on November 22, 2007
Kampanjo por homa digno
Posted on November 6, 2007
Ĉu ni estu neŭtralaj?
Posted on October 27, 2007
7 comments (latest 2 years ago)
Lerni Esperanton por monprofito
2 comments (latest 2 years ago)
Esperantistoj estas aro da arogantaj olduloj malkapablaj, kiuj konsideras sin la centro de la universo
Posted on October 26, 2007
5 comments (latest 17 months ago)
Hipokrito
Posted on October 22, 2007
1 comment (latest 2 years ago)
Correllengua: popola kampanjo por la kataluna lingvo, kaj pro lingva diverseco
Posted on October 21, 2007
4 comments (latest 2 years ago)
Por ambaŭ finaj venkoj
Posted on October 15, 2007
2 comments (latest 2 years ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 702 times

Lerni Esperanton por monprofito

Saturday October 27, 2007 at 02:01PM
La Ĝeneva societo de esperanto "La Stelo", kies nomo estas tre originala, lanĉis kampanjon por pruvi ke Esperanto estas facile lernebla. La naskitoj inter la jaroj 1980 kaj 1990 povas gajni premion de ĝis 3000 svisaj frankoj se ili lernas Esperanton ĝis la 15a de marto. Eblas aliĝi al konkurso interrete.

Daŭre oni mise propagandas per la malvera argumento, ke Esperanto estas facila. (La fakto ke ĝi estu multe pli facila ne signifas, ke ĝi estas facila lingvo)

Kion faros gajnontoj de la konkurso post la ekzameniĝo? Ĉu homo lerninta esperanton pro monprofito restos esperantisto? Kiaj estos la konkursanoj? Ĉu internaciemaj fratecaj homoj?

Entute estas unu premio de 3000 CHF, dua premio de 2000 CHF, tria de 1000 CHF kaj kvin lastaj premioj de po 500 CHF. Entute la svisa societo "La Stelo" elspezos 8500 CHF, ĉ. 5072 eŭroj, do.

Per tiu mono eblus organizi tutmondan seminarion trejnanta esperantistojn je organizado de aranĝoj, je instruado de la lingvo, je kreado de allogaj propagandiloj, ktp. pere de la plej profesiaj instruistoj. Per tiu mono eblus plenigi la mondon da allogaj afiŝoj aŭ flugfolioj. Per tiu mono eblus krei belajn algluaĵojn kaj disdoni inter la universitata junularo. Per tiu mono eblus organizi serion da universitataj prelegoj. Per tiu mono eblus reklami en lokaj televidoj kaj radioj. Per tiu mono eblus dungi profesiulon kreanta allogajn ilojn diskonigantaj nian aferon.

Kelkaj daŭre kredas je esperantismo, Esperanto ne estas la celo sed la ilo. Kelkaj daŭre volas starigi esperantismon apud aliaj sociaj mondaj movadoj kiel pacismo, kontraŭrasismo, kontraŭmilitismo, kontraŭmalstatismo, kaj ĉiu solidara movado.

Intertempe, samlingvanoj el Ĝenevo deziras, ke oni lernu Esperanton por monprofito.

2 Comments / add your comment?

Roger Sanjaume I Calvet says:
Bonega artikolo!
Kiam mi unue legis la novajhon de la konkurso mi pripensis: Ho, tre originala ideo. Sed post via cerbumado mi klare vidas ke vi tutepravas.
Tia konkurso allogas nek celhavantajn homojn nek eblaj sampensantojn sed nur 'frikaj'n monemulojn kiuj sin neniam farigxis esperantistoj sed tutkaze nur simplaj samlingvanoj kuj malmulton povos alporti al nia movado.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Emilio Cid says:
La ideo estas bona, sed la premio estas tro alta. Per tiu mono oni povus ankau mendi sciencan laboron por pruvi ke esperanto estas relative rapide lernebla. En Brazilo ni interesighis pri la ideo, sed ni oferos premion eble de nur 200 euroj.
Posted 2 years ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...