Farri Published on October 26, 2007
by Farri

Farri's blog

Browse posts
Nepuniteco de nov-naziismo en Hispanio, eĉ se murdi
Posted on November 22, 2007
Kampanjo por homa digno
Posted on November 6, 2007
Ĉu ni estu neŭtralaj?
Posted on October 27, 2007
7 comments (latest 23 months ago)
Lerni Esperanton por monprofito
Posted on October 27, 2007
2 comments (latest 2 years ago)
Esperantistoj estas aro da arogantaj olduloj malkapablaj, kiuj konsideras sin la centro de la universo
5 comments (latest 15 months ago)
Hipokrito
Posted on October 22, 2007
1 comment (latest 23 months ago)
Correllengua: popola kampanjo por la kataluna lingvo, kaj pro lingva diverseco
Posted on October 21, 2007
4 comments (latest 2 years ago)
Por ambaŭ finaj venkoj
Posted on October 15, 2007
2 comments (latest 2 years ago)
Samideano Neŭtreks', la fakdelegito.
Posted on October 15, 2007
1 comment (latest 2 years ago)

Member tags

Lluís

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 2 028 times

Esperantistoj estas aro da arogantaj olduloj malkapablaj, kiuj konsideras sin la centro de la universo

Friday October 26, 2007 at 01:26PM
Hieraŭ, amiko mia kaj mi prezentis Esperanton en sindikatejo en urbo Cornellà de Llobregat. Homoj montriĝis ege interesitaj kaj eĉ proponis starigi kurson. Tamen, mia instinkto asertas, ke ĝi ne okazos. Post pluraj jaroj da prelegoj kaj prezentoj, mi kapablas antaŭvidi ĉu oni starigos kurson aŭ ne, eĉ se homoj montriĝas kontentaj kaj emociigitaj.

Inter la ĉeestantaro al la prelego, elstaris homo, kies demandoj estis praktikaj, diskutaj, debataj kaj plurfoje kontraŭstaraj. Lia interveno, fakte, estis tre utila al debato kaj estigis la prelegon interesa.

Fine de la prelego, li konfesis al ni, ke li lernis Esperanton de antaŭ jardekoj sed neniam uzis la lingvon. Tiam ni ekparolis lin esperante; li parolas akcepteble bonan Esperanton, malflue sed korekte kaj tre bone. Verŝajne li multe legis kaj eĉ verkis, sed neniam uzis la internacian lingvon parole. Li klarigis la kialon al ni, kaj ni perfekte komprenis. Temas pri parolanto de Esperanto, tute ne pri esperantisto. Li konsideras ke Esperanto estas malutila al internacia homa komunikado pro la fakto ke, laŭ li, esperantistaro konsistas je aro da maljunuloj kiuj, eĉ se ili esperantiĝis antaŭ longe, aĉe parolas la lingvon. Esperantistoj, laŭ nia nova amiko, estas aro da arogantaj olduloj malkapablaj, kiuj konsideras sin la centro de la universo kaj la plej bonaj el ĉiuj. Tamen, ili havas nenian lingvan konscion, ofte rilate la katalunan; nenian socian zorgon, kaj neniel uzas Esperanton en praktikaj interkomunikadaj aferoj.

En Katalunio, krom KEA (Kataluna Esperanto-Asocio), ankaŭ ekzistas KAE (Kultura Asocio Esperantista). Nomigi asocion KAE, en la sama agadteritorio de KEA, ja estas klara indikilo de malico. Kaj fakte tiun malicon mi spertis plurfoje. Kiam mi esperantiĝis, mi kontaktis KAE-n kaj mi estis ĵus kabeinta tri monatojn post esperantiĝo. Mia esperanto-instruisto, kaj sia aro de maljunuloj kiuj ĉeestis la kurson nur por pasigi la tempon, kaŝis al mi la ekziston de Kataluna Esperanto-Asocio kaj de Kataluna Esperanto-Junularo. Dum mia bildo pri esperantismo estis sama ol tiu de nia hieraŭa novamiko, mi hazarde trovis en ĵurnalo reklamon de KEA-kongreso en Barcelono, tiam mi partoprenis, kaj malkovris valoran, kvalitan kaj principan esperanto-movadon. Tial mi daŭrigis ĝis la nuntempa fervora esperantisteco.

Mi invitis nian novamikon partopreni la venontan renkontiĝon okazonta venontsemajne, kaj li venos unu vesperon viziti nin. Kaj kompreneble mi daŭre informados lin pri nia agado. Li estis tre kontenta kiam li malkovris ke aliaj esperantistoj ekzistas.

Krom juneco de la esperantistaro, KEA kaj KEJ praktike uzas la lingvon. Nia asocio zorgas pri la esperantigo de la novaĵejo Indymedia Barcelona, ĝi starigis tutmondajn sociajn retejojn kiel Monda KalendaroKlaku. Nia bulteno Kataluna Esperantisto publikigas, krom esperantlingvaj novaĵoj kaj informoj, katalunlingvajn artikolojn pri lingvaj kaj sociaj problemoj kaj distribuas la revuon en preskaŭ ĉiuj bibliotekoj, lingvolernejoj kaj aliaj sociaj ejoj de la lando. Nuntempe la asocio prizorgas grandan nombron da esperanto-kursoj konsiderante la malgrandecon de la agadteritorio. Aldone al ĉio ĉi, la asocio eldonas, prelegas, ĉeestas kiel eble plej la socian kaj asocian vivon de la lando, kaj -malgraŭ UEA- internacie kunagas kun aliaj mondaj esperanto-asocioj kaj de antaŭ nelonge ĝi ekprilaboras sian principaron.

5 Comments / add your comment?

Roland Platteau says:
"esperantistaro konsistas je aro da maljunuloj kiuj, eĉ se ili esperantiĝis antaŭ longe, aĉe parolas la lingvon. Esperantistoj, laŭ nia nova amiko, estas aro da arogantaj olduloj malkapablaj, kiuj konsideras sin la centro de la universo kaj la plej bonaj el ĉiuj." Tio estas "dura" (por uzi novvortismon!), sed almenaux iom justa, en kelkaj rondoj de esperantistoj, oni devas konfesi ke tion oni suficxe ofte konstatas.
Konsciigxo de pekoj estas komenco de savado diras la kristanoj.

Oni povas konsoli pensante, ke pri multaj aliaj movadoj pli malpli tiaj fenomenoj okazas, cxu ne ?

Tio almenaux devas atentigi nin, ke la plej bona maniero antauxenigi Esperanton, ne estas tamburi, tamburi, sed UZI gxin, tutsimple vivigi gxin, tial Ipernity estas ekzemplo de tio kion eblas fari!
Posted 23 months ago. ( permalink )
Farri replies:
Prave! Fakte la rimarko de mia amiko instigis min skribi tiun blogaĵon esperante fruktodonan debaton. Dankon pro via komento
Posted 23 months ago. ( permalink )
Frank Merla says:
Prave, ne daŭre tamburi. Simple uzi la lingvon; plej eble laŭ alloga maniero (ne tro longaj tekstoj).
Posted 21 months ago. ( permalink )
Mondocivitano says:
La uzado de lingvo per si mem sufiĉas al niaj venkdeziroj. Ĝi estas la propra antaŭenigo!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Mi aŭdis la saman rakonton, pri alia parto de la mondo. Ŝajne, tio estas vera problemo en la 'malnova movado'.
Ni ignoru, ĉu ne, kaj uzu la lingvon! La uzantoj kiuj aplikas Esperanton praktike estas la estonto.
Posted 15 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...