Correllengua (kurado pro la lingvo) temas pri kampanjo organizata ĉiun jaron cele al vekigo de lingva konscio kaj al postulo de lingvaj rajtoj rilate al la kataluna. Kulturaj sociaj asocioj el Katalunio, Valencilando kaj Majorko organizas la kuradon laŭlonge de la tuta kataluna lingvio. En Correllengua okazas diversaĵ aranĝoj festaj, pedagogiaj kaj depostulaj. La plej simbola afero estas la flamo kiun, per torĉo, oni portas de loko al loko.
Hieraŭ la flamo venis en mian kvartalon kaj ni ĝuis feston. Paradis ĉiuj kulturaj grupoj de la kvartalo, ĉefe la tradiciaj gigantoj, baston-dancistoj, hom-turistoj, diabloj ktp.
Finis la feston amasa vespermanĝo, paroladoj kaj ludadoj de la ĉi-jaraj gastoj en Correllengua de mia kvartalo, la keĉuoj, la punĵaboj kaj la amaziĥtoj. Mi tre bedaŭras la fakton ke mi ne portis la fotilon, ĉar tial mi bildigus tiun blogaĵon per vidindaj bildoj. Estis ege nekredeble bele vidi la punĵabojn danci bolivudece, la muziko de la amaziĥtoj belegis kaj festigis, kaj la muzikon de la keĉuoj mi aparte ŝategas.
Mi tre ŝatis la iniciaton inviti aparte tiujn tri kulturojn. Plimulto el novaj katalunoj venas el kulturoj kaj lingvoj minorigitaj. El ĉiuj novaj venintoj, la plej grandaj komunumoj venas el Magribo, Pakistano, kaj Suda Ameriko. Abundas ankaŭ orienteŭropanoj kaj ĉinoj. Studa fako pri minacitaj lingvoj de la Universitato de Barcelono rimarkigas ke 60% de la katalunoj venintaj el Magribo parolas la amaziĥtan kiel denaskan lingvon anstataŭ la araba. Inter la venintoj el Pakistano kaj Barato, plimulto parolas la punĵaban, kelkaj aliaj la baluĉan, kaj malmultaj denaske parolas la urduan kiu estas la oficiala lingvo en Pakistano. Nur 30% el katalunaj filipinanoj estas parolantoj de la tagala, laŭ tiu studo kiu trovis 13 filipinajn lingvojn en Katalunio. Venintoj el Suda Ameriko estas plimulte parolantoj de la hispana, sed krom parolantoj de la ajmara kaj la gvarania, estas granda komunumo de parolantoj de la keĉua.
Laŭ la lastaj enketoj, oni kalkulis 198 lingvojn parolataj en Barcelono. Granda kvanto el novaj katalunoj, kiuj decidas lerni kaj uzi la katalunan kiel interkomunikadan lingvon, estas parolantoj de minorigitaj lingvoj.
Send a message
Search for members
Rodrigo/Rodericuspro says:
Farri replies:
Roger Verhiest says:
En Antverpeno ni havas logantaro de 162 diferencaj lingvanoj kaj ili devas klopodi lerni
la Nederlandan lingvo.. Multe Antverpanoj volonte praktiki organisadaj sesionoj de konversacio kun la nov-kunantverpanoj. Ĉu ci-tie sistemo eksistas ankoraŭ en Barcelono ?
Farri replies:
Lastatempe, Asocio de Pakistanaj Laboristoj publikigis studon kiu asertis ke, pakistananoj elektintaj la hispanan ne scipovis la katalunan, male, tiuj kiuj elektis lerni la katalunan, ankaŭ scipovis la hispanan. Tial ili fervore rekomendas al novvenintoj lerni la katalunan.
Asocioj de enmigrintoj, la magistrato de Barcelono kaj la registaro de Katalunio proponas senpagajn kursojn pri kataluna lingvo. Barcelona TV elsendas informprogramojn en dudeko da lingvoj kun katalunaj subtitoloj.
La okcitana estas oficiala en tuta Katalunio pro tio ke pirenea valo estas okcitanlingva, tial, la lingvo nur ĉeestas la vivon en tiu valo sed ĉiu rajtas rektiĝi okcitane al registaro ĉie.
Unulingvaj novvenintoj malfacile akceptas la plurlingvecon de Katalunio kaj malakceptas la katalunan, obstine klopodas paroligi la hispanan al katalunoj. Bonŝance tiu sinteno malaperas kaj temas pri minoritata afero. Plimulto el enmigrintoj estas parolantoj de minorigitaj lingvoj kaj venas el plurlingvaj landoj kaj perfekte komprenas la aferon, krome, la fakto regi la katalunan simpatiigas.
Lingva politiko de Hispanio estas, bedaŭrinde, ege malproksime el tiu de Belgio. Flandroj ne estas devigitaj regi la francan. Katalunoj, tamen, estas devigitaj scipovi la hispanan.
Responde al via lasta demando: jes, ĉi tie ankaŭ ekzistas la t.n. lingvaj partneroj kun kiuj novvenintoj povas praktikadi la katalunan.
Farri edited this comment 2 years ago.