Farri Published on January 7, 2009
by Farri

Farri's blog

Browse posts
Kaj Tiel Plu
Posted on September 18, 2009
6 comments (latest 3 months ago)
Esperanto-tagoj en Barcelono, printempo 2009
Posted on May 19, 2009
7 comments (latest 7 months ago)
Mi ne voĉdonos por Esperanto en la propagandilo de Obama
26 comments (latest 8 months ago)
El taxista / la taksiisto / El taxista / Eth taxista (en català, en esperanto, en castellano, en occitan)
Posted on December 11, 2008
5 comments (latest 8 months ago)
Flugu flugu Peter Pan
Posted on November 9, 2008
2 comments (latest 13 months ago)
Vola vola Peter Pan
Posted on November 9, 2008
1 comment (latest 13 months ago)
Carta oberta a Pilar Rahola
Posted on October 30, 2008
4 comments (latest 13 months ago)
Mi sukcesis
Posted on October 23, 2008
14 comments (latest 13 months ago)
Ni revidu nin ĉi-decembre en Sabadell
Posted on October 2nd, 2008
1 comment (latest 14 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 1 472 times

Mi ne voĉdonos por Esperanto en la propagandilo de Obama

Wednesday January 7, 2009 at 01:09PM

Neniu scias kia prezidanto de Usono estos Barack Obaka, kaj oni ne povas demokratie prijuĝi lian prezidantecon ĝis 100 tagoj post lia ekregado. Tamen, temas pri la prezidanto de Usono, la plej potenca politika estaĵo de la mondo kiu senĉese militadas ĉie tra la mondo depost 3 jarcentoj. Krome, kiel ĉiu alia prezidanto, temas pri servuto de la plej povaj kapitalismaj entreprenoj.

Tial mi konsideras, ke estas demokratie malsana afero la fakto propagandi lin. Despli se oni riskas penti pri tiu propagandado.

Triste mi rimarkas, ke la komunumo de esperantistoj i.a. estis kaptita de liaj propagandaj rimedoj, kaj tial plimulto de retejoj, retlistoj kaj ĉiu esperantista retaĵoj kaj komunikiloj pripropagandas la tuj estontan prezidanton de Usono.

Kristale klare montriĝas, ke estas simple propagandilo al S-ro Obama, la ideoj por ŝanĝi Amerikon (sic) [kutime usonanoj nomas la tutan kontinenton kiel sian landon].

Venkis la negro post regado de la plej malamata fiulo; kaj tial oni traktos lian politikon kiel la revon de Martin Luther King, kaj tial oni traktos lian politikon bona kompare al tiu de Bush, kaj tial oni traktos lian politikon bona ĉar li estas ano de sumpremata raso, kaj oni traktos lian politikon bona ĉar li faris bonegan propagandon en ĉiuj malplimultaj kolektivoj. Esperantismo ankaŭ estis kaptita de liaj propagandaj kaptiloj.

Mi skeptike antaŭvidas bona la politikon de la nova prezidanto de Usono. Mi konsideras la fakton voĉdoni por Esperanto en la propagandilo de Obama, propagando por konsento al lia estonta politiko, eĉ se fia. Mi ne voĉdonas pro la fakto ne fali en tiu kaptilo.

Krome, mi ŝatus memorigi ĉiujn, ke Barack Obama, en tiu momento subtenas Israelon kaj ties krimojn.

26 Comments / add your comment?

Mauro Ortelli says:
Kvankam mi samopinias (probable grandparte, se ne tute) kun via kritika sinteno en tiu ĉi parolo, tamen mi plu ŝatas distingi la pledon por iu decido - kaj mi pledas fronte al iu ajn - disde la subteno al la alpledato*: aldoni sian subskribon por la disvastigo de Esperanto ne estas subskribi la politikon de Obama, nek la politikon de Usono ĝenerale.
Ĉu Obama, aŭ iu alia el tiu "propagandila" organizo (laŭ kiel vi nomas ĝin), kuraĝos uzi niajn voĉdonojn por Esperanto kiel pruvo de grandeco de ĝia subtenantaro?
Mi manifestacios tuj kiam la registaro de Obama decidos plu porti morton kaj mizeron tra la mondo.


* Bonvolu leganto pardoni tiun malkutiman kunmetaĵon: al-pled-ato, tiu fronte al kiu oni pledas pri io.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Farri replies:
Tamen, niaj retlistoj kaj retejoj publikigas la "ideas for change in America", laŭ mi, klara propagandilo al estonta politiko de Barack Obama.

Malfacilas disvastigi esperantismon dum oni propagandas la prezidanton de Usono.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Ne, kara Farri, mi malkonsentas.
Nia retlistoj kaj retejoj publikigas la "ideas for change in America" nur por propagandi Esperanton.

Amike
Anĉjo.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Farri replies:
Anĉjo, esperanto tute ne estos propagandata per tiu retejo. En mia ĉirkaŭo eĉ mi preferas tion kaŝi kaj ne malkovri ke esperantistoj petas al usona prezidanto enkonduki esperanton, ĝi estus malfavora propagando.

Mi antaŭvidas, tute ne profete, ke oni fajfos pri esperanto, sed inter esperantistoj Obama ja estas propagandata.

Jen mia vidpunkto.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Kara amiko
estas evidente ke pri tiu ĉi punkto (ĉu esperantistoj, ĉe tiu retejo, propagandas Obama-n?) mi kaj vi malkonsentas.

Tamen amike kaj kameradece salutas vin
Anĉjo.

[???ESPERANTO???]
Posted 11 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro says:
Farri! mi plene konsentas kun via kritiko al novelektito de Usono. Tamen la retejo "change.org" ne dependas de Obama sed kolektas ideojn kiujn ĝi prezentos kaj subtenos, esperante ke li plenumos siajn promesojn. ( Bv legi mian komenton en la blogo de Katalin )
Momente eĉ ne temas pri tio : change.org prezentos nur la dek ideojn ricevintajn la plej multajn voĉojn kaj ĉiutage la propono por esperanto retroiras : de la 19a loko ĝi nun atingis la 30an kaj ĉiutage malproksimiĝas la iluzio ke change.org iam parolos pri la IL al Obama kaj al la regantaro de Usono. La batalo estas jam perdita antaŭ ol vi konfuzis la kolektanton de ideoj kaj la celaton.
Neniam temis pri apogi al Obama, sed nur eluzi ke li promesis okazigi ŝanĝojn en sia lando, por verkontroli ĉu li vere kapablus efektivigi kelkajn .
Posted 11 months ago. ( permalink )
Farri replies:
Kara Arno, mi vidas vian sintenon tro naiva. Tamen, temas nur pri opinio mia.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro replies:
Ne kredu ke mi estas naiva. Mi estas oportunisto kaj opinias ke neniu gajnis loterion ne ludinte (ankaŭ neniu perdis en loterio ne ludintesmile ). Tial mi opinias ke valoras voĉdoni kaj reklami por ke kiel eble plej multaj homoj voĉdonu (kaj komentu) ĉirkaŭ tiu propono. Ĉiel (krom se okazos miraklo) la batalo estas jam perdita: la propono certe ne troviĝos inter la dek unuaj. Nur ĝi rikoltas rekordan nombron da komentoj inter kiuj multaj estas stultaj "mi amas Esperanton", "mi subtenas Esperanton" (ne anglalingve). Mi kredas ke tiuj komentoj povas esti vere malutilaj. Sed kiel eviti ke fanatikaj esperantistoj insiste malutilu al Esperanto per tia sinteno ? Tie troviĝas danĝeraj malamikoj de Esperanto kiu efike forlogas scivolemulojn.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Miaopinie la afero ne meritas multe ravi nian tempon. Ĉu ĝi estas propagandilo de Obama, ĉu ĝi estas propagandilo de finvenkistoj, ĉu ambaŭ? Tamen estas bone koni vian sintenon Farri, kun kiu mi plejparte koincidas.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Mi ankaŭ havis miajn obĵetojn partopreni la kampanjon, sed pro (ŝajne) malsamaj kialoj al Farri. Kiam mi vidis ke la kampanjo postulas aliĝon, kun sufiĉe multaj personaj datumoj, al mi-ne-scias-kiun servon, ke la retejo estas fasonita laŭ tipe komerca entrepreno, mi komencis suspekti, ĉu en la kuliso troviĝas simpla kolektanto estontajn aliĝintojn al kio ajn.

Kiu scias... eble miaj obĵetoj finfine koincidas tiujn de Farri...

Do, mi forte dubis sed finfine balotis, ĉar mi bilancis la riskon kaj, krome, mi estas sendependa de kiu ajn "ĉirkaŭa" koterio, kiu povus preni por mi la decidon.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Manolo edited this comment 11 months ago.
Przemysław Wierzbowski says:
Por mi estis tre strange ke en ĉiu retlisto, inform- kaj komunumpaĝaro oni hura-optimisme propagandis pri tiu proponpaĝaro. Ŝajne nur Libera Folio konservis iom de sia ĉia realisma vidpunkto. En la unua etapo antaŭ kelkaj semajnoj mi voĉdonis por Esperanto ĉar tio postulis nemultan penon - nu jen, por esti trankvila ke mi "ion" faris, eĉ se mi bone sciis, ke la paĝaro havas nenian potencan signifon kaj ke verŝajne ekzistas multaj similaj projektoj de proponoj al Obamo. Tamen mi devas konfesi, Farii, ke pro tute simila kialo mi voĉdonis en via projekto nuligi honoran patronecon de Franco - sciante ke ĝi estas iom naiva kaj senpotenca listo de idealistoj.

Mi ankaŭ trovas ke en via artikoleto malamaj emocioj superas realisman rigardon. Unue vi prave rimarkas ke oni ne povas antaŭtaksi regadon de prezidanto kaj poste vi fantazias pri kruela estonteco.

Ĉemarĝene mi devas rimarki du aferojn: mi pensas, ke usonanoj nomas sian landon laŭ la nomo de la tuta kontinento, ne kontraŭe :) Ankaŭ ne estas vero ke Usono militas "ĉie tra la mondo depost 3 jarcentoj" - fakte Usono forlasis sian izolismon nur en la 1-a mondmilito (en 1917 militdeklaro al Germanujo). Antaŭe okazis aŭ enlandaj, aŭ kontraŭnajbaraj militoj dum formado de nuntempa federacio Usono.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Farri replies:
Kara Przemek. Mi ne parolas pri utilo aŭ malutilo de la voĉdonado. Mi parolas pri kohero. Mi disvastigos Esperanton senhonte, ke oni vidu nian kolektivon memkritika al faŝismo. Mi ne kuraĝas disvastigi Esperanton riske ke oni vidu propagandon al Obama en ĉiu retejo kaj identigu nin al tiu politikisto.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Farri says:
Unu tagon post la venko en la unua balotado ĉe demokratoj, Barack Obama kunvenis kun AIPAC (America's Pro-Israel Lobby) www.aipac.org en Vaŝingtono kaj li mem anoncis klaran politkon favoran al Israelo. "Permesu al mi paroli klare" diris Obama, "kiu ajn kunsento kun palestinanoj nepre devas agnoski Israelon kiel ŝtaton judan havanta sekurajn landlimojn, agnoskatajn kaj defendeblajn. Jerusalemo devas resti kapitalo de Israelo kaj la urbo ne devas esti disdividita". Reage la palestina prezidanto Mahmoud Abbas tute rifuzis, aldone li memorigis ke Orienta Jerusalemo estas invade okupita de Israelo ekde la jaro 1967.

Ĉu mi devas disvastigi Esperanton sub la risko, ke oni pensu nin subtenantoj de tiu mondestro?
Posted 11 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro replies:
Farri, estas bedaŭrinde ke vi konsideras ke civitanoj kiuj kunorganiziĝas por prezenti civitanajn strebojn al elektitoj, kiuj ja gvidos iun ŝtaton kun plena potenco, subtenas la elektiton kaj aprobas ĉion kion li faris/faras/faros. Vi havas strangan ideon pri kiel civitanoj povas rilati al ŝtatregantoj. Ĉu al civitanoj nur eblas baloti kaj ĵeti bombojn okaze de malkonsento ? Ĉu ne eblas kolektiĝi por aŭdigi sian voĉon ?

Cetere mi emfazas ke la propono jam malgajnis; kaj cetere la tri elektitaj proponoj en la eduka fako ĉiuj troviĝas inter la 28a kaj 31a loko: ŝajne la averaĝa usona civitano malinteresiĝas pri edukaj demandoj, kaj ne nur pri fremdaj lingvoj (ne parolante pri internacia neŭtrala helplingvo). Eĉ la celo atentigi usonanojn maltrafis sian celon. Kiom pezas 1500 aŭ 2000 voĉdonintoj kompare al ducent miliona indifirenta civitanaro ?

Farri, via batalo kontraŭ la proponintoj (Oleg, change.org, kaj tiuj kiuj subtenas la proponon) simple mistrafas sian celon. Neniam temis pri subteni al Obama, sed iel kapti la okazon de la elektiĝo de Obama por provi atentigi pri Esperanto. Anstataŭ aliĝi al tiu (jam fiaskinta) provo, vi klopodas subfosi ĝin!

Post tio, mi ne miras ke post 120 jaroj Esperanto ne pli disvastiĝis, se ĉiufoje kiam bonvolemaj homoj penas iudirekten, troviĝas iuj kiuj miskomprenas iliajn klopodojn kaj kontraŭbatalas ilin anstataŭ kunbatali. Ve!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Farri says:
Kara Arno,

Mi ŝatus sciigi al vi, ke mi ne publikigis mian malkonsenton al tiu kampanjo ĝis la lasta momento, eĉ se mi fervore malkonsentas de ties lanĉotago, ĉar mi neniel celas malhelpi miajn samideanojn. Mi deziras aŭdigi mian opinion al esperanta komunumo, kaj faris post plimulto el ĝi jam voĉdonis.

Post 120 jaroj Esperanto ne pli disvastiĝis ĉar esperantistoj senĉese aranĝas aferojn por si mem. Mi kredas, ke zamenhofa spirito malaperis kun la majstro, kaj finfine esperantismo fariĝis kvazaŭ religio.

Estu paco kaj homa interkompreno per neŭtrala helplingvo la celo, kaj Esperanto estu nur la ilo. Lastatempe Esperanto estas la celo por plimulto, kaj tial ni propagandas senĉese Esperanton anstataŭ propagandi homajn valorojn, lingvajn rajtojn, horizontalan informadon.

Tial, mia opinio al prem-kampanjoj al Eŭropa Unio, al Obama aŭ al Bin-Laden estas malfavora. Tial, mi kredas, ke Esperanto devas esti ĉiam elekto, neniam devigo. Kaj tial, oni ne devas peni disvastigante la ilon, sed la celon.

Ni devas batali por pli justa, paca kaj homa mondo, en la fako de lingvaj rajtoj kune kun aliaj movadoj kiaj tiuj porpacaj, kontraŭmilitaj, por lingvaj rajtoj, Internacia Amnestio, ktp. Tial, ni sukcesos veki intereson al interlingvo neŭtrala.

Ĉe ni, lastatempe junuloj perdadas intereson al Esperanto. Oni ja konsentas la idearon sed malkonsentas ke konstante ni aranĝas aferojn por nia propra plezuro, kaj neniel agas ekster Esperantio por disvastigi la internan ideon, la manifeston de Prago, nian idearon, lingvajn rajtojn.

Kaj nia afero fariĝas pli kaj pli tempopasigilo de maljunuloj.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Farri edited this comment 11 months ago.
Arno Lagrangepro replies:
Farri, mi pli bone komprenas vian vidpunkton. Kaj en tiu raŭmisma/ finvenkista / per /por-esperanta debato, ŝajnas ke saĝa vojo enhavu bonan miksaĵon el ambaŭ streboj.

Esperanto estu utila kaj agrabla por tiuj kiuj uzas ĝin, sed estu ne nur tio.

Se Esperanto sukcesas akiri agnoskon en iu tereno des pli bone, sed tiu strebo ne formanĝu ĉiujn fortojn.

Batali nur por la interna ideo (paco, justico, ...) sen ke Esperanto progresu en iu ajn tereno (instruado, homaranaj movadoj, ) estas risko vidi ĝin estingiĝi kaj fariĝi "bela ideo kiu malsukcesis" laŭ la tro ofte gurdata diraĵo.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Farri, vi diris:
"Tial, mi kredas, ke Esperanto devas esti ĉiam elekto, neniam devigo."

Nu, ni estu konsciaj - laŭ konkretaj dokumentitaj pruvoj, kiel tiuj donitaj de Robert Phillipson en "Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj" (vidu la notojn) - ke se neŭtrala planita helplingvo (ĉu Esperanto, ĉu alia; tio ne tiel gravas) neniam estos elektita kiel lingvo mondskale devigenda kiel universala studobjekto, do nepre estos elektita kaj devigita nacia lingvo de super-potenco politika, ekonomia kaj milita, cele al plia/plua koloniigo de la mondo fare de tiu potenco...

[???ESPERANTO???]
Posted 11 months ago. ( permalink )
Farri replies:
Ja estas klare pruvite, ke enkonduko de Esperanto en lernejoj estas malsukcesa afero. En Hungario (hungarianoj bv. korekti min) eblas elekti Esperanton kiel fremdan lingvon por trapasi mezlernejon. Multaj homoj elektis Esperanton, simple ĉar ĝi estas la plej facila el ĉiuj eblecoj.

Trapasita ekzameno, Esperanto forgesata kaj prifajfata.

Tial, mi insistas je socia disvastigo, je principoj, je idearo.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Saluton, kara Farri.

Ne, neniel iam ajn estis pruvite tiaĵon.
Por pruvi tion, estus necese ke - minimume - la hungara sistemo estu nepre adoptata de ĉiuj EU-landoj.
Hungaraj studantoj forgesas EOn, ĉar malmultegas la eksterlandajn esperantistojn, por kunbabili kun ili...

Por pruvi ĉu lerneja enkonduko de EO povus vere sukcesi, aŭ fiaski, necesas ke la lingvo estu instruata internacie, tiel kiel hodiaŭ estas instruata la angla...
Nurnure tiele eblos veran komparon, kaj surfaktebazitaj konkludoj.

Imagu universitataj internaciaj programoj kiel "Erasmus" faritaj per la IL... Jen bona testo!

Amike
Anĉjo.

[???ESPERANTO???]
Posted 11 months ago. ( permalink )
Farri says:
Jen do Arno, prave vi asertas ke nia batalo devas havi du frontojn.

Tiun prilingva kaj porlingva ni jam havas per UEA, per UKoj, IJKoj, naciaj kongresoj, renkontiĝoj ktp.

Multe mankas al ni tiu ideologia. Ĉu ni estas movado por homaj rajtoj? Ĉu ni estas aro da lingvemuloj? Ĉu ni estas homoj lernintaj interlingvon por plezuro? Tie kuŝas la debato.

En Katalunio ni kreis, post du-jara laboro, idearon kaj tiel prezenti nin en la socian movadon kiel movadoj por lingvaj rajtoj, t.e. homaj rajtoj. Ni, tamen, la sola socia movado kiu postulas al simpatiantoj lerni lingvon, tial nia prezentokarto al la socio devas esti kiel eble plej perfekta, senmanka kaj senriproĉa.

Pro tio mi ne ŝatas tiuspecajn kampanjojn.

Mi ĝojas, ke mi sukcesis komprenigi min.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Antonio Simões says:
Mi vocxdonis por helpi usonajn esperantistojn. Georgo Busxo kaj Obama defendas la usona imperiismo. Mi ankaux ne havas iluziojn kun Obama. Sed, la internacia lingvo estas bona por cxiuj popoloj. Tamen, en tiu lando ekzistas multajn esperantistojn, kiuj estas pacemaj, neimperiistoj, kiuj volas la pacon inter cxiuj popoloj. Sed, mi komprenas vian vidpunkton.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Mi konsentas kun Antonio Simoes. Mi eĉ aldonos, ke en Usono ekzistas ankaŭ homoj pacemaj, neimperiistoj, kiuj volas la pacon inter cxiuj popoloj... kaj ne (jam) estas esperantistoj ;-)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski replies:
Usona imperiismo, usona imperiismo... Normalas la situacio, ke prezidanto de iu demokrata lando unuavice devas certigi bonan prosperon de sia propra lando, ĝian evoluon, riĉiĝon ktp. ĉar dum la tuta oficperiodo la civitanaro pritaksas liajn agojn ne por tutmonda bono, sed por la landanoj. Ŝajnas al mi, ke al niaj samideanoj ne gravas kiu estos prezidanto de la plej signifa lando en la mondo - la ekstrem-maldekstra esperantistar(er)o ĉiam opinios, ke regantoj de Usono penos nur ŝteli, konkeri, mensogi kaj detrui. Eldiroj de Obama laŭ mi multe diras pri lia estonta politiko, tute alia ol la politiko de Bush. Sed la alieco estos enkadre de iuj limoj, ne atendu revolucion; ja liberalismo usona, laŭ eŭropa vido, estas tre konservatisma.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Jen kio skribis H Masson ĉi matene:
Kun 2393 voĉdonoj, Esperanto troviĝas je la 28a loko inter, fakte, 88 proponoj (ne 87 : la lasta estas The Family Union Foundation for Obama kun 66 voĉdonoj) ĉe www.change.org/ideas?page=3
Tamen la Esperanto-propono (nun en paĝo 2 : www.change.org/ideas?page=2 ) regresis de la unua al la dua pozicio en la fako Edukado :

2402 Mobilize Mentors, Tutors, and Citizen Teachers to Help Kids Succeed
2393 Introduce Esperanto as a foreign language subject in schools to help American kids succeed
1627 "The Autism Reform Act of 2009"

La diferenco estas kompreneble ne granda : nur 6 voĉdonoj kiam mi komencis la redaktadon, kaj poste 9, kaj 7 en la nuna momento (7a 45 mn en Francio). Kompreneble, tio ŝanĝiĝas konstante !
Ni povas principe gajni kelkajn lokojn, eble atingi la 25an (?) sed necesus vere vigla mobiliziĝo por atingi la 20an.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Lluís says:
mi legis ke malmultaj subtenis vin. Farri, certe ankaŭ eĉ ne rigardis tiun paĝon.
Ĉu vi ne jam metis regulon "Obama" => Rubo en vian retpoŝtilon?. :)
(Mi tuj legos vian artikolon ;)
Posted 11 months ago. ( permalink )
La Pafklik- Hiphopa kompilo pretas ! http://bit.ly/hhk_vol1 says:
Tamen ke mi (stulte!) rete vocxdonis mi ankaux ege malsubtenas la obama-uloj...
"Jes he can", li povas fari la sama merdon, mi drios plu li ne rajtas fari alian aferon.

Kaj cxu vere esperantistoj kredas ke la interetejo estas uzata kiam li donas tia rezulto:
1a - Rajtigo de kanab-konsumo !

Mi atendas tion kaj liberigo de Mumia Abu-Jamal...
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...