Farri Published on November 9, 2008
by Farri

Farri's blog

Browse posts
Kaj Tiel Plu
Posted on September 18, 2009
6 comments (latest 3 months ago)
Esperanto-tagoj en Barcelono, printempo 2009
Posted on May 19, 2009
7 comments (latest 6 months ago)
Mi ne voĉdonos por Esperanto en la propagandilo de Obama
Posted on January 7, 2009
26 comments (latest 8 months ago)
El taxista / la taksiisto / El taxista / Eth taxista (en català, en esperanto, en castellano, en occitan)
Posted on December 11, 2008
5 comments (latest 7 months ago)
Flugu flugu Peter Pan
2 comments (latest 13 months ago)
Vola vola Peter Pan
Posted on November 9, 2008
1 comment (latest 13 months ago)
Carta oberta a Pilar Rahola
Posted on October 30, 2008
4 comments (latest 13 months ago)
Mi sukcesis
Posted on October 23, 2008
14 comments (latest 13 months ago)
Ni revidu nin ĉi-decembre en Sabadell
Posted on October 2nd, 2008
1 comment (latest 14 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 576 times

Flugu flugu Peter Pan

Sunday November 9, 2008 at 01:48PM

Aro de okazintaĵoj, kaj eble pripensaĵoj, igis min saĝe preni la decidon nuligi la vespermanĝon kunvokita per poŝtelefonaj mesaĝoj. Ĉi-monate Vodafone riĉiĝos per mia mesaĝa elspezo je kunvokoj kaj malkunvokoj.

Neniun planon por festi datrevenon. Nenian emon prifesti, despli se temas pri fariĝi tridekĉia.

Subita entuziasmo decidigas min fari ion kion mi tre emis: sciigi al iu ke tiu estas speciala, kaj tion sciigi laŭ la plej speciala maniero. Jen risko. Oni neniam antaŭvidas reagojn.

Temis pri du biletoj por la koncertejo (sidloko en la dua etaĝo) por aŭskulti OCB-n ludi, i.a., la simfonion n-ro 28 de mia kara Wolfgang Amadeus. Poste, vespermanĝo en la kutima japana restoracio kie mi malkovris ke mi ne plu bezonas forkon. Kaj finis libera eniro en diskejo Demonix post bierumado en apuda trinkejo de heviuloj kie Highway to Hell rememorigis al mi iaman adoleskon.

Iom antaŭ la 3a matene de vendreda nokto; post laciga streĉiga semajno, post lacigaj streĉigaj semajnoj, post lacigaj streĉigaj monatoj, domemo aperas. Kaj ĝustatempa retreto iĝas venketo. Mi reiris hejmen kun feliĉa sento. Vespero malsimila. Vespero speciala.

Sabate mi vekiĝu frue por spekti mian televidaĵon! Mi restu en la sofo nenifarante, mi manĝegu, mi siestu kaj mi revekiĝu spektante Futurama. Poste, promenado tra la Rambla, klopodante eviti turistajn homamasojn, Edu kaj mi iris al vendejo Arpi vidi kameraojn. Tie ni renkontas Jordi kaj Jasuka, ni adiaŭis Edu kaj ni iris al trinkejo Manchester, kie aperadis amikoj.

Ĉiu en geja trinkejo nome La Bata de Boatiné gapis dum vidis grupon de skinhead-oj vestitaj kiaj fiuloj, kantante plenvoĉe, i.a. Murciana marrana, me gusta ser una zorra kaj se buscan dos maricas muertas congeladas vivas en París. Sed ja okazas ke hispana gejeca muziko kaj punko havas komunan starpunkton en Madrido dum la 80-aj jaroj.

Ebrio, ekzaltiĝo de la amikeco, nokta buso, hejmen, lito... Postebrio!

Premioj

  • Premio al la plej bona gratulo: Diego Cerezo pro www.fotolog.com/keko_dc/32094993
  • Premio al la gratulo plej emociiga kaj ploriga: David Bureta pro i6.photobucket.com/albums/y231/dabizz9/pl33-1.jpg
  • Premio al la gratulo plej akurata kaj dolĉa: Edu León pro worgh [elp. ŭorgĥ] je noktomezo la 7an de novembro
  • Premio al la plej surpriza gratulo: Sandra Vives pro netendita telefonvoko
  • Premio al la plej frika gratulo: Pau Ricart pro la sms "cop de cap d'amooooooor..." [refere al kaŝtaninstruisto de Arale]
  • Premio al la plej prilaborita gratulo: Mariona Ricart pro "garrotín" eĉ kun bona rimo
  • Premio al la plej originala gratulo: Hèctor Alòs pro la sms "Долгих лет жизин, товарищ секретарь!"
  • Premio al la plej bona gratul-projekto: Marta, Carles, Lau i Guiu pro la kanto-klopodo

Kaj brakumojn al ĉiuj kiuj sendis al mi poŝtelefonajn mesaĝojn, skribis al mi en myspace, ipernity, facebook. Estas agrable ke oni vin memoru.

Dankon al ĉiuj. Vi ja plejuloj!

2 Comments / add your comment?

Fernando Maia Jr. says:
Ho, Farri, do vi datrevenis la 7-an de novembro! :-)

Bonege! Pardonu la malfruon kaj malatenton kaj akceptu mian gratulon kaj bondeziron pri ĉiaman energion al vi! Vi estas tre energiplena samideano - daŭru tia. Gajeco kaj viveco aperas en pluraj el viaj fotoj; originaleco en ĉiuj. Tio bonegas!

Bonfartu, karulo!

PS: mi havas teorion pri malfrua gratulado - ĝi ne malpozitivas, ĉar adigas al ni la ricevadon de bondezirojn. Ĉu konsenteble? :-)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Viktoro says:
Kara Farri,

(malfruan) Gratulon pro via datreveno.

Ankaŭ mi iris al Auditori vendrede sed, bedaŭrinde, mi ne vidis vin!

Mi ankaŭ havas (relative) malmultekosta sidloko sed en la flanko de la scenejo.

Ĉu vi ŝatis la ludadon?

Ĉu vi ŝatis la svinga itala direktoro?


amike,

viktoro
Posted 13 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...