Mi ne suferis la nervajn sentojn pro ekzamenoj de antaŭ multaj jaroj. Sed ĉi-jare, tute sen studi, mi kandidatis al supera ekzameno pri la okcitana lingvo laŭ la varianto de valo Aran. Ne simple por testi miajn kapablojn sed por daŭre elpaŝi en la ĵurnalisman mondon tiulingve.
Hodiaŭ mi ricevis la atestilon. Oficiale, mi havas superajn konojn pri la okcitana el valo Aran, per atestilo de la vala aŭtonoma registaro.
Send a message
Search for members
Anjopro says:
Plej amike, Anjo
Farri replies:
Dolors says:
Tre bone Farri.
Mi estas felicxa pri vin. :-)
Dolors
Karulo (Karles) * says:
A Giridhar RAO says:
pqs says:
Ĥoĉjo (Jorge Pavón) says:
Paŭl Peeraertspro says:
Dave Gilmour says:
Fernando Maia Jr. says:
Andy Անդի says:
Ĉu la okcitana lingvo el Valo Aran multe diferenciĝas el la aliaj? Kie troviĝas la diferencoj: fonetike, gramatike, leksike...?
Farri says:
La okcitana havas kvar grandajn dialektojn laŭ morfologio (norda okcitana, suda okcitana, gaskona kaj kataluna). Ĉiu el tiu grandaj lingveroj havas siajn dialektojn, kaj subdialektojn kaj sub-sub-dialektojn kaj sub-sub-sub-dialektojn.
La norda okcitana disdividiĝas en limogxa, aŭverna kaj alpa, kaj la suda okcitana en lengadoka kaj provenca. La gaskona plenplenas je variantoj, ĉefe fonetikaj. Morfologie oni konsiderus la pirinean kaj la ebenan. La katalunan oficiale oni konsideras kiel apartan lingvon.
Al la gaskona alpartenas la okcitana parolata en valo Aran. Ĝi fakte temas pri okcidenta pirinea gaskona dialekto. Ĝi havas la samajn trajtojn ol la dialekto de la regionoj Comenge kaj Cosserans. Neeviteble la okcitana de valo Aran plenplenas je hispanismoj same ol plenplenas je francismoj tiu parolata aliflanke de la landlimo.
Momente, ne ekzistas ankoraŭ auxtoritata akademio regulanta la okcitanan. Pri la kataluna zorgas Institut d'Estudis Catalans kaj Acadèmia Valenciana de la Llengua. En valo Aran, danke al ĝia aŭtonoma registaro, ekzistas aŭtoritato pri la lingvo, sed bedaŭrinde sen rajto agi en Francio. Tial la nura oficiala ekzameno pri okcitana, se konsideri la katalunan aparta, estas pri gaskona el Valo Aran.
Pliajn informojn ĉe: eo.wikipedia.org/wiki/Okcitana_lingvo
Farri edited this comment 13 months ago.
Manolopro says:
Kata.luna says: