About this blog

  • 30 posts
  • 24 625 visits / 1 comment
September 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

September 18, 2009

Kaj Tiel Plu



Kaj Tiel Plu (en la studio / a l'estudi)

Jen eta raporto registrita dum la muzikistoj de Kaj Tiel Plu finpretigis sian trian diskon en la studio de Vinilkosmo. En tiu sepminuta filmeto, kajtielpluanoj prezentas sian trian albumon, la historion de la bando kaj la spertojn de la diversaj muzikistoj. La video ankaŭ montras la laboron de la grupo, ĝian etoson kaj la kunvivadon de la muzikistoj en la studio, dum la vojaĝoj kaj en la koncertoj. La disko estos akirebla en oktobro 2009 ĉe http://www.vinilkosmo.com kaj elŝutebla laŭ mp3 aŭ ogg formatoj ĉi tie: http://www.vinilkosmo-mp3.com/index.php?cPath=76_102


Petit reportatge enregistrat mentre els músics de Kaj Tiel Plu acabaven el tercer disc als estudis de Vinilkosmo. En aquest vídeo de 7 minuts, els músics presenten el tercer treball, la història del grup i les experiències dels músics. El vídeo també ensenya el treball del grup, l'ambient i la convivència dels músics a l'estudi, de viatge o de concerts. El disc estarà a la venda a partir del mes d'octubre a http://www.vinilkosmo.com i descarregable en mp3 o ogg a: http://www.vinilkosmo-mp3.com/index.php?cPath=76_102

Published at 11:20 ( 6 comments / 290 visits )
This post is public

May 19, 2009

Esperanto-tagoj en Barcelono, printempo 2009

En la kolektiva memoro de barcelonanoj kuŝas la okazintaĵoj de antaŭ cent jaroj nome la Tragika Semajno. Julie de 1909 okazis en Barcelono popola ribelo okaziginta fortajn tumultojn el kiuj rezultis 78 mortintoj (75 civilaj kaj 3 militistaj), duonmilo da vunditoj, 112 incendiaj konstruaĵoj (el kiuj 80 religiaj), kelkaj miloj da torturitaj arestitoj, 175 kondamnitoj al ekzilo, 59 dumvivaj enkarcerigitoj kaj 5 kondamintoj al mortopuno, inter kiuj Francesc Ferrer i Guàrdia, fondinto de moderna pedagogia instruado, arestita survoje al la 5a Universala Kongreso de Esperanto.

En la kolektiva memoro de katalunoj Esperanto ludas gravan rolon. Antaŭ 100 jaroj Esperanto estis idealo sekvata de plimulto de la loĝantaro. Katalunistoj, suverenistoj, laboristoj, sindikatanoj, anarkiistoj, marksistoj, kleruloj kaj pluraj diverspecaj kolektivoj aliĝis al esperantismo. Ja en 1904 aperas la ĝermo de la Kataluna Esperantista Federacio, en tempoj kiam la internacia lingvo plene ĉeestis la socian vivon de la lando. La tragediaj tumultoj okazis julie kaj eĉ se ili estis maloportunaj al organizado de UK en la urbo, septembre Barcelono altsukcese gastigis la 5an Universalan Kongreson de Esperanto. La okazigo de la tutmonda kongreso kaj la vizito de la D-ro Zamenhof al la kataluna ĉefurbo ne temis pri simpla renkontiĝo de tutmondaj esperantistoj sed pri grava paĝo en la historio de Barcelono.

Okaze de la centjariĝo de tiel grava UK, Kataluna Esperanto-Asocio eldonis la libron de la historiisto Francesc Poblet i Feijoo, "La Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono. La firmigo de la esperanto-movado en la Kataluna Landaro". Ministro pri lingva politiko de la kataluna registaro verkis la antaŭparolon de la dulingva verko (en la kataluna kaj en Esperanto).

Memore al la okazintaĵoj, Kataluna Esperanto-Asocio organizis kelkajn aranĝojn por kunfesti, kun la civitanaro, la eventon.

La 23an de aprilo, tago de Sankta Georgo, dum la festo de la libro kaj la amo, esperantistoj starigis sian budon en la Rambla de Barcelono, kaj tiel kunlaboris al magia, festa, kultura kaj ama etoso de la tago. Krom proponi librojn pri lingva ekologio, interlingvistiko, lingvaj rajtoj kaj Esperanto, la budo inaŭguris la printempajn esperanto-tagojn en Barcelono.



Centre Artesà Tradicionàrius (CAT) estas centro pri popolmuziko enhavanta, i.a. altnivelan muzikan teatron. Ĝi konstante proponas diverspecajn festivalojn. La 24an kaj la 25an de aprilo, ĝi proponis festivalon de popolmuziko kaj esperanto en CAT laŭ la formato de po koncerto kaj po balo ĉiutage. La 24an de aprilo koncertis Jomo kaj Liberecanoj kaj Kaj Tiel Plu dancigis la partoprenintojn. La 25an de aprilo la duopo Duoble Unu proponis belegan spektaklon vidan kaj muzikan laŭ la muzikoj de la Mediteraneo, kaj sekve Kapriol' dancigis engaĝe danceman publikon. La alta kvalito de la festivalo surprizigis la ĉeestantojn, la organizantojn kaj la amasmediojn. Eĉ se la nombro da partoprenantoj ne estis tro alta, la bona muziko koncerte kaj dance, igis la etoson amika, ĉarma, bela kaj emociiga.



Sekve de la festivalo, kaj celante respondi eventualan propagandadon dum la festivalo, la 27an, 28an kaj 29an de aprilo, Kataluna Esperanto-Junularo kunvenis en la trinkejo de la muzeo pri moderna arto. Sub la celo organizi debatojn pri lingva daŭripovo, KEJ okazigis informajn kunvenojn al interesiĝintoj pri esperanto, kaj movadanoj profitis la okazon laborkunveni.

En la nobla salono "de Cròniques" de la barcelona urbodomo estas 120 seĝoj, sed ĵaŭde la 30an de aprilo oni devis aldoni plian kvindekon por akcepti ĉiujn partorenintojn al la memora solenaĵo al Universala Kongreso de 1909. Tie prelegis reprezentanto de la barcelona magistrato S-ro Ramon Nicolau, la prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio S-ro Llibert Puig kaj la vicprezidanto de Hispana Esperanto-Federacio S-ro Pedro Hernández; s-ro Josep Franquesa, komitatano de KEA en UEA legis la salutmesaĝon de la prezidanto de la Universala Asocio Probal Dasgupta. Koruso Santa Eulàlia kantis la kanton "La najtingalo", traduko de famkonata popolkanto aperinta en la Kataluna Antologio. Post la solenaĵo, manĝeto estis proponata en la gotika galerio de la nobla ĉefdomo de la urbo.







Vendrede la 1an de majo, Kaj Tiel Plu dancigis en la gotika placo del Rei. La sono estis bonega, la dancemo de la publiko estis grandega kaj la partopreno estas multnombra. Ekde la 21.30a ĝis noktomezo, la kataluna folkbando senĉese dancigis laŭ polkoj, bureoj, cirkloj, mazurkoj, valsoj kaj pluraj aliaj popoldancoj.



Sabate la 2an de majo, oni fermis la esperanto-tagojn per rememoraĵo. La historiisto Dani Cortijo, fakulo pri historio de Barcelono, gvidis kvidekon da homoj tra la stratoj de la urbo laŭ la vivo de Barcelono en 1909 kaj sekvante la spurojn de 2 elstaraj kongresintoj kaj 1 kongresonto, t.e. Joan Amades, Andreu Nin kaj Francesc Ferrer i Guàrdia. (vidu notojn.) La vizito finis en la tombejo de Montjuïc, kie oni vizitis la tombon de Ferrer i Guàrdia kaj la amastombejon nomita Fossar de la Pedrera, kie kuŝas internaciaj brigadistoj batalintaj kontraŭ la faŝismo dum la hispana milito kaj kvarmilo da persekutitoj murditaj de la frankismo.





La plej elstaraj amasmedioj de la lando interesiĝis pri la muzikfestivalo. ICatFM, radio kiu fakas je muziko, elsendis tuthoran programon pri popolmuziko en Esperanto kun la partopreno de Mon Cardona kaj Ferriol Macip kie aŭskulteblis muzikojn de la lasta KD de JoMo, Duoble Unu, Kajto kaj Kaj Tiel Plu. COM Ràdio, informis pri la festivalo kaj intervjuis la sekretarion de KEA kadre de la posttagemzaj novaĵoj kaj proponoj por barcelonumi. Ràdio 4, kataluna branĉo de hispana ŝtata radio, elsendis duonhoran programon pri la festivalo kun la intervenoj de Floreal Martorell kaj Ferriol Macip. La urba televida kanalo, Barcelona TV, post informi pri la 5a UK kaj la solenaĵo en la urbodomo, elsendis kvaronhoran intervjuon al la aktivulo de Kataluna Esperanto-Junularo, Roger Sanjaume, kadre de la vesperaj novaĵoj. Sanjaume reliefigis la rolon de esperantismo en la aktualaj sociaj movadoj.

***

Joan Amades (Barcelono 1890 - 1959) estis kataluna esperantisto, publicisto kaj folkloristo. Liaj verkoj pri folkloro kaj popoldanco igis lin nacilingva aŭtoritato pri kataluna folkloro. Esperantisto de 1907, estis kunfondinto kaj prezidinto de Kataluna Esperantista Federacio, kunorganizinto de la Universala Kongreso en Barcelona. Eldonis milojn da diversaj, artaj esperantaj sigelmarkoj kun 243 diversaj bildoj.

Andreu Nin (El Vendrell 1892 - 1937) estis unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la revolucia marksismo en Katalunio. Li aparte elstaras pro sia graveco en la Komunisma Internacio kaj la Ruĝa Sindikala Internacio kaj vivis en Moskvo de 1921 ĝis 1930 kunlaborante kun Lenin kaj Trotski. Kunfondinto de la POUM (Laborista Partio pri Marksisma Unuiĝo) lia morto estis daŭre mistera ĝis antaŭ nelonge, kiam esploroj konfirmis ĉies suspektojn: Nin estis kaptita, torturita kaj murdita laŭ peto de Stalin. Krom lia politika agado, Nin famas kiel tradukisto de gravaj verkoj de la rusa literaturo al la kataluna lingvo.

Francesc Ferrer i Guàrdia (Alella 1859 - Barcelono 1909) estis kataluna instruisto kaj pedagogo, adepto de Libera Penso kaj fondinto de t.n. Moderna Lernejo, en kiu li edukis laboristajn geknabojn sen trudaj rimedoj, sen batado kaj preĝado, sen ŝtata kaj eklezia influoj. Pro tio kaj pro lia supozata rilato al anarkiismo, li estis komplote akuzita pri instigo de la revoluciaj tumultoj en Barcelono en 1909, konata kiel la Tragika Semajno. Ferrer estis arestita survoje partopreni la 5an Universalan Kongreson de Esperanto en Barcelono, kaj ekzekute forigita kelkajn tagojn poste.

Published at 12:12 ( 7 comments / 759 visits )
This post is public

January 7, 2009

Mi ne voĉdonos por Esperanto en la propagandilo de Obama

Neniu scias kia prezidanto de Usono estos Barack Obaka, kaj oni ne povas demokratie prijuĝi lian prezidantecon ĝis 100 tagoj post lia ekregado. Tamen, temas pri la prezidanto de Usono, la plej potenca politika estaĵo de la mondo kiu senĉese militadas ĉie tra la mondo depost 3 jarcentoj. Krome, kiel ĉiu alia prezidanto, temas pri servuto de la plej povaj kapitalismaj entreprenoj.

Tial mi konsideras, ke estas demokratie malsana afero la fakto propagandi lin. Despli se oni riskas penti pri tiu propagandado.

Triste mi rimarkas, ke la komunumo de esperantistoj i.a. estis kaptita de liaj propagandaj rimedoj, kaj tial plimulto de retejoj, retlistoj kaj ĉiu esperantista retaĵoj kaj komunikiloj pripropagandas la tuj estontan prezidanton de Usono.

Kristale klare montriĝas, ke estas simple propagandilo al S-ro Obama, la ideoj por ŝanĝi Amerikon (sic) [kutime usonanoj nomas la tutan kontinenton kiel sian landon].

Venkis la negro post regado de la plej malamata fiulo; kaj tial oni traktos lian politikon kiel la revon de Martin Luther King, kaj tial oni traktos lian politikon bona kompare al tiu de Bush, kaj tial oni traktos lian politikon bona ĉar li estas ano de sumpremata raso, kaj oni traktos lian politikon bona ĉar li faris bonegan propagandon en ĉiuj malplimultaj kolektivoj. Esperantismo ankaŭ estis kaptita de liaj propagandaj kaptiloj.

Mi skeptike antaŭvidas bona la politikon de la nova prezidanto de Usono. Mi konsideras la fakton voĉdoni por Esperanto en la propagandilo de Obama, propagando por konsento al lia estonta politiko, eĉ se fia. Mi ne voĉdonas pro la fakto ne fali en tiu kaptilo.

Krome, mi ŝatus memorigi ĉiujn, ke Barack Obama, en tiu momento subtenas Israelon kaj ties krimojn.

Published at 13:09 ( 26 comments / 1401 visits )
This post is public

December 11, 2008

El taxista / la taksiisto / El taxista / Eth taxista (en català, en esperanto, en castellano, en occitan)

Hi ha moments en els que l'estat d'ànim és ben baix. Hi ha moments en els que un se sent sol, sense tenir en qui volcar la seva immensa capacitat d'estimar. Hi ha moments que un se sent refusat, menyspreat, forabandit, tocat. No cal que m'esforci en descriure situacions que tots hem viscut.

Qui més qui menys té algun recurs. A part de parlar-ne amb els amics i d'emborratxar-se dia rere dia, a part de donar-ho tot per una causa, comprar-se un gos o parlar amb el periquito; qui no té una manera d'escapar-se de la realitat acaba suicidant-se. Un amic meu molt especial diu: "A veces pienso que los únicos que han podido ver el mundo tal y como es son las personas que desgraciadamente se han quitado la vida." [de vegades penso que els únics que han pogut veure el món tal i com és són les persones que malhauradament s'han llevat la vida.]

Jo tinc el meu violí. És un objecte. Però és especial. Me l'estimo. És una extensió de la meva veu; per mitjà d'ell puc expressar el que no puc dir amb cap llenguatge parlat.

És per això que darrerament estic tocant quasi cada dia amb gent diferent, amb grups diferents. Sembla que el violí ho agraeixi ja que em respon i noto com si ell també m'estimés.

Avui he començat amb un combo. Demà al CAT prepararem el concert de final de curs. Divendres toco amb La Pandilla Basura a Canet i diumenge assajo amb Kaj Tiel Plu amb qui ja preparem un tercer disc.

Passat l'assaig d'avui i anant a pillar la tradicional papa de Farri-fet-pols a Gràcia, he agafat un taxi per tornar a casa. El taxista tenia posada l'emissora de música clàssica (Catalunya Música) i sonava Paganini. Li he explicat a l'home que m'agradava, que jo tocava el violí i que era la meva vàlvula d'escapament. I així hem iniciat una conversa filosòfica sobre la vida.

El taxista era un home de setanta anys, sense il·lusions, que un cop ha sabut el meu darrer desencís, m'ha explicat que ell n'ha patit quatre de forts a la vida. Ara no té edat per tenir il·lusions per al dia de demà (i jo burro de mi que em planyo perquè se m'ha covat l'arròs). L'home m'ha dit que la semana que ve es compra un veler atrotinat per arreglar, ja que el seu somni de llibertat és navegar i ja ho té gairebé tot a punt. Quatre amors forts ha tingut a la vida, i tots quatre l'han deixat. Jo tan sols n'he tingut un que ja he oblidat, i una pila de projectes que mai han cuallat perquè no he sabut fer-me estimar.

Un dels problemes de ser vell, m'ha dit, és que no tens plans de futur. El meu pesar era una tonteria al costat del seu. I tanmateix m'ha animat, m'ha engrescat a seguir endavant i a estimar-me. A cercar la felicitat i la llibertat per mi mateix.

És fantàstica la saviesa popular!

---------------------------------------------------------------------------------

Estas momentoj kiam la bonfarto ege malaltas. Estas momentoj kiam oni sentas sin sola, kiam oni ne havas iun al kiu transdoni la tutan granda emon kaj kapabalon ami. Estas momentoj kiam oni sentas sin rifuzita, malaprezita, forpelita, kortuŝita. Ne necesas ke mi penu priskribi situaciojn de ĉiuj travivitaj.

Kiu ajn havas kiun ajn rimedon. Krom priparoli kun amikoj kaj ebriiĝi ĉiutage, krom doni sin al kiu ajn kaŭzo, aĉeti hundon aŭ paroli kun la hejma birdo; kiu ne havas metodon forfuĝi la realon memortigas sin. Tre speciala amiko mia diras: "A veces pienso que los únicos que han podido ver el mundo tal y como es son las personas que desgraciadamente se han quitado la vida." [foje mi pensas que kiuj vidis la mondon tia kia ĝi estas, tiuj bedaŭrinde memmortigis sin.]

Mi havas mian violonon. Temas pri objekto. Sed ĝi estas speciala. Mi amas ĝin. Temas pri plilongigo de mia voĉo; per ĝi mi povas esprimi kion mi ne kabaplas per parola lingvaĵo.

Tial mi lastatempe ludas preskaŭ ĉiutage kun malsimilaj homoj, kun malsimilaj muzikaroj. Kvazaŭ la violono tion dankus ĝi respondas kaj mi perceptas ke ĝi ankaŭ amas min.

Hodiaŭ mi ekis ludi kun nova grupo. Morgaŭ en CAT ni finpretigos la finkursan koncerton. Vendrede mi ludos kun Pandilla Basura en Canet kaj dimanĉe mi trejnos kun Kaj Tiel Plu pretigante trian diskon.

Post la hodiaŭa trejnado kaj post la tradicia ebriiĝo de Farri kiam tiu am-malbonfartas, mi prenis taksion por reiri hejmen. El la radio de la taksio sonis klasikan muzikon (Catalunya Música), konkrete Paganini. Mi klarigis al la viro ke mi ludas violonon kaj ke ĝi estas mia forfuĝilo de la realo. Tial ni ekis filozofan konversacion pri la vivo.

La taksiisto estis sepdekjara viro, seniluzia, kiu sciinte mian lastan seniluziiĝon klarigis al mi, ke li suferis kvar fortajn. Lia aĝo ne plu permesas al si havi iluziojn por la estonto (kaj mi, stultulo, plendas, ĉar mi vidas min maljuna). La viro diris al mi ke venontsemajne li aĉetos etan aĉan ŝipon plibonigendan, ĉar lia libereca revo estas navigi kaj preskaŭ ĉio jam pretas. Kvar amojn li spertis dum la vivo, kaj ĉiuj kvar forlasis lin. Mi nur havis unu amon jam forgesita, kaj amason da projektoj neniam realigitaj ĉar mi ne kapablas onin enamigi.

Unu el la problemoj esti maljuna, li diris, estas la fakto ne havi planojn por la estonto. Mia malgajo estas stultaĵo kompare al tiu lia. Kaj tamen li bonfartigis min kaj helpis antaŭeniri kaj ami min, serĉante la feliĉon kaj la liberon pere de mi mem.

Grandioza estas la popola scio!

---------------------------------------------------------------------------------

Hay momentos en los que el estado de ánimo es muy bajo. Hay momentos en los que uno se siendo solo, sin tener en quien volcar su inmensa capacidad de querer. Hay momentos que uno se siente rechazado, despreciado, echado, tocado. No hace falta que me esfuerce al describir situaciones que todos hemos vivido.

Casi todo el mundo tiene algún recurso. Aparte de hablar con los amigos y de emborracharse un día tras otro, aparte de darlo todo por una causa, comprarse un perro o hablar con el periquito; quien no tiene una manera de escapar de la realidad acaba suicidandose. Un amigo mío muy especial dice: "A veces pienso que los únicos que han podido ver el mundo tal y como es son las personas que desgraciadamente se han quitado la vida."

Yo tengo a mi violín. Es un objeto. Pero es especial. Le quiero. Es una extensión de mi voz; por medio de él puedo expresar lo que no puedo decir con ningún lenguaje hablado.

Por eso últimamente estoy tocando casi cada día con gente diferente, con grupos diferentes. Parece que el violín lo agradezca ya que me responde y noto como si él también me quisiera.

Hoy he empezado con un combo. Mañana en el CAT prepararemos el concierto de final de curso. El viernes toco con La Pandilla Basura en Canet y el domingo ensayo con Kaj Tiel Plu preparando ya el tercer disco.

Tras el ensayo de hoy y yendo a pillar la tradicional taja Farri-hecho-polvo en Gràcia, he cogido un taxi para volver a casa. El taxista tenía puesta la emisora de música clásica (Catalunya Música) y sonaba Paganini. Le he explicado al hombre que me gustaba, que yo tocaba el violín y que era mi válvula de escape. Y así hemos iniciado una conversación filosófica sobre la vida.

El taxista era un hombre de setenta años, sin ilusiones, que una vez ha sabido mi último desengaño, me ha explicado que él ha sufrido cuatro fuertes en la vida. Ahora no tiene edad para tener ilusiones para el día de mañana (y yo, gilipollas, me quejo porque se me ha pasado el arroz). El hombre me ha dicho que la semana que viene se compra un viejo velero para arreglar, ya que su sueño de libertad es navegar y ya lo tiene casi todo a punto. Cuatro amores fuertes ha tenido en la vida, y los cuatro le han dejado. Yo sólo uno ya olvidado, y un montón de proyectos que nunca han cuajado porque no he sabido hacerme querer.

Uno de los problemas de ser viejo, me ha dicho, es que no tienes planes de futuro. Mi pesar era una tontería comparado con lo suyo. Y aun así me ha animado, me ha animado a seguir adelante y a quererme. A buscar la felicidad y la libertad por mí mismo.

Es fantástica la sabiduría popular!

---------------------------------------------------------------------------------

Que i a de moments enes qu'er estat d'ànim ei plan baish. Que i a de moments enes qu'òm se sentís tot solet, sense auer a qui donar era sua immensa capacitat d'aimar. Que i a de moments e qu'òm se sentís refusat, mensprezat, hòra-bandit, tocat. Non cau pas que m'esfòrce en descríuer aqueres situacions que toti auem viscut.

Toti auem bèth recors. A part de parlar-ne damb es amics e de embriagar-se dia darrèr dia, a part de dà'c tot per ua causa, crompar-se un gosset o parlar damb eth periquito; qui non a ua manèra d'escapar-se dera realitat acabe en se suicidar. Un amic mèn fòrça especiau ditz: "A veces pienso que los únicos que han podido ver el mundo tal y como es son las personas que desgraciadamente se han quitado la vida." [A viatges pensi qu'es unics qu'an pogut veir eth mon tau e com ei son es persones que malurosaments s'an lheuat era vida.]

Jo qu'è eth mèn violin. Qu'ei un objècte. Mès qu'ei especiau. Que l'aimi. Qu'ei ua estenduda dera mia votz; per miei d'eth que pogui exprimir çò que non pogui díder damb cap lenguatge parlat.

Ei per açò que darrèraments jogui quasi cada dia damb gent diferenta, damb grops diferenti. Semble qu'eth violin ac arregraïsque donques que m'arrespon e que sentissi coma se eth tanben m'aimèsse.

Aué qu'è començat damb un aute grop. Deman en que prepaniram eth concèrt de fin de cors. Diuendres que jògui damb La Pandilla Basura en Canet e dimenge qu'assagi damb Kaj Tiel Plu en tot premanir un tresau disc.

Dempuús der assag d'aué e en tot anar a agarrar era tradicionau borrachèra de Farri-destrossat en Gràcia, qu'è prenut un taxi entà tornar tà casa. En taxi que sonaue era emissora de musica classica (Catalonha Musica) e sonaue Paganini. Li è explicat ar òme que m'agradaue, que jo tocaua eth violin e qu'ère era mia escapada. E qu'ei atau qu'auem iniciat ua convèrsa filosofica sus era vida.

Eth taxista qu'ère un òme de setanta ans, sense illusions, qu'un còp a sabut eth mèn darrèr desencís, m'a explicat qu'eth n'a patit quate de fòrts ena vida. Ara non a edat entà auer illusions entath dia de deman (e jo, pèc de jo, que me planhi pr'amor que se m'a coat er arròs). Er òme m'a dit qu'era setmana que ven se crompe un vièlh batèu entà apraiar, donques eth sòn sòmi de libertat qu'ei navegar e ja ac a quasi tot prèst. Quate amors fòrts qu'a agut ena vida, e toti quate l'an deishat. Jo sonque un ja desbrembat, e un piéler de projèctes que jamès an cualhat pr'amor que non è sabut cap hèr-me a estimar.

Un des problèmes d'èster vielh, m'a dit, ei que non a de plans de futur. Eth mèn pesar qu'ère ua conaria ath costat deth sòn. E totun que m'a animat, que m'a ahiscat a seguir tà deuant e a estimar-me. A cercar era felicitat e era libertat tà jo madeish.

B'ei fantastica era sabença populara!

Published at 01:03 ( 5 comments / 497 visits )
This post is public

November 9, 2008

Flugu flugu Peter Pan

Aro de okazintaĵoj, kaj eble pripensaĵoj, igis min saĝe preni la decidon nuligi la vespermanĝon kunvokita per poŝtelefonaj mesaĝoj. Ĉi-monate Vodafone riĉiĝos per mia mesaĝa elspezo je kunvokoj kaj malkunvokoj.

Neniun planon por festi datrevenon. Nenian emon prifesti, despli se temas pri fariĝi tridekĉia.

Subita entuziasmo decidigas min fari ion kion mi tre emis: sciigi al iu ke tiu estas speciala, kaj tion sciigi laŭ la plej speciala maniero. Jen risko. Oni neniam antaŭvidas reagojn.

Temis pri du biletoj por la koncertejo (sidloko en la dua etaĝo) por aŭskulti OCB-n ludi, i.a., la simfonion n-ro 28 de mia kara Wolfgang Amadeus. Poste, vespermanĝo en la kutima japana restoracio kie mi malkovris ke mi ne plu bezonas forkon. Kaj finis libera eniro en diskejo Demonix post bierumado en apuda trinkejo de heviuloj kie Highway to Hell rememorigis al mi iaman adoleskon.

Iom antaŭ la 3a matene de vendreda nokto; post laciga streĉiga semajno, post lacigaj streĉigaj semajnoj, post lacigaj streĉigaj monatoj, domemo aperas. Kaj ĝustatempa retreto iĝas venketo. Mi reiris hejmen kun feliĉa sento. Vespero malsimila. Vespero speciala.

Sabate mi vekiĝu frue por spekti mian televidaĵon! Mi restu en la sofo nenifarante, mi manĝegu, mi siestu kaj mi revekiĝu spektante Futurama. Poste, promenado tra la Rambla, klopodante eviti turistajn homamasojn, Edu kaj mi iris al vendejo Arpi vidi kameraojn. Tie ni renkontas Jordi kaj Jasuka, ni adiaŭis Edu kaj ni iris al trinkejo Manchester, kie aperadis amikoj.

Ĉiu en geja trinkejo nome La Bata de Boatiné gapis dum vidis grupon de skinhead-oj vestitaj kiaj fiuloj, kantante plenvoĉe, i.a. Murciana marrana, me gusta ser una zorra kaj se buscan dos maricas muertas congeladas vivas en París. Sed ja okazas ke hispana gejeca muziko kaj punko havas komunan starpunkton en Madrido dum la 80-aj jaroj.

Ebrio, ekzaltiĝo de la amikeco, nokta buso, hejmen, lito... Postebrio!

Premioj

  • Premio al la plej bona gratulo: Diego Cerezo pro www.fotolog.com/keko_dc/32094993
  • Premio al la gratulo plej emociiga kaj ploriga: David Bureta pro i6.photobucket.com/albums/y231/dabizz9/pl33-1.jpg
  • Premio al la gratulo plej akurata kaj dolĉa: Edu León pro worgh [elp. ŭorgĥ] je noktomezo la 7an de novembro
  • Premio al la plej surpriza gratulo: Sandra Vives pro netendita telefonvoko
  • Premio al la plej frika gratulo: Pau Ricart pro la sms "cop de cap d'amooooooor..." [refere al kaŝtaninstruisto de Arale]
  • Premio al la plej prilaborita gratulo: Mariona Ricart pro "garrotín" eĉ kun bona rimo
  • Premio al la plej originala gratulo: Hèctor Alòs pro la sms "Долгих лет жизин, товарищ секретарь!"
  • Premio al la plej bona gratul-projekto: Marta, Carles, Lau i Guiu pro la kanto-klopodo

Kaj brakumojn al ĉiuj kiuj sendis al mi poŝtelefonajn mesaĝojn, skribis al mi en myspace, ipernity, facebook. Estas agrable ke oni vin memoru.

Dankon al ĉiuj. Vi ja plejuloj!

Published at 13:48 ( 2 comments / 561 visits )
This post is public

November 9, 2008

Vola vola Peter Pan

Una sèrie de circumstàncies, o pot ser que de menjades d'olla, em van fer prendre la sàvia decisió de cancel·lar el sopar amb el que havia conovcat mig món per sms. Aquest mes Vodafone es farà d'or només amb el que m'he arribat a gastar en missatges, convocant i desconvocant.

Cap pla per celebrar l'aniversari. Cap ganes de celebrar res, menys encara fent-ne trenta-tots.

De sobte, m'agafa un rampell i decideixo fer una cosa que em venia molt de gust: dir-li a algú que és especial, i dir-li-ho d'una manera especial. Tot un risc. Mai saps quina pot ser la reacció.

Dues entrades per a l'auditori (segon amfiteatre) i anar a escoltar l'OCB interpretar, entre d'altres, la simfonia nº 38, KV504 "Praga" de l'amic Wolfgang Amadeus. Sopar japonès, per seguir el costum i adonar-me'n que ja no necessito forquilla, i entrada de franc al Demonix prèvia cervesa al bar de jebis del costat en el que un Highway to Hell em fa recordar que temps era temps vaig ser adolescent.

Encara no eren les 3 del matí d'una nit de divendres. Després d'una setmana moguda i estressant, després d'unes setmanes mogudes i entressants, després d'uns mesos moguts i estressants... fa son. I una retirada a temps, és una victòria. Tornada a casa amb sensació de felicitat. Ha estat diferent. Ha estat especial.

Dissabte lleva't d'hora per veure l'info! Queda't al sofà fent el gos, fote't fins el cul de menjar, clapa't i desperta't veient Futurama. Passejada per la Rambla esquivant multituds de guiris, anem amb l'Edu a mirar càmeres a Arpi. Ens trobem el Jordi i la Yasuka, despedim l'Edu, i anem al Manchester, on hi va apareixent gent, i gent.

Tota la Bata de Boatiné flipava amb un grup de skinheads amb pinta de dolents, cantant, entre d'altres, "a pleno pulmón", Murciana marrana, me gusta ser una zorra i se buscan dos maricas muertas congeladas vivas en París. I és que el petardeo i el punk, tenen un denominador comú al Madrid dels 80!.

Borratxera, exaltació de l'amistat, nit bus, casa, llit... Ressaca!

Premis

  • Premi a la millor felicitació: Diego Cerezo per www.fotolog.com/keko_dc/32094993
  • Premi a la felicitació més emotiva que fa saltar llàgrimes: David Bureta per i6.photobucket.com/albums/y231/dabizz9/pl33-1.jpg
  • Premi a la felicitació més puntual i tendra: Edu León per un worgh a les 00.00h del dia 7 de novembre.
  • Premi a la felicitació més sorprenent: Sandra Vives per una trucada inesperada
  • Premi a la felicitació més freak: Pau Ricart per l'sms "cop de cap d'amooooooor..."
  • Premi a la felicitació més currada: Mariona Ricart pel garrotín ben rimat
  • Premi a la felicitació més original: Hèctor Alòs per l'sms "Долгих лет жизин, товарищ секретарь!"
  • Premi al millor projecte de felicitació: Marta, Carles, Lau i Guiu per l'intent de cançoneta

I abraçades per a tothom, que m'ha enviat sms, e-mails, que m'ha trucat, que m'ha escrit al myspace, ipernity, facebook. Mola molt que se'n recordin de tu.

Gràcies a tothom. Sou collonuts!

Published at 13:39 ( 1 comment / 288 visits )
This post is public

October 30, 2008

Carta oberta a Pilar Rahola

Benvolguda Pilar,

Només entrar a la teva web, queda palès el teu coneixement de la realitat del país, veient que entre el ventall de llengües entre les que podem triar llegir-te, no hi és l'occità d'Aran, llengua oficial a tot Catalunya i parlada a Occitània, vall d'Aran inclosa. Intueixo, doncs, que malgrat el teu amor cap a la natura, el Pirineu i els ossos; segurament hauràs visitat la vall d'Aran menystenint-ne la realitat lingüística i cultural de les persones que hi viuen tot i que en parlis com a part del teu país.

He decidit a escriure't per mostrar-te la meva més enèrgica repulsa a la teva manera de fer i sobretot a la teva manca de respecte cap a tot un poble.

Sincerament he de reconèixer que mai no m'has agradat. Mai no m'ha agradat la teva manera de fer que jo considero incoherent, demagògica i perversa. Menys encara quan sempre defenses els mateixos principis que jo comparteixo, amb aquestes maneres. Tanmateix, és una qüestió d'opinió i cal respectar, evidentment.

M'ha empès a escriure't, sentir les teves darreres intervencions als matins de TV3, sobretot avui dimecres dia 29 d'octubre de 2008. Crec que t'has excedit i has ultrapassat els límits del respecte. No has deixat parlar i te n'has fotut de la voluntat d'un poble.

No m'agraden els caçadors. No m'agrada qui mata animals ni m'agrada qui mata persones ni que siguin ciutadans de Palestina (i ja saps a què em refereixo).

Sobre el debat de l'ós, crec que una mica d'humiltat no t'hagués fet cap mal. No es tracta d'enfrontar-se als caçadors sinó de respectar l'opinió dels aranesos. Si bé el debat ja estava en inferoritat de condicions (tu podies parlar en la teva llengua materna, els aranesos no), no has deixat parlar, has tallat constantment, has perdut els papers, i has acabat faltant el respecte a tots els habitants de la vall d'Aran, generalitzant (sabent com saps que la generalització és el primer pas cap al discurs racista). Crec que has perdut els papers i n'has dit de l'alçada d'un campanar. Espero i desitjo que la ciutadania d'Aran reaccioni al mateix temps que m'agradaria prenguessis consciència de la magnitud de les teves paraules en contra de tot un poble.

Jo parlaré del que no conec, ara bé, quan hi ha vides humanes en perill, crec que és primordial respectar la voluntat dels que habiten el lloc, no la dels que només s'hi passegen per vacances. I és que fins i tot has tingut la barra d'afirmar que vols anar a passejar-te per llur país quan et roti, que el vols com a tu et sembla que ha de ser, independentment del què en pensin els que no s'hi passegen sinó que hi viuen.

M'agradaria que reflexionessis i demanessis disculpes, tot i que en tinc poques esperances. De totes maneres, t'agraeixo de tot cor que tinguis aquest espai a internet, per a donar-nos la oportunitat a expressar-te el nostre pensament.

Amb respecte,

Ferriòl Macip i Bonet

redactor-presentador de l'informatiu en occità d'Aran a Barcelona TV
Published at 09:38 ( 4 comments / 500 visits )
This post is public

October 23, 2008

Mi sukcesis

Mi ne suferis la nervajn sentojn pro ekzamenoj de antaŭ multaj jaroj. Sed ĉi-jare, tute sen studi, mi kandidatis al supera ekzameno pri la okcitana lingvo laŭ la varianto de valo Aran. Ne simple por testi miajn kapablojn sed por daŭre elpaŝi en la ĵurnalisman mondon tiulingve.



Hodiaŭ mi ricevis la atestilon. Oficiale, mi havas superajn konojn pri la okcitana el valo Aran, per atestilo de la vala aŭtonoma registaro.

Published at 23:20 ( 14 comments / 945 visits )
This post is public

October 2nd, 2008

Ni revidu nin ĉi-decembre en Sabadell

La 33a Kataluna Kongreso de Esperanto okazos la 6an, 7an kaj 8an de decembro 2008.

Malfermos la kongreson tradicia solena malfermo en la urbodomo, tuj apud la kongresejo, kaj finos la kongreson, ankaŭ laŭtradicie, urba vizito kaj bankedo.

Tamen, en la ĉi-jara 33a Kataluna Kongreso de Esperanto elstaras la kvalito de la prelegontoj kaj artistoj.

Konfirmita ĉies partopreno, elstaras prelegoj de H. Tonkin pri movadaj perspektivoj kaj de G. Rao pri tio, kion esperantistoj povas proponi al socio. Pri nuna stato de esperanto-muziko en la interreta tempo debatigos Floreal Martorell kaj aro de esperanto-muzikistoj. O. Puig klarigos kial oni daŭre restas esperantisto.

La prilingva fako ĉeestos la kongreson. Rao prelegos pri lingva situacio en Barato, A. Montagut pri Globiŝo kaj relativeco de lingvoj kaj N. Margot pri Etnismo kaj Esperanto. L. Batlle klarigos lingvan influon al perceptado. Đ Kasimir enkondukos atelieron pri kroata lingvo.

Komputila fako ne povas manki en fruktodona programo kaj tial, L.Yzaguirre prezentos la aŭtomatan tradukilon al Esperanto, L. Batlle enkondukos al nuntempaj komputiloj kaj J. Català prezentos la retan sociigan Klaku.net.

En la homrajta fako J. Felip raportos pri homaj rajtoj en Afganio kaj aktualaĵojn alportos P. Hernandez pri Kaŭkazo.

Pri distra programo, kongresanoj ĝuos teatrajn amuzajn sketĉojn de Tuluza Teatra Trupo. Dum la kongreso okazados ateliero pri tutmondaj popoldancoj far Mon Cardona kaj koncertos Martin Wiese kaj Alejandro Cosabella.

Aldone al ĉio ĉi, Jaume Viladoms i Valls estos omaĝata, nova libro pri la 5a UK en Barcelono de 1909 verkita de historiisto F. Poblet estos prezentata, kaj okazos neformala membrokunveno de KEA kaj ĝenerala asembleo de KEJ.

Ĝis la 31a de oktobro, vi povas aliĝi rabate. Organizantoj dankas kiel eble plej fruan aliĝon kaj tiel eviti lastatempan streĉon. Ĝis nun, 79 homoj aliĝis al la Kongreso.

Ĉi-jare vere indas! Ni revidu nin en Sabadell

Pliaj informoj kaj reta aliĝo ĉe: www.esperanto.cat/kongresoj/2008

Pliaj informoj pri prelegantoj kaj artistoj

Humphrey Tonkin (n. 1939) estas brit-usona estas profesoro pri angla literaturo, specialisto pri la renesanca periodo. Li diplomiĝis en Kembriĝo, doktoriĝis en Harvard kaj estis prezidanto de la Universitato de Hartford (Usono). Li kunfondis la junularan esperanto-asocion en Britio. De 1961 ĝis 1971 li estis estrarano de TEJO; de 1969 ĝis 1971 li estis ties prezidanto. En 1963 li fondis la revuon Kontakto, de kiu li fariĝis la unua redaktoro. Li fariĝis prezidanto de UEA en 1974, post Ivo Lappenna, kaj daŭrigis sur la posteno ĝis 1980. Li denove prezidis denove de 1986 ĝis 1989. En 2001-2004 denove oficis en la Estraro, kiel vicprezidanto. Li ankaŭ estas la prezidanto de la Esperantic Studies Foundation kaj kunredaktoro de la revuo Language Problems & Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado).
Li estas aŭtoro de la eseo Lingvo kaj popolo (2006), kie li diskutas la rolon de esperanto en nia socio, kaj tradukis i.a. du ŝekspirajn teatraĵojn: La vivo de Henriko Kvina (2003) kaj La vintra fabelo (2006).

Ghiridar Rao (n. 1963) doktoriĝis pri la angla de la Universitato de Hajderabado, Barato, kie li gaste prelegas. Lia disertacio pri la sciencfikcio (1994) kondukis lin al la homemancipigaj eblecoj de Esperanto, tiu alia ido de la europa Klerismo.
Liaj interesoj inkluzivas ĵurnalismon pri lingvopolitikaj temoj; redaktadon kaj dokumentadon chefe por neregistaraj organizaĵoj; kaj la komunikeblecojn de la interreta epoko. Li instruas Esperanton, kaj aktuale esperantigas la autobiografion de Mahatmo Gandhi.
Abel Montagut (n. 1953) estas mezlerneja instruisto pri la katalunaj lingvo kaj literaturo. Li verkas en esperanto kaj en la kataluna. Lia plej fama verko en esperanto estas la eposo Poemo de Utnoa (1993). En la lastaj jaroj li laboras ĉefe pri junularaj romanoj kaj aparte interesiĝis pri la figuro de Jules Verne, al kiu estas ligita lia lasta romano en la kataluna El manuscrit de Jules Verne (2003).

Òscar Puig (n. 1959) estas komputikisto. Li kunfondis Katalunan Esperanto-Asocion, fariĝis la unua prezidanto de Kataluna Esperanto-Junularo kaj dum kelkaj jaroj prezidis ankaŭ Centro de Esperanto Sabadell. Li kunfondis kaj aktivas en la Internacia Humanitara Organizo Espero por postmilita helpo al Bosnio kaj Hercegovino.

Elisabet Abeyà (n. 1951) estas instruistino por infanoj kun lingvaj malfacilaĵoj. Ŝi verkis multajn artikolojn en pedagogiaj revuoj kaj infanajn fabelojn, en la kataluna. Ŝi tradukis el la angla en la katalunan librojn por infanoj kaj junuloj, artikolojn de Gandhi kaj la tutan verkaron de Joan Mascaró i Fornés (liaj anglalingvaj versioj de Bhagavadgitao, Upaniŝadoj, Dhammapada, kaj liaj verkoj Llànties de Foc [Fajrokandeloj] kaj La creació de la fe [la kreado de la fido]). Ŝi aktivas en Majorka Esperantistaro.

Lluís de Yzaguirre (n. 1955) estas lingvisto, direktoro de la Laboratorio pri Lingvistikaj Teknologioj de la Universitato Pompeu Fabra (Barcelono). Li aktivis en TEJO kaj kunfondis Katalunan Esperanto-Asocion.

Joan Felip estas kunlaboranto el la Revolucia Asocio de la Inoj el Afganio.

Mon Cardona fakas pri dancoj kaj tradiciaj muzikoj de la tuta mondo, li estas instruisto pri dancado. Li ludas diatonan akordionon kaj tradician katalunan fluteton. Li muzikas en du bandoj: "Tercet Treset" kaj "Sants & Fot.
Đore Kasimir estas mikrobiologo, li laboris en la Aŭstra Akademio de Sciencoj kaj en la Instituto pri Media Medicino de Vieno. Li nun laboras kiel memstara biologo kovrante larĝan spektron da temoj, kiel la kvaliton de trinkaj kaj banaj akvoj, la informadon al konsumantoj kaj eŭropajn esplorprojektojn. De antaŭ multaj jaroj li respondecas pri la turismaj-mediaj informoj, kiujn ricevas de la germanaj turistoj vizitantaj Katalunion.

Teatro Trupo de Tuluzo estas amatora teatra trupo kiuj plenumas siajn projektojn kun «amo». Temas pri jam jarcenta tradicio en esperanto trejniĝi pretigante teatraĵojn (unuaj provoj okazis jam en 1896!!). La reago de la publiko tre certe estas kuraĝiga por tiuj novaj projektoj. En 2004 kaj 2005 « TEATRO TRUPO DE TULUZO » prezentis sian kvaran teatraĵon : "Familia Etoso" en la Kataluna Kongreso en Ceret, dum Zamenhoffesto en Tuluzo, dum IS en Wetzlar en la Jubilea Kongreso Bulonjo 2005 en KEF en Helsinki kaj en la Universala Kongreso en Vilno en julio 2005, kaj laste en Festo.

Alejandro Cossavella estas transnacia muzikisto, li koncertas sole kaj kun la grupoj "La Porkoj" kaj "Strika Tango". Li loĝas en Bariloche, argentina Patagonio, kie li regule koncertas hispane, angle kaj esperante. Li partoprenis Esperanto-renkontiĝojn en Nederlando, Francio, Finnlando kaj Brazilo. En esperanto li kantas siajn proprajn kanzonojn.

Martin Wiese estas la ĉefkantisto kaj gitaristo por la Esperanta rokbando Persone. Antaŭe li estis membro de la grupo Amplifiki. Intertempe li ankaŭ koncertas sole kaj eldonis soloalbumon.
Published at 21:47 ( 1 comment / 585 visits )
This post is public

September 27, 2008

Denove...

Mi ne kuraĝas paroli pri sincero kaj pri sentoj. Ĉefe pri sentoj kiujn mi antaŭvidas nereciprokaj. Pri io neatendita. Senti, ke dum kelkaj momentoj la koro ne sendas sufiĉan sangon en la kapon. Mi ne kuraĝas aŭskulti "estus pli bone ke ni restu kiel amikoj". Mi ne volas refoje senĉese paroladi por ke oni diru al mi, ke ĉio estas pli simpla ol mi perceptas, ĉar mi neniel ŝatas akcepti kelkajn konkludojn.

Mi pensis, ke tio ne plu estos okazinta al mi, kaj jen mi refalinta. Centoj da pensoj dumtage, miloj da pensoj tuj post la enlitiĝo, kaj je la veka horo deziro ne esti veka. Furiozo. Okuloj ruĝaj. Rezignacio. Stranga silento. Miro pri kio okazis. Kial diable reokazis? Prefere ne scii. Sunsubiras kaj ekzisti mi malemas.

Kulpanto? Nur mi! Denove...

Published at 17:53 ( 2 comments / 606 visits )
This post is public

September 9, 2008

Lastatempe mian rajton esti ne nur faŝismo neas

La plej fervora hispana naciismo uniformiga, ne plu estas afero ekskluziva de la ekstrem-dekstrismo. Homoj sekvantaj tiun lastatempan malsanan kontraŭkatalunismon, sen moralaj nek identecaj valoroj, kredas sin sekvantoj de libereco kaj demokratio. Libereco kaj demokratio kiuj senvalorigas la aliajn lingvojn de la ŝtato. Tiu manipulado estas terura, sed plej terura estas la fakto ke plimulto ne konscias pri tio.

Majoritata penso estas, ke kelkaj fenomenoj estiĝis tute nature kaj neeviteble. Por la defendantoj de la lasta manifesto por la hispana lingvo, kaj por plimulto de hispanaj demokratuloj, la lingva darvinismo estas evidenta fakto. Alia lingva situacio, kiel plenaj lingvaj rajtoj por ne-hispanlingvanoj, temas pri abomenaĵo kontraŭnatura.

Hazardo naskiĝi en minorigita lingva kaj kultura komunumo, estas problemo. Oni vivas en konstanta sindefendo kaj kelkaj simple kapitulacias kaj aliĝas al la tendaro de la fortuloj. Lastatempe mian rajton esti ne nur faŝismo neas.

Frazoj kiaj "vi, Katalunoj, bezonas nin kiel malamikojn", aŭdeblas ofte. Kurioza penso. Perversa maniero igi la kulpanton viktimo. Kiu bezonas malamikojn? Kial? "Vi katalunoj...", kurioza ĝeneraligo de demokratulo. Ĝeneraligaj esprimoj kiaj "tiuj *-oj estas *-aj" ja estas la bazo de rasismo.

Published at 20:54 ( 15 comments / 1388 visits )
This post is public

August 21, 2008

traduki en kiel eble plej multe da lingvoj

Dum la tuta jaro 2008 en Katalunio oni omaĝas la verkiston Mercè Rodoreda, eminenta gravulo de la nuntempa kataluna literaturo. Grupo de literatur-ŝatantoj kreis verkaĵon farita el transformiĝoj de fragmento de verko de Rodoreda.
Antaŭ duonjaro pli malpli, oni kontaktis Katalunan Esperanto-Asocion por ke unu el tiuj transformiĝoj estu simpla esperanta traduko, omaĝe ankaŭ al esperantisteco de Mercè Rodoreda.

Iom fanfarone, mi proponis, ne nur esperantigon de la fragmento, sed ankaŭ tradukon al pluraj lingvoj pere de esperantaj kontaktoj. Ŝokitaj pro la kvanto de tradukoj ricevitaj, ili petas ankaŭ  ĉu eblas sendi tradukon kaj mp3-dosieron kie aŭdeblas kiel sonas la traduko.

Vidu la diversajn blogaĵojn pri la afero ĉe:
transformacions.blogspot.com/search/label/Sani
traduccions.podemus.com
esundir.blogspot.com

Momente ili havas la fragmenton tradukita al sekvaj lingvoj: kataluna, germana, angla, bulgara, hispana, dana, slovaka, Esperanto, franca, kimra, itala, japana, nederlanda, okcitana, portugala, tibeta kaj palatinata.
Tamen, mankas miloj da tradukoj. Ĉu eblos aldoni pliajn lingvojn al la projekto? Mi dankos se vi sendos la tradukojn al viaj scipovataj lingvoj.

Jen la kataluna originalo:

Caminaven a poc a poc. El més alt era un home solemne, ben vestit, amb la barba grisa i els pòmuls una mica vermells; l’altre, magre, sense afaitar, semblava que acabés de sortir d’una malaltia. Estaven abstrets en la conversa i el més alt s’aturava de tant en tant i es passava la mà per la barba com si volgués sospesar bé les paraules. -A la vida no hi ha temps per a tot. Riure i plorar, divertir-se i ensopir-se… i en el punt de néixer ja t’has de preparar a morir. Perquè les ganes de plorar que tenen les criatures de bolquers és perquè ja ho senten. -Ja senten què? -L’olor que hi ha escampada de la mort… Després un s’hi avesa…

Jen esperantigo laŭ Gonçalo Neves:

Ili marŝis malrapide. La pli alta estis viro solena, eleganta, kun griza barbo kaj ruĝetaj vangoj; la alia, maldika, nerazita, aspektis, kvazaŭ li ĵus elglitis el malsano. Ili dronis en konversacio, kaj la pli alta haltis de tempo al tempo kaj karesis la barbon, kvazaŭ li volus bone pesi siajn vortojn.
- Oni ne havas tempon por ĉion fari en la vivo. Ridi kaj plori, amuziĝi kaj enui… tuj post naskiĝo oni devas jam prepari sin por morto. La ploremo de beboj ja montras, ke ili tion sentas.
- Kion ili sentas?
- La mortodoron, kiu ŝvebas… Poste oni alkutimiĝas al ĝi.

Mi petas diskonigi la tradukpeton

Published at 16:19 ( 14 comments / 1455 visits )
This post is public

August 8, 2008

Finfine!

La okcitana lingvo estas oficiala en Katalunio de antaŭ unu jaro, tamen, malofte rimarkeblas tiu fakto, krom en okcitanlingva pirinea valo Aran, al kies parolantoj la leĝo donis la samajn lingvajn rajtojn ol al katalunlingvanoj en tuta Katalunio.

read more
Published at 17:51 ( 4 comments / 801 visits )
This post is public

August 7, 2008

Kataluna Esperanto Asocio por lingva ekologio

Mi legis interesan tradukon de Éva Tóth: Genocido de lingvoj kaj Deklaro de la Lingvaj Rajtoj, esperantigita far Imre Szabo kaj publikigita en lia blogo www.ipernity.com/blog/32699/82249 . Mi kredas ke plimulto da esperantistoj fajfas pri lingvaj problemoj, sed ĝojigis min tre la kvanto da komentoj. Tial mi pensis publikigi tie ĉi la dokumenton pri celoj, valoroj kaj principoj de Kataluna Esperanto-Asocio, ne pro diskonigo, sed pro diskutigo kaj debatigo.

 

Kataluna Esperanto-Asocio deziras esprimi siajn celojn, valorojn kaj principojn. Nia agado estas bazita sur la aplikado de la rajtoj agnoskitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, en la Universala Deklaracio de la Kultura Diverseco, en la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj kaj en la Manifesto de Prago. Por atingi niajn celojn, kiel vivanta parto de la popolo, ni laboras kune kun la landa socia reto, same kiel ni kunlaboras kun la institucioj, ne perdante nian sendependecon nek nian identecon.

 

Celoj de la Asocio

a) Instigi en la katalunlingva teritorio la uzadon de esperanto, kiel neŭtrala internacia helplingvo, kiel la plej bona eblo por lingva demokratio, garantianta la valorojn de la lingvaj rajtoj, de la lingva diverseco kaj de la rajto al plena komunikado inter homoj kun malsamaj lingvoj

b) Instigi en la katalunlingva teritorio la uzadon de la propra lingvo kaj diskonigi la katalunan kulturon en la mondo kaj aliajn kulturojn per esperanto

 

Valoroj de la Asocio

a) La lingvaj rajtoj, komprenitaj kiel nedisigebla komplemento de la homaj rajtoj

b) La lingva diverseco, komprenita kiel esenca parto de la kultura diverseco

c) La rajto al plena komunikado inter homoj kun diversaj lingvoj, kiel rimedo por venki la antaŭjuĝojn, survoje al packulturo 

 

Principoj de la Asocio

En nia aktivado por la lingvaj rajtoj ni konsideras, ke:

La lingvaj rajtoj, disvolvitaj surbaze de la homaj rajtoj, estas esenca elemento de libereco kaj paco.

La egaleco de lingva rajtoj de la individuoj kaj de la komunumoj estas esencaj por tiu celo. Nenio devas miskomprenigi, ke ekzistas lingvoj pli taŭgaj por difinitaj celoj, kvankam la plej privilegiitaj tavoloj de la hegemoniaj komunumoj ofte instigas tion pensi al multaj per sia ekonomia, politika kaj milita potenco aŭ pro sia prestiĝo.

La diverseco estas garantio de kultura riĉo. La sennomblaj formoj fari kaj diri estas parto de la komuna homa heredaĵo, akumulita dum jarmiloj. Ni volas kontribui al la vivtenado de la kultura diverseco kaj, aparte, de la lingva.

La komunikado inter la diversaj komunumoj estas necesa por interkonatiĝo, helpanta al la libereco de ĉiu el ili, kio estas fundamento de paco. La flueco de komunikado inter la komunumoj kreskigas senton de solidareco kaj samtempe ebligas, ke la diversaj kulturoj reciproke riĉigu unu la alian. Ni volas kontribui al tio, ke la informfluoj fariĝu vere multflankaj.

Ni konsideras nesufiĉa la pretendon korekti la preskaŭmonopolon de unu nacia lingvo en la monda interkomunikado per oligopolo de kelkaj lingvoj.

Ni konsideras la konceptan kaj valoran dividon inter lingvoj internaciaj, naciaj kaj regionaj, manifestiĝo de lingva imperiismo. Neŭtrala lingvo, kiel esperanto, povas agi kiel ponto, favorante kaj substrekante la plenan egalecon de la lingvoj.

La uzado de neŭtrala internacia helplingvo, aŭ interlingvo, ne devas negative influi la ĉiutagan vivon de la lingvaj komunumoj kaj oni devas ĝin rezervi, pere de taŭga konsciigo kaj trafaj lingvopolitikoj, por specifaj funkcioj, por ne damaĝi la ekologian ekvilibron inter ili. Ĉion, kion povas fari la lokaj lingvoj, ne devas fari la tutmonda interlingvo.

Por kontribui al tiu ekvilibro, ni konsideras necesa pozitivan diskriminacion por atingi la normaligon de la minorigitaj lingvoj en ties medio aŭ teritorio kaj tiel defendi la lingvan diversecon. Krome, ni pledas por la rajto de la enmigrintoj lerni sian denaskan lingvon, inkluzivante ĝin en la rajton je movo de la homoj.

La uzado de neŭtrala interlingvo, apud la denaska, ne ekskludas, sed favorigas tiun de aliaj lingvoj danke al la tempoŝparo per la lernado de ponta lingvo kaj al la disvastigo de la konscio pri egaleco, valoro kaj respekto por la lingva diverseco: ni konsideras konvene instigi la lernadon de fremdaj lingvoj, ĉefe de tiuj geografie kaj kulture proksimaj. La pasiva plurlingveco estas taŭga eblo por helpi la komprenon de pliaj lingvoj sen damaĝi la propran.

La uzo de interlingvo neŭtrala kaj facila estas grava, sed malsufiĉa per si mem. Kvankam ĝi estas praktika pruvo de la egaleco inter la lingvoj, kaj ni konstatas, ke tiu justa starpunkto enradikiĝas en konsiderinda parto de la esperantolingvanoj, ni konsideras, ke estas grava la plua edukado al la valoroj de la diverseco kaj de la egaleco de rajtoj, aparte de la lingvaj.

 

Traduko de la teksto aprobita de la asembleo de Kataluna Esperanto-Asocio, la 1an de marto 2008

Published at 16:02 ( 2 comments / 567 visits )
This post is public

December 30, 2007

Bondeziroj

Morgaŭ ĉe ni, oni adiaŭos la jaron 2007 kaj ĵus noktomeze, ni manĝos 12 vinberojn samtempe dum la son-horloĝoj sonos dekdufoje, la ago alportos bonan ŝancon. Se oni eliras festi la nokton kaj vestas ruĝan subvestaĵon, krom bona ŝanco oni atingos, laŭ la popola superstiĉo, bonan sekson dum la jaro.

Multaj novaj katalunoj, tamen, celebros la novan jaron iom pli poste. Tial islamanoj ricevos la jaron 1429 iom pli poste, la unuan de muħarːam. Printempe ĉinoj ricevos la jaron de la rato, kaj hindanoj ricevos la jaron 5110. Certe multaj aliaj katalunoj uzos ankaŭ aliajn jarkalkulojn.

Ĉiukaze, mi certas, ke ĉiuj ni kunfestos morgaŭ vespere ĝis postmorgaŭ matene. Laŭ la tradicio, oni ankaŭ bondeziras unuj la aliajn. Tial mi deziras al vi ĉiuj sanon, ŝtonpezan monujon, ĉielofaligajn fikojn, amon, la benon de Dio, liberecanan komunismon kaj ĉiam sufiĉe por trinki.

Per viaj komentoj, mi ŝatus kolekti bondezirojn tiajn-ĉi.

Published at 19:45 ( 2 comments / 3076 visits )
This post is public

December 10, 2007

La planita mortigo de la okcitana aŭ "désolé monsieur, mais j’y peux rien faire"

De 1992 ĝis 1996 mi laboris en Okcitanio kiel grupestro en someraj tendaroj, kies celo estis ke la partoprenantaj adoleskuloj kaj infanoj alkutimiĝu al la okcitana. Kelkaj gepatroj konsideris oportune ke la gefiloj ekkonu kaj komprenu la lingvon de la geavoj, tiel ili povus pli bone interkompreniĝi. Oni serĉis sudkatalunajn grupestrojn pro tre klara kialo: ĉar ili ne estas francianoj, ili ne estas devigitaj scipovi la francan; krome kataluno kapablas paroli la okcitanan post malmulta lernado, ĉar sufiĉas alkutimiĝi al alia akĉento kaj uzi pli da arkaismoj. La du lingvoj estas ege similaj, eĉ laŭ kelkaj fakuloj la kataluna estas okcitana.



En tiu artikolo mi prezentas kelkajn anektodojn, kiuj bildigas la socian situacion de la okcitana lingvo.


Désolé monsieur, mais j’y peux rien faire

Post iom da tempo en Okcitanio mi rimarkis, ke okcitanlingvanoj ŝajne kondutas pli malĝentile. Ili ege uzas fivortojn kaj sakrojn kaj parolas laŭtvoĉe. Male, kiam oni uzas la francan, oni estas ekstreme ĝentila.Viro salutinta per ĝentila “bonan tagon sinjoro”, same salutis okcitane per esprimo kiel: “Mil dioj! He! Vi!, Ĉu ĉio bone? Fek’ al Di’! putinista putinido!”. Ĉio dependas de la uzata lingvo.

Ĉiukaze, dum mi bonvole petadis interkomprenon en la okcitana pro mia nescio de la franca, kutime oni respondis al mi per la sama esprimo: “désolé monsieur, mais j’y peux rien faire” En la okcitana tio sonus pli rekte kaj trafe: "forfikiĝu"! Tiun esprimon mi ofte aŭdis.

“Est-ce-que vous toujours parlez comme ça?” aŭ repertuaro de koleriĝoj

Tre ŝokis min ke la okcitanlingvanoj tute ne konscias, ke la okcitana estas lingvo. Ili kredas ke ili parolas nur unu lingvon: la francan. Oni konsideras la okcitanan lingva tavolo. Kaj oni ne konas la nomon de la lingvo, oni nomas ĝin “patois” [patŭa’] france aŭ “patoés” [patues’] okcitane. Tiu vorto signifas dialekteron, lingvaĉon, fiĵargonon aŭ aĉan parolmanieron.

Tia socia situacio igas la homojn koleriĝi se oni alparolas iun okcitane ĉar oni taksas la agon malĝentila. Homoj ŝajnigas ne kompreni, kelkaj kritikas aŭ insultas, aliaj krias kolere kaj la plej kleraj homoj pedagogie instruis al mi ke mia agado estas tute maldemokratia.

Unu el la plej kortuŝaj anekdotoj mi spertis en lengadoka urbeto. Mi eniris malnovan panvendejon, kies aspekto montris ke ĝia pano ja estas tradicie farita kaj bongusta. En la vendejo troviĝis nur nigre vestita maljunulino. Mi mendis al ŝi grandan panon kaj, ĉar mi ne kunportis sakon, bonvole petis paperpecon por porti la panon envolvita. Ŝi donis ĉion al mi dum ŝi emocie ripetadis miajn okcitanajn frazojn kaj klopodis konversacii pri kio ajn; ŝiaj okuloj malsekiĝis kaj tre simpatie adiaŭis min per ĝentila okcitana esprimo “adissiatz “ (ĝis revido). Mi ne havis tempon eliri la vendejon kiam mi aŭdis virinon kiu kuris kapti min kaj diris laŭtvoĉe kaj kolere: “Est-ce-que vous toujours parlez comme ça?” (ĉu vi ĉiam parolas tiel?) kaj subite aperis ŝi, kvardekkelk-jarulino, kiu ŝajne estis la filino. Franclingve kaj kolere ŝi riproĉ-admonis min. Ŝiadire multajn jarojn ili bezonis franclingvigi la avinon, ili penadis por ke ŝi ne plu parolu okcitane. Kaj nun mia fia ago forfuŝigis la cerbolavadon de la oldulino.


La francigo de la toponimoj estas perfekte elpensita por senkulturigi la loĝantaron



Honto kaj moko

Tamen, la plej ofta reago kiam mi eniris kiun ajn publikan ejon kaj ekparolis la okcitanan estis ridetoj, oni ripetis miajn vortojn ridante, kvazaŭ mi iun mokus.

Iun tagon mi vidis maljunan paron transportantan pezan sakon kun siaj aĉetoj. Mi proponis mian helpon sed ili reagis forkurante dum la viro diris al la virino ke mi mokis ilin. Mi ne mokis, mi nur parolis en la okcitana.

Alian tagon, amiko kaj mi estis perditaj en vojkruco kaj ni tute ne sciis kiun direkton preni. Antaŭ domo staris viro, al kiu tre ĝentile, sed okcitane, mi klarigis nian situacion, nian nekonon de la franca kaj nian helpbezonon. Li akceptis klarigi la vojon, sed li vokis la edzinon por ke ŝi parolu. Li ne povus elteni la honton paroli okcitane kun nekonatoj.

Tiu honto estas mirinde disvastiĝinta, kaj ĝi ofte ligiĝas al forta malestimo por la lingvo, kiun parolantoj ensorbadoj. Viro, kiun mi jam antaŭe konis kaj ĉiam asertadis tute ne paroli la okcitanan, flue regis la lingvon de la trubaduroj, kiam mi renkontis lin en bovin-foiro. Denove li asertis, ke li tute ne parolas la lingvon, krom en tiu ĉi momento, ĉar bovino ne aĉeteblas per la franca. Stranga lingvo estas tiu, kiun oni laŭdire lernas kaj perfekte regas nur en bestofoiroj.

“In uino ueritas” aŭ la aferoj ŝanĝiĝas post kelkaj glasoj da vino

Bordelha estas urbeto en la regiono Perigòrd, proksime de Limoĝo, kie ni iris ĝui ĝiajn festojn kaj aŭdi la lokan dialekton de la okcitana lingvo. De la mateno ĝis la vespero ni trapromenis la tutan urbon, vizitis ĝiajn mirindaĵojn, parolis kun la homoj, manĝis en restoracioj, kafumis en kafejoj, trinkis en trinkejoj kaj eĉ aĉetis en vendejoj. Nenie ni aŭdis la okcitanan.

Nokte, post la unua koncerto, aperis la unuaj ebriuloj parolantaj, kantantajn kaj festantaj en perfekta okcitana. Ju pli oni ebriiĝis, des pli la okcitana estis aŭdebla. Estis plezurego paroli kun ĉiuj, kunkanti kaj kunfesti. La limoĝan dialekton mi tre ŝatis. Kelkaj vokis la junulojn por montri kiel malkleraj ebriaj plenkreskuloj kapablis interkompreniĝi kun eksterlandanoj kaj ili ne. Olduloj fieris.

La morgaŭon ni denove trapromenis la urbeton. Neniu parolis la okcitanan. La homoj hieraŭ parolintaj la okcitanan absolute neis la fakton. "Hieraŭ ni parolis france samkiel ĉiam, eble vi tro drinkis" ili asertis.

Tiu starpunkto ne estas stranga. La sekreton de la vino mi jam sciis de antaŭe kaj eĉ foje uzis ĝin, t. e. paroligi la homojn okcitane dum ebrio. En la plimulto de la okazoj, kiam iu konstatas, ke li parolis la okcitanan, kutime tiu asertas, ke neniam antaŭe parolis tiun lingvaĉon. Tamen, la perfekta rego de la lingvo, ties akĉento kaj neniomo da franceco klarigas ke tiu homo sufiĉe ofte uzas la lingvon familie.

La bedaŭra senespero de sinjorino Margarida

Amiko mia kaj mi troviĝis surstrate en tre malgranda urbeto en la pirenea valo Aspa. Ni interparolis kaj unu el ni diris proverbon dum urbano hazarde preterpasis. La viro ne povis kaŝi lian miron kaj ni ekbabilis pri okcitanaj proverboj. La konversacio estis tre interesa kaj ni fine komparadis la gaskonan kaj la katalunan proverbaron. Post tio, ni translokiĝis al la trinkejo de la urbo kaj tie estis sinjorino Margarida, kies lingva penado kortuŝis min tre.

S-ino Margarida estas maljuna virino estranta la nuran trinkejon de la urbeto. Ŝi manĝigis kaj trinkigis la lokulojn dum multaj jaroj kaj ŝi konis ĉiujn homojn de la regiono. Kiam ŝi vidis ke ni, dudekkelk-jaraj junuloj el Barcelono, parolis la okcitanan tute nature ŝiaj okuloj pleniĝis je larmoj.

Post la emocio, s-ino Margarida dekroĉis la telefonon kaj tuj venigis sian filon. Ŝi montris al ni la filon, "jen li", ŝi diris. Poste ŝi malfermis fenestron kaj montris al ni urbeton starantan sur antaŭa monto. "Ĉu vi vidas tiun ĉi vilaĝon?" ŝi demandis. "do li, mia filo, kaj knabino el tie geedziĝis. Ĉu vi povas kredi ke mia filo kaj mia bofilino interparolas france? Ĉu vi povas kredi ke miaj nepoj alparolas min france?"

Ŝi riproĉis la filon. Eksterlandanaj junuloj estas al ŝi malpli fremdaj ol ŝia filo.

Neniel telefone!

Eble la plej ŝoka anekdoto okazis al mi tre proksime de Tuluzo. Mi akompanis s-rinon Leà viziti sian fratinon. Revene, s-rino Leà konstatis, ke ŝi forgesis sian mansakon ĉe la fratino kaj decidis telefoni ŝin. Post la telefonvoko mi demandis al ŝi, kial ili parolis france telefone, kvankam antaŭ kelkaj minutoj ĉe la fratino ili komunikis en la okcitana. Ŝi klarigis, ke ili ja interparolas okcitane, sed telefone pli bone ne fari, ĉar la telefono povus panei.

Lingvo de malkleruloj

Bonŝance niaj tendaroj estis sukcesaj kaj ĉiun jaron aliĝis pli kaj pli da homoj. Ni bezonis plian animatoron kaj ni publikigis anoncon en gazeto. La reklamo petis junan grupestron regantan la okcitanan. Pluraj homoj respondis la anoncon kaj ni intervjuis ĉiujn. Multaj el ili lernis la okcitanan en mezlernejo; ĝi estas fakte nedeviga elektebla lernero en manpleno da lernejoj. La intervjuitoj ne scipovis la lingvon sed nur kelkajn vortojn. Tamen aperis knabo, kiu honte diris al ni, ke li ne scipovas la okcitanan sed hejme li parolas “fiĵargone” La tutan intervjuon ni faris okcitane, li parolis perfekte.

Kaj la fakto estas ke la okcitana estas la lingvo de la malkleruloj, la lingvo uzata de la lernejaj malsukcesintoj (kaj eble la fakto, ke ili estas nefranclingvaj ne fremdas al tiu malsukceso). Ĝi ankaŭ estas la lingvo de la ebriuloj kaj de la malkleraj krudaj kamparanoj.

En la regionoj, kie la lingvo ankoraŭ estas sufiĉe viva, la pastroj en katekezo instruadas, ke paroli “fiĵargone” estas peko kaj en la lernejoj oni instruas, ke paroli tiun lingvaĉon estas afero malpura, maldeca, kaj maldemokratia.

« Soyez propres, parlez français » aŭ la malboniga influo de “l’Education naZionale”

Francio estas la lando de la demokratio kaj la homaj rajtoj. La lando de la libereco, la egaleco kaj la frateco. Francio fakte estas la plej perfekta lando de la mondo; ĝi havas harmonian heksagonan formon, ĝi havas tiom da monta surfaco kiom da ebena, ĝi havas tiom da kontinenta landlimo kiom da mara. Krome ĝi situas en latitudo meze meza inter la norda poluso kaj la ekvatoro. Tion oni instruas en la franciaj lernejoj.




Parolu france, estu puraj



En kelkaj regionoj, kie lingvo ne franca mirakle ankoraŭ pene transvivas, lernejoj ankoraŭ konservas la devizon “soyez propres, parlez français” (estu puraj, parolu france). Per grandaj literoj ĝi legeblas en lernejaj kortoj. Krome, la devizo "liberté, egalité, fraternité" (libereco, egaleco, frateco) legeblas ĉie ajn. Ĝi memorigas al la loĝantaro unu el la plej gravaj instruoj de la franca eduksistemo: Francio estas la lando de la demokratio.

Lernejanoj klare lernis ke paroli okcitane estas maldemokratia afero, ĝi disigas la francojn kaj memorigas la tempojn antaŭrevoluciajn de la tiranio.

La franca registraro neniam malpermezis la okcitanan. Ne. Tutsimple la nacia eduksistemo marteladas, ke ne estas konvena afero ĝin paroli. La registaro ne kontraŭas ĝian instruadon; sed se oni instruas ĝin, oni faru demokratie, t.e. ekster la lernotempo, partoprenu nur la interesatoj, kaj se patro kontraŭas oni nuligu la lerneron. Se iam en bazlernejo finfine oni sukcesas ĝin instrui, la instuisto estos sendita venontkurse en ne-okcitanlingvan regionon de Francio, pro kiu ajn demokratia kialo.

En mezlernejoj oni rajtas instrui la okcitanan, se oni elektas tion. Pasintjare 20 instruistoj estis bezonitaj laŭ petoj de mezlernejanoj. Tamen nur 4 postenoj estis oficiale malfermitaj.

En Okcitanio ekzistas la t.n. “Calandretas”, t.e. lernejoj kie oni instruas okcitane. Ili malmultas, unu por ĉiu 350.000 okcitanoj, kaj ricevas neniun monhelpon de la ŝtato. Oni subtenas instruadon en eksterlandaj lingvoj, sed okcitana ne estas eksterlanda, oni subtenas la francan instruadon, sed la okcitana ne estas la franca. “Désolé monsieur, mais j’y peux rien faire”, t.e. forfikiĝu!




En valo Aran, la okcitana laŭ propra gaskona dialekto, estas oficiala lingvo, kaj tial okcitana fariĝis tria oficiala lingvo en Katalunio.
Published at 19:29 ( 33 comments / 4901 visits )
This post is public

Published at 12:53 ( 7 comments / 1876 visits )
This post is public

November 24, 2007

Post murdo en Madrido, kaj Ku-Kluks-Klano en Barcelono, oni daŭre uzas ETA-n por preteratentigo

En Madrido militisto murdis knabon kadre de ksenofobia manifestacio. En Barcelono oni organizas prelegon de elstara ku-kluks-klanano. Intertempe, hispana dekstra partio, nome de iu asocio de viktimoj de ETA, organizas manifestacion por daŭre peti la malleĝigon de eŭskaj naciismaj partioj.

Antaŭ unu semajno, militisto murdis knabon en Madrido kadre de rasisma kaj ksenofoba manifestacio. Lavangon da protestoj okazigis la murdo, ĉefe pro la daŭra nepuniteco de faŝistoj.

Hodiaŭ, sabaton la 24an de novembro, estis planita en librejo "Europa" en Barcelono, prelego de David Duke, elstara ano de Ku-Kluks-Klano. Homa amaso manifestacie protestis kaj, krom anekdotaj etaj incidentoj kun la polico, oni sukcesis malokazigi la prelegon. Pedro Varela, famkonata eks-prezidanto de nov-nazia grupo kaj nuna posedanto de la nov-nazia librejo, vidinte la civitanan proteston, anoncis kelkhoran prokraston de la prelego, sed finfine, ĉ. la sesa posttagmeze, anoncis neokazon de la rasisma prelego. Kataluna kontraŭfaŝisma civitanaro finfine povas memgratuli pro la sukceso malokazigi kion la registaro ne malpermesis.

En Madrido, hodiaŭ posttagmeze, daŭre estis protestoj pro la murdo de Carlos, ponarde mortigita de faŝisto dum rasisma parado.

Intertempe, la hispana Popola Partio, la dua plej grava partio de la regno, uzis la -de ĝi subrektata- asocion de viktimoj de la terorismo kaj okazigis multnombran manifestacion en Madrido kiu, sen ia okaziga kialo, plendis pri la murdoj de ETA kaj postulis la daŭran malleĝigon de eŭskaj naciismaj partioj.

Faŝismo kreskadas en Eŭropo, politikistoj preteratentigas la fakton.
Published at 21:05 ( 3 comments / 1867 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 30 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Farri

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...