Kion oni plej timas?
Juna monaĥo demandis al maljuna monaĥo: "Majstro, kion oni plej timas?"
"Kiel vi opinias?" maljuna monaĥo rigardis la disĉiplon kun rido.
"Ĉu solecon?"
Skuante la kapon maljuna monaĥo diris: "Vi eraris."
"Ĉu tio estas miskompreniĝo?"
"Ankaŭ tio estas erara."
"Malesperiĝo?"
"Ne." la juna monaĥo tuj faris pli ol dek diversajn respondojn, sed la maljuna manaĥo ĉiam kapneis.
"Do kiel majstro opinias?" La juna monaĥo havas nenian metodon. "Tio ja estas vi mem!"
"Mi mem?" la juna monaĥo levis sian kapon, kaj malfermegis siajn okulojn. Ŝajne li ankoraŭ ne tute komprenis, do li rekte rigardadis al majstro kaj petas lian klarigon.
"Jes!" la maljuna monaĥo ekridetis: "Fakte la soleco, miskompreneco, malespero ktp, kiuj Estis ĵus diritaj de vi, estas nur ombroj en interna menso, kaj tio tute estas la sento, kiun vi donis al vi mem. Se vi diras al vi mem, "Ĉi tio ja estas terura, mi ne povas daŭre toleri", vi ja vere sentos timon. Same, se diras al vi mem, "Estas Nenio timinda, kaj se mi nur aktive frontas al ĉio, certe mi estos ĉio-venkebla". Tial nenio povos facile faligi vin. Kial vi malĝoje obstinas en tiuj nerealaĵoj? Kion iu timas ,se tiu ne timas eĉ sin mem? Tial, fakte tiuj, kiuj timigas vin, ne estas la pensoj, sed ja estas vi mem!"
La juna monaĥo subite ekkomprenis.Poeto Wang Guozhen diris: En pluvo estas ankaŭ sereneco kiam nia menso estas senera; En senereco estas ankaŭ pluvo kiam nia menso estas pluva.