Iu budhisma monaĥo hastis al malproksima loko eĉ en la nokto por disvastigi la religion. Sur la vojo li renkontis viron, kiu “bonkore” diris al li:“Majstro, jam estas profunda nokto. Bonvolu iri al mia domo por dormi, kaj daŭrigu la vojon morgaŭ!” La monaĥo pensis: “Jam noktiĝis. Nun li favore invitas min, do mi tiel agu!” Do li sekvis la viron al lia domo.
Neatentite, apenaŭ la monaĥo endormiĝis, kiam la viro subite elprenis tranĉilon, metis ĝin sur lian kolon kaj minacis: “Elprenu ĉiujn valoraĵojn kaj monon de vi!” Aŭdinte tion, la monaĥo tuj elprenis tutan monon de si, kaj donis al li. La viro opiniis, ke la mono estas tro malmulta, do li ankoraŭ ne volis rezigni. Li refoje metis la tranĉilon sur la kolon de la monaĥo kaj ordonis: “Demetu vian veston!” La monaĥo demetis sian veston kaj donis al li.
La monaĥo pensis post la konsterniĝo:“Evidente estas maloportune por mi daŭre loĝi ĉi tie ĉinokte. Pro manko de mono, mi devas iri nude, sed estas maldece por mi tion fari en la tago, do mi tuj daŭrigu mian vojon!” Antaŭ la ekiro, la monaĥo nur en maldika subvesto staris ekster la pordo kaj kriis:“ Jen! Ankoraŭ tiom da bonaĵoj!” Aŭdinte tion, la viro tuj alkuris el la domo, lerte metis la tranĉilon sur la kolon de la monaĥo kaj kriis:“ Konfesu, kian valoraĵon vi ankoraŭ havas. Donu al mi!”
La monaĥo intence malaltigis sian voĉon: “Eĉ se vi scios tion, vi ne povos forpreni ĝin.”
“Elprenu, elprenu, donu al mi!” postulis la viro. La monaĥo aplombe montris al la luno kaj steloj en la ĉielo per sia fingro, kaj diris:“ Rigardu, la steloj palpebrumas al ni kaj la brila kaj klara luno ridetas kontraŭ ni. Ĉu vi povas forpreni ilin? ”