Dum 125 jaroj la esperanto volas esti la lingvo parolata en la tuta mondo sed kial la mondo ankoraŭ ne konas aŭ akceptas la esperanton?.Bone , estas du simplaj kialoj:

1.Eŭrocentrismo: Kvankam la esperanto estas parolata en la kvin kotinentoj , multaj personoj pensas ke ekzistas ia eŭrocentrismo en la lingvo.

Ni devas montri al la mondo ke la esperanto estas vere internacia lingvo , lingvo ke ne reprezentas nenia lando , etno aŭ ia movado. La lingvo devas esti tute NEŬTRALA.

Ekzistas personoj kiuj volas ŝanĝi la lingvon kun novaj vortoj ekzemple : olda anstataŭ maljuna , trista anstataŭ malĝoja kaj anti anstataŭ kontraŭ.TIUJ VORTOJ NE EKZISTAS.

La esperanto ne devas esti eŭropa lingvo por la mondo, la esperanto devas esti neŭtrala lingvo por la homaro.

2.Ekonomikaj limoj: La esperanto ne devas esti nur por riĉuloj , multaj personoj pensas ke la esperanto estas multekosta kaj vi devas havi monon.Nu la interreto ege kontribuis al la kresko de la esperanto sed en Latinoameriko , Afriko kaj Azio la interreto estas limigita por granda parto de la popolo.

Do ni devas pligrandigi la esperanton ne nur interrete sed ankaŭ al niaj geamikoj , nia urbo , nia lernejo , nia laborejo , nia familio, ktp.

Ĵus imagu ke la tuta mondo parolus esperanton , sen limoj , sen maljusteco ,
sen etnaj problemoj. Kia mondo!!! ĉu ne?

Vi nur devas paroli esperanton por esti esperantisto.Vi ne devas esti membro de la UEA(Universala esperantista asocio) ,TEJO (Tutmondo esperantista junulara organizo) aŭ alia organizo aŭ movado por esti esperantisto. LA ESPERANTO ESTAS LINGVO NE ESTAS ORGANIZO!!!!!!!!!


Dankon al ĉiuj.