Bonan tagon al chiuj,

sabate 9an de junio 2012 en Tuluzo, en la komumuma salono Barcelono, vi
havos la eblon trapasi skriban ekzamenon pri Esperanto, en unu el la tri
ekzistantaj niveloj.

Tiu ekzamensesio estos kunorganizita de UEA kaj la hungara instituto ITK
samtempe en pluraj urboj en la mondo (ghis nun : Francio, Rusio,
Germanio, Svisio, Italio, Finnlando, Danio, Svedio, Japanio kaj Meksiko).

Se vi estas interesata pri tiu ekzameno, ne atendu por enskribighi:
plenigu jam hodiau en du minutoj tiun retformularon! Kaze de dubo pri via
nivelo, ne hezitu kontakti min.

Se vi dubas ne pri via nivelo, sed plighuste pri la utilo de la
KER-ekzamenoj... spektu tiun intervjuon de Katalin Kovats, iniciatinto de la nova
KER-ekzamensistemo. Eble shiaj argumentoj scipovos konvinki vin!

elkore,
Kristof