Krokodila Renkontiĝo okazos de la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012 en la pirinea vilaĝo Arrout (suda Francio / Okcitanio). Krokodila Renkontiĝo (aŭ mallonge KR) estas esperanto-aranĝo, kiu okazas printempe kiam la 1-a de majo trafas mardon aŭ ĵaŭdon, tiel ebligante longan 4-tagan semajnofinon.

Ĝi okazos en Arrout, vilaĝo en la Pirenea montaro, proksimume 100 kilometrojn sude de Tuluzo kaj proksime de la hispana limo. La temo de ĉi-jara KR estas «alternativoj».

Por pli da informoj, vizitu
la retpaĝaron de KR. Ĝis baldaŭ!