Olivier Published on February 29, 08
by Olivier

Olivier's blog

Browse posts
Kie ili trovas la tempon fari?
Posted on June 6, 08
FajroVulpo 3-a, Mozilla provas starigi mondan rekordon de elŝutoj
Posted on May 30, 08
6 comments (latest 11 days ago)
VeoSearch : solidara serĉilo donacas al asocioj (Eo ankaŭ)
Posted on April 22, 08
5 comments (latest 3 months ago)
Gen Kanai : kial libera programaro disvastiĝas malrapide en Azio?
3 comments (latest 4 months ago)
Enlightenment E17 preskaŭ tute tradukata
Posted on December 12, 07
8 comments (latest 6 months ago)
phpBB3
Posted on December 9, 07
2 comments (latest 7 months ago)
Venu ĉe babilejo.org!
Posted on December 7, 07
Essai/Provo de Ipernity
Posted on October 15, 07
2 comments (latest 9 months ago)

Keyword tags

kulturo
Azio
libera programaro
InternetActu.net

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. 673 visits

Gen Kanai : kial libera programaro disvastiĝas malrapide en Azio?

Friday February 29, 2008 at 12:43PM

(tradukado)

Okaze de la konferenco Lift08, Gen Kanai, estro de la disvolviĝo de aferoj de Mozilla en Azio, bilancis pri la malfacilecoj de la disvolviĝo de la liberaprogramara movado en Japanio (video). Ekzemplo kiu bonege permesas klarigi la diferencojn kulturajn rilate al la adaptiĝoj teknikaj. Reale, la uzadoj de Interreto ne estas samaj sur la tuta terglobo.

Gen Kanai prezentis la diferencojn inter adoptoj de liberaj programaroj tra la mondo, enfokusigante pli precize al Azio. En Ĉinio, Mozilla estas uzita de nur 3.5 milionoj da uzantoj (1 % de la tuto), sed la oficejo de Mozilla nur malfermiĝis lastan jaron. En Japanio, la proporcio da eniĝo estas pli alta: 10 ĝis 12 % de la retumiloj, kaj Mozilla tie havas oficejon depost 2004. En Koreo, la kvanto estas ankoraŭ ege malalte pro multnombra uzado de Internet Explorer kaj Windows longatempe favorigita de la registaro mem… Sume, la eniĝo de la retumilo Firefox estas po 16.5 % en Azio kaj en Usono, kontraŭ 28 % en Eŭropo.

Sed pri la produktado de liberaj programoj temas la azia malfruo pli videbla, kiel notas The RegisterCnet. La kontribuo de Azio al liberaj programoj estas malmulte. Se la aziaj firmaoj uzas liberajn programojn, Azio ne kutimas publikigi siajn programadojn al la komunumo. Gen Kanai klarigas al ni la kialojn. Ĉeestas konfirmitaj baroj al partoprenado:

  • la lingvo (la dokumentaro de liberaj operaciumoj estas anglalingve),
  • la kulturo kaj interalie la akceptado de la konfronto (tie ĉirkaŭ programado de kodo), la recenzo, ne estas kutima konduto en Azio,
  • la edukado (interalie en Barato kaj en Ĉinio, kutimigitaj esti laboristoj de la industrio de programaroj subigitaj de la okcidentaj klientoj) kaj libera tempo (kontraŭ al Okcidento, aziaj programistoj ne havas sufiĉe da libera tempo por kontribui al programado de liberaj programoj).

Tiu diferenco klariĝas ankaŭ per la fakto de la programado de liberaj programaroj iĝis institucio, tio kio ne jam estas en Azio. Dume, en Butano ekzemple, eta lando ĉefe terkulturista enklavo inter Barato kaj Ĉinio, la liberaprograma komunumo Dzongkha linux estas sufiĉe aktive. Pro manko de versio de Windows disponebla en ilia lingvo, ili programadis version de Linukso adaptita al iliaj bezonoj.

“Ĉu ekzistos liberaj sistemoj kiuj ne estos okcidentaj?” La meritokratio estas koncepto importanta en la disvolviĝo de liberaj programaroj, sed ĝi ne estas bone akceptita aŭ komprenita en Azio, klarigis Gen Kanai. La konceptoj de libereco, de senpageco estas ĉefaj idealoj de liberaprogramara movado, sed ili estas komprenaĵoj geopolitike lokitaj. La nocio de kunhavigo kaj de publika havaĵo havas propra signifo en Ĉinio. Eble oni povas vidi tie kroman kialon pro kio liberaj programaroj ne disvastigas same en Azio ol en Okcidento.

Ĉiukaze, prelego kiu substreka kiel, por adaptiĝi al tutmondiĝo al kiu ĝi frontas, la liberaprogramaro-kulturo devas pripensi la valorojn kiujn ĝi enhavas. Kiel krei pli bonan medion de kunlaborado, pli respektema kaj pli protektema de la diversecoj de siaj kontribuantoj, por ke ĝi ne aspektas nur kiel la senoriginaleco de juna blankhaŭta okcidenta fraŭla "geek" kiun oni tro konas ?

Origina artikolo (franclingve)

3 Comments / add your comment?

Cindy Mckee pro says:
Dankon pro la traduko, Olivier!
Tio estas interesa artikolo, kvankam mi konfesas ke mi ne scias sufiĉe por havi opinion.
Sed mi daŭros legi pri tio.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Olivier replies:
mi ankaŭ ne scias pri tio, sed kutime la artikoloj de InternetActu estas bonaj do mi tradukis.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Olivier says:
ĉi tie, www.regdeveloper.co.uk/2007/06/26/open_source_not_asia/comments , oni pliĝeneraligas la konstaton ankaŭ al virinoj kiuj malmulte ĉeestas en la movado.

Alia komento klare diras :
« mi kredas ke tio alvenas pli el la lingvo ol io ajn - nia eŭropa ĉeesto estas alcentrigita en tiuj landoj kie la angla estas parolata aŭ denaske aŭ kiel sufiĉe universala dua lingvo. » . Tiun komenton jesigis japana programisto, japanoj parolas angle malofte flue. Tiu konstato « La lingvo de komputiliko kaj sekve liberaprogramado estas la angla. Landoj kun bonkvalita edukado pri la angla (Honkongo, Tajvano, Singapuro) partoprenas multe en anglaj dissendolistoj, dum aliaj (Ĉinio, Japanio kaj Koreio) ne. La lokaj dissendolistoj, ne anglalingvaj, multe aktivas.

Alia komento neas tiun malmultan partoprenon en Azio. Kontraŭe li pensas ke la aziaj (kaj afrikaj) projektoj kaj programistoj ĉeestas sed ke ilia videbleco estas malgranda.
Pensu pri la linuksa distribuo 'Red Flag Linux' subtenata de la ĉina registaro kaj ekzistas barata distribuo subtenata de la tiea registaro. Ŝajnas ke la aziaj kontribuantoj fokusiĝas sur la uzo kaj la situigo (tradukado kaj tiparoj).
Malhelpoj estas ke ili ekis dum la 1990-aj jaroj, ke tia movado bezonas preskaŭ senĉesan konektadon al interreto, tio disvastiĝas iom post iom.

Konkludo estas ke aziaj kaj afrikaj nur eniras en la movadon, tiel oni ne povas diri tion.
Se oni permesas aliĝi al alikulturanaj partoprenantoj : unue la nombreco kreskigas, ĉiam bona efekto en liberaj projektoj, krome novaj ideoj, perspektivoj alvenas pro la malsamaj kulturoj.

Noto : la tajvana Ping Yeh resumas klare.
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.