Ukronio estas literatura ĝenro kiu konsistas reskribi la historion (en la angla : Alternate history - alternativa historio).
La laboro de la verkisto de ukronio estas uzi diverĝan punkton el ezistanta historia situacio kaj poste modifi la finon por imagi la diversajn eblajn konsekvencojn. De tiu evento ŝangita, la verkisto kreas ĉenan reakcion (efketo Dominopapilia efekto)) kiu ŝanĝas la historian fluon. Tiu volo kiu havas kiel celo ŝangi la historion memorigas la faman frazon de la franca filosofo Blaise Pascal : "se la nazo de Cleopatra estus estinta pli mallonga, la visaĝo de la Tero estus ŝanginta".

Kelkaj ekzemplaj de ebla ukronio :
Se la dinosaŭroj ne malaperis…
Se la Romia imperio ne malaperis…
Se la nigra morto tute ekstermis la eŭropan loĝantaron…
Se Kristoforo Kolumbo ne malkovris Amerikon…
Se la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko gajnis la Usonan Enlandan Militon…
Se ne ekzistus pli moderna transportilo ol vapormaŝino… (steampunk en la angla)
Se la Unua mondmilito neniam okazis…
Se la Duan mondmiliton gajnis Adolf Hitler…

Eble por ni esperantistoj, imagu ni kiel estus la mondo se ĉi tiu estus adoptinta esperanton kiel lingvo de internacia komunikado...

Se legi ukronion interas vin, mi konsilas al vi tri ukroniajn librojn kiujn mi plej ŝatis (mi opinias ke oni povas trovi ilin en multe da naciaj lingvoj) :
1- Robert Harris : Fatherland (Patrujo) : detektiva enketo en Germanio, lando kiu gajnis la Duan mondmiliton.
2- Robert Silverberg, Roma Æterna (Eterna Romo) : alternativa historio pri mondo en kiu Roma imperio daŭrigas ekzisti.
3- Javier Negrete, Alejandro Magno y las águilas de Roma (Aleksandro la Granda kaj la agloj de Romo) : Aleksandro ne mortas je la 32 jaraĝa kaj do decidas daŭrigi siajn konkerojn al Okcidente kontraŭ Romo.

Fatherland (patrujo) de Robert Harris Roma Æterna de Robert Silverberg Aleksandro la Granda y la agloj de Romo de Javier Negrete