Gyurci Published on February 27, 2008
by Gyurci

Gyurci's blog

Browse posts
Pro kaŭzo en Suda Osetio (eĉ pri la rajto de sendependeco)
Posted on August 13, 2008
29 comments (latest 2 months ago)
Ĉu ekzistas poste Vivo? (Laŭ mia opinio)
28 comments (latest 3 weeks ago)
Ĉu ekzistas poste Vivo?
Posted on January 4, 2008
28 comments (latest 6 weeks ago)

More information

This post is public
Attribution
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 3 051 times

Ĉu ekzistas poste Vivo? (Laŭ mia opinio)

Wednesday February 27, 2008 at 08:30PM

Do, mi ne havas konkretajn ideojn pri tiu afero. Tamen, energio neniam nuliĝas / os. Mi pensas, se mia animo estas energio tio ne nuliĝos.

Laŭ mi, ekzistas iaspeca "mond-animo", de kie venas nia animo. Kiam ni naskiĝas (estas nova diskuto: kiam ni naskiĝas?) , kaj reiros nia animo kiam ni mortos en tiu. Nia animo dum nia vivo multe spertas kaj evoluas, kaj kiam reiras al "mond-animo", tiam aldonas siajn spertojn, ekkonojn al tiu komuna konscio. Tiel evoluas la "mond-animo". Kaj poste, kiam naskiĝos iu enmonden, tiam ili estos pli evoluigintaj, ĉar ties animoj venas el tiu pli evoluinta fonto.

Vivo ĉiam ekzistas, sendepende de homoj.

28 Comments / add your comment?

Karulo (Karles) * says:
Mi sufiĉe konsentas sed mi nuancigas laŭ mia vidpunkto: Ni ĉiam estas parto de la mond-animo, do ni ne "venas" el ĝi. Nia vivo estas formo(parto) de la mond-animo kiu ŝanĝiĝos okaze de la morto. kiam iu naskiĝas, li/ŝi havas novan aspekton kaj karakterizojn kiun vi nomas evoluinteco sed mi komprenas tiun karakterizon kiel nova ilaro por la nova situacio, ne kiel iaspeca plibonigo de la iloj pro spertakumuliĝo.
Imagu nuntempan homon, urbano de la 21a jarcento, subite naskiĝanta en iu vilaĝo de la mezepoko. Ĉu lia korpo rezistus la kondiĉojn? ĉu liaj moroj kongruus? ĉu liaj lertoj taŭgus? ktp.
Ni ne lasu nin mistifiki de la holivudaj filmoj. Vivo estas ŝanĝo kaj adaptiĝo, mi ne kuraĝas aserti multe pli.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Lukaso ЄЭ says:
Laŭ mi ekzistas nenia animo. Ni mortas kaj jen estas FINO de la vivo. Nenio plu. Vi pravas, Djurci - energio neniam nuliĝos, sed energio estas scienca domeno. La animo, kiel energio? Hmm... Kaj jam afero de ia "mond-animo" estas por mi tute neimagebla kaj nekredebla.
Ni havas mondajn spertojn kadre de sciancaj (larĝe komprenataj) esploroj, historio, psikologio, sociologio ktp. Reirado de animoj ŝajnas esti por mi ia religia mito (notabene, miksita de diversaj influoj), kiu ekzistas en kulturo kiel ĝia certa parto...
Laŭ mia opinio, nia individua vivo tial estas specifa kaj interesa, ĉar okazas nur UNUFOJE. Mi opinias, ke ekzistas nenia kaŭzo por kredi je iaj animoj, dioj kaj aliaj mitaj "personoj"... sed tio ĉi estas nur mia vidpunkto - mi plenplene respektas vian! :)
Ho, tute interesa temo por la diskuto, ĉu ne? :))
Plej amike!!!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Kara Lukaso,
mi estas firme konvinkita ateisto (verŝajne kiel vi) sed tio ne malhelpas min konsideri ke ekzistas iu psika fenomeno ligita al ĉiuj vivestaĵoj kaj tute ne disigebla de ili. Tiu psika dimensio estas pristudata de multaj sciencfakoj, psikologio, sociologio, antropologio, ...kaj lastatempe revoluciis pri ĝi la kvantuma fisiko, kiu ŝajne pruvas ke la menso kapablas rekte influi en la fizikaj fenomenoj (ekzemple: preĝado de mistikulo antaŭ akvoglaso ŝanĝas la strukturon de la akvomolekuloj). Tiu esplorvojo povus konduki nin al la konata dilemo: kio estis unue? ĉu la ovo aŭ ĉu la kokino? En nia kazo: kio estis unue? ĉu la psiko (animo) aŭ ĉu la fiziko?
Posted 21 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Oni akompanu la esplorojn de la tiel nomata terapio pri pasintaj vivoj ekzemple, kiu indikas la eblecon pri postviveco de la spirito, senmorta kaj en konstanta evoluado pere de la proceso pri reenkarniĝo.

La Kvantuma Fiziko atentigas nin pri la ekzisto de diversaj dimensioj en la Universo. Kial la fenomeno vivo nur ekzistus en unu el ili?
Posted 21 months ago. ( permalink )
Lukaso ЄЭ says:
Karulo!
En tiu ĉi senco mi plenplene konsentas kun vi! Ofte mi pripensas la aferon, ĉar mi studis filozofion kaj ofte okupiĝas pri kultura antropologio kaj forte ankaŭ pri tanatologio (esplorante la morton kaj ĝian signifon en la kulturo/vivo/filozofio/medicino)... Krome, la demandoj, kiuj vi donis estas ankaŭ gravaj sur kampo de kosmologio. La temo estas tiom larĝega! ;)
Kiam vi diras pri "psika fenomeno", tiam ni pliproksimiĝas al konkretaj esploroj/demandoj/sceincoj - en tia sfero la diskuto ŝajnas esti pli detala kaj konstruebla.
Amike!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Frank Merla says:
Almenaŭ en biologia senso vivo estas tipe tera fenomeno. En tiu senso post la morto vivo certe ne okazas. Se oni uzas la esprimon vivo en pli vasta senso tiam akoraŭ restas dubo ĉu tio kio okazas al la animo post la morto ankoraŭ havas ian rilaton al vivo eĉ en pli vasta senso. Per la neevoluintaj percepteblecoj de la homo estas maleble decidi ĉu animo (aŭ tio kion ni difinas tiel) povas ekzisti ekster vivanta korpo. Oni povas tion trovi probabla aŭ ne. Do ni interŝanĝu niajn opiniojn ĉu animo ekster korpo estas probabla.

“Mond-animon” mi ne trovas probabla antaŭ la fakto ke tiom multaj malsamaj fenomenoj ekzistas en la universo nur videblaj. Kio pri nivideblaĵoj? Kio pri tiuj fenomenoj kiujn ni ne kapablas priskribi ĉar mankas la homa imagkapablo? Mi trovas probabla ke io eniras la homan korpon kion ni post la ekvivo de la ĝermo nomas animo. En tiu logiko laŭ mi estas probabla ke la animo post la morto forlasas la korpon.

Mi trovas probable ke animo dum homa vivo estas plimalpli kvazaŭ enkarcerigita en la korpo kaj ne havas ŝancon fariĝi ekzemple parto de ŝtono. Mi trovas probable ke io de la kosma energio aŭ kosma animaro (parto de la kosma energio) ekster ies korpo povas alpreni iu ajn staton, formon, ĉu solida, ĉu miro en la kapo de sciencisto kial lumo povas samtempe esti onda kaj korpuskla. Ege alloga mi trovas la ideon ke en homa sperto okazas multflanka interŝanĝo de kosmaj fenomenoj kiujn pro manko de sensoj ni ne povas percepti.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Dorina says:
Treege interese estis legi viajn opiniojn. Bedaurinde mankas al mi scioj por inde alparoli. Sed mi havas demandon. Djurci diris: "Kaj poste, kiam naskiĝos iu enmonden, tiam ili estos pli evoluigintaj, ĉar ties animoj venas el tiu pli evoluinta fonto." Mi ne vidas "animan" (mi nomu tiel) evoluon... kiel tiu evoluo manifestighas? Mi vidas nek moralan, nek filozofian (pardonu!) evoluon tiugradan ekde preskau antikvaj grekoj, kiu povus pravigi la aserton. Se kutimoj shanghighas, tio ne ankorau ne estas anima evoluo. Mi volonte legus viajn argumentojn!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Miaohui says:
En mia vilaĝo vivas maljunulo, preskaŭ samaĝa kiel mia patro. Ekde sia knabeco la maljunulo memoras, ke vi vivis dufoje kiel porko en sama familio de la vilaĝo malproksima de la nia je 12.5 kilometroj. Dum la privata babilo kun mia patro, li diris, ke li ankoraŭ memoras sian antaŭajn vivojn.
Antaŭ dekkelkaj jaroj ankaŭ mi verkis ion pri mia mortinta onklo. Se interesas al vi, bonvolu legi: www.ebudhano.cn/cn/bencandy.php?fid=14&id=44
Posted 21 months ago. ( permalink )
Alvaro Motta says:
Kara Djurci, mi kredas je la vivo post la surtera morto. Tamen, mi ne kredas, ke la animo revenas al iu komuna energia maso por atendi gxis la venonta reenkarnigxo. Laux tiu ideo, oni egalas cxiujn spiritojn, bonajn kaj malbonajn, t.e., niaj agoj sur la tero tute ne influas nian estontecon.
Mi kredas, ke Dio estas la plej granda ekzemplo de justeco, tial ne estus juste rekompenci la malbonulon kaj la bonulon egale.

Mi konsentas kun vi, ke la homoj cxiam progresas. Sed tiu progreso estas ja tasko de la individuo. Laux la spiritisma vidpunkto, kiam la homo progresas, li rajtas reenkarnigxi en mondoj kaj societoj, kiuj estas pli evoluitaj.

Mi havas cxe mi kelkajn ekzemplerojn de la spiritisma libro "Almanako Lorenz 2007". Se iu el vi interesigxas pri la temo, mi volonte povas donaci gxin.
Amike, Alvaro
Posted 21 months ago. ( permalink )
Gyurci says:
Tamen, amiko, kiu rajtas juĝi, kio bonas aŭ malbonas?
Posted 21 months ago. ( permalink )
Alvaro Motta says:
Saluton kara amiko Djurci, mi transskribas cxi tie la respondojn de la spiritoj al la demandoj 630, 631 kaj 632 de La Libro de la Spiritoj, de Allan Kardec, kiuj iamaniere rilatas al via demando:

----------
630 - Kiel oni povas distingi bonon de malbono?

"Bono estas cxio konforma al la legxo de Dio, kaj malbono estas cxio deklinigxanta de tiu legxo. Sekve, fari bonon estas konformigxi al la legxo de Dio; fari malbonon estas gxin malobei."

631 - Cxu la homo havas rimedojn por distingi mem bonon de malbono?

"Jes, kiam li kredas je Dio kaj deziras scii fari tiun distingon. Dio donis al la homo intelekton por tio."

632 - Cxu la homo, kiu estas erarema, ne povas cxe la taksado de bono kaj malbono, kaj kredi, ke li faras bonon tiam, kiam li praktikas malbonon?

"Jesuo diris: vidu, kion vi volus, ke oni faru, aux ne faru, al vi: cxio estas entenata en cxi tiu principo. Laux cxi tiu verajxo, vi ne eraros."
-------

Kara Djurci, se vi volas rigardi la respondojn de la aliaj demandoj, kiuj rilatas al cxi tiu temo, mi sugestas al vi legi la pagxojn 301-304 de la Libro de la Spiritoj, de Allan Kardec. La esperanta versio de tiu libro, vi povas elsxuti en PDF-formo pere de la jena ret-pagxo:

www.febnet.org.br/apresentacao/content,0,0,1558,0,0.html

Plej amike, Alvaro
Posted 21 months ago. ( permalink )
Gyurci says:
Dankon pro Via komento! Estas interesa vidpunkto, tamen ... por mi ne estas tute klara: kiam kio estas bona, eĉ laŭ la leĝo de Dio.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Alvaro Motta says:
Saluton kara Djurci. Mi komprenas, ke tiu interesa temo starigas plurajn demandojn. :) En tiu sama libro je la pagxoj 296-306, vi trovos kelkajn respondojn de la spiritoj rilate al la temo "Dia aux natura legxo". Estus interese, se vi povus legi la tutan libron laux gxia normala ordo. Mi diras tion, cxar la prezentado de la ideoj kaj demandoj en la libro estis didaktike strukturitaj tiamaniere. Mi sincere esperas, ke tiu libro povu helpi vin. :)
Plej amike, Alvaro
Posted 21 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Mi spertis tion, ke iuj homoj, kiuj ne havas sukceson en reala vivo, provas prediki aferojn, kiuj ne estas kontroleblaj, pritakseblaj, konfirmeblaj. Sekve, ili estas nek rifuteblaj. Sur tiuj "magiaj" kampoj ĉiu individuo povas esti "spertulo", ĉar ne povas havi rivalulon. Ofte tiuj sukcesbezonantuloj afiŝas asertojn, kiuj estas nekompreneblaj, kaj tiel, tiuj asertoj iĝas aŭtomate ankaŭ ne rifuteblaj - kion oni ne komprenas, povas nek malkonfirmi...
Posted 21 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
Jes, spite al la argumentoj por nurmateria vido de la kosmo, oni devas reveni al tiu gxena (jes gxena) fakto:
ka SED tamen, ja ekzistas konscienco, en la Realo! gxi estas tie. Ecx gxi estas la ununura aĵo, pri kies ekzisto oni povas certi! Kaj ni ne forgesu, ke materio, kaj la plena ceterarao, kaj la mondo mem, estas nenio alia ol hipotezoj!

Cetere, oni konstatas, ke la kosmo aperas kiel io ege konsekvenca, kohera. Kie tio, kio tie ekzistas, ne estas tie hazarde, sed estas parto de sistemo ege interkonektita.
Nu ekzisto de ia ???? kiel nomi tion? ia "subtanco" ?! ia "fenomeno" ?! ia "koncepto" ?§ (neniu termino taŭgas) tiom fundamente malsama je la cetero (kaj nemuzereble, rigadu, eĉ malebklals uzi por ĝi la vortaron elleboritan por la "aĵoj"!) nome konscienco, estas tamen fundamente grava (eĉ se nur estas ĝi, kiu akcesore! sentas kaj pensas la tutan ceteron!! tio ne povas esti rigardita kiel aleatora detalo en lakosmogenezo, kiele ekzemple la blatoj aŭ la Malachius bipustulatus.
Do oni revenas je sin diri, ke , tamen necesas trovi lokon por konscienco (kaj kiu povas aserti, ke ne endas estio la precipa?) en la konstruo de l'kosmo, do en la naturo de l'kosmo

Ĉiuokaze, prezntu ni tiun ege strangas umaĵon: Universo, tiel kiel oni konas ĝin ĝis nun, tio ja eas tamen stranga aventuro! kia bizara tubero.

Tiun strangecon oni ne povas taksi bagatela.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Mi supozas, ke vi volis paroli (jam komence) ne pri konscienco, sed pri konscio.

Blazio
Posted 17 months ago. ( permalink )
Ji Yingeng says:
Mi pensas ke post morto ne ekzistos animo,nur ekzistos nenio krom iomete da grundo.Mi ankaŭ ne kredas ke ekzistas Budao aŭ fantomo.Mi esperus ke post kiam mi mortos oni plantos arbidon ĉe mia cindro por verdigi mian amindan landon,sed oni ne disĵetos mian cindron en maron por ne malpurigi akvon.
Ji Yin'geng
Posted 19 months ago. ( permalink )
Masakato says:
Kara Gyurci,
La unuan saluton! En 1987 somere mi loĝis en Hungario unu monaton kun mia filino.
Blazio VAHA estis unu el niaj karaj gastigantoj en Budapesto.
Nu, mi ne scias, ĉu post morto ekzistas vivo aŭ ne, ĉu animo eterne vivas aŭ ne.
Mi certe kredas, ke ĉion aŭ nenion mi scios post mia morto.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Mikaela Savignat-belhote says:
Kara Gyurci,
Kiam mi estis adoleska, mi kredis ke post la morto, la celuloj de la cerbo vivis ankoraŭ iom, kaj estis pensoj dum kelke da tempo. Mi legis poste libron "Simulacres" (Ŝhajno) de Philip K. Dick mi kredas, libro kiu estis ege interesa pri tiu temo.
25 jaroj poste mi iĝis islama, mi kredis en la animo kaj reinkarneĝo. Mi legis libron, kiu klarigis, ke estis ciklo de 50 000 jaroj en la reinkarniĝo : la animo vivis dum tiuj longaj jaroj, ĉu herbo, ĉu homo, ĉu besto... ("Le Chemin de la lumière" de Bâhram Elâhi = La vojo de la lumo). Mi ankoraŭ kredas tion.
Poste mi interesiĝis en buddhismo. Mi iĝis vegeteranino.
Nun mi ankoraŭ ne plu manĝas beston, sed ne plu tre pensas al la vivo post la morto... Mi supozas ke mi estas ne sufiĉe maljuna aŭ malsana por tio (55 jaroj).
Posted 10 months ago. ( permalink )
Daniela Voyager says:
Saluton Gyurci,
Via teorio estas tre interesa: ĝi memorigas al mi filozofion de Platono sed ankaŭ budhismon. Mi ŝatus ke via teorio estus vera. Sed, se tiel estus, mi scivolas kial la nuntempa homaro estas pli evoluinta sed ne pli bona. Kial la milito? Kial la misregentaro? Ktp.
Ĉiukaze mi kredas je la vivo post la morto kaj mi taksas ke oni ne finiĝos por ĉiam. Sed kien iros la mia animo bedaŭrinde mi ne scias. Ĉu besto? Ĉu viro aŭ virino? Ĉu...
Posted 10 months ago. ( permalink )
Mariagrazia-Danilo says:
Saluton al c'iuj diskut-partoprenantoj. C'u iu povas-volas respondi al tiu c'i demando?: Kial estas interese scii-koni kion okazas post biologia morto? (escepte por ia dio kredantai, logike). Danilo.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Mike Sadler says:
Nu, mi, kvankam ne dikredanto, ja scivolas pri tiaĵoj.. Malgrau la multa pria inko dum la jarcentoj ŝajnas al mi ke fakte ne eblas antauscii kio okazas al 'ni' post la morto, do en mia penso la ŝancoj de 'pluekzisto' estas 50:50, sed konscio ja estas tre interesa fenomeno kaj pro ĝi mi preferas optimisme pensi ke iel mi pluekzistos!
Posted 2 months ago. ( permalink )
Mariagrazia-Danilo says:
Dankon por via ampleksa respondo, sed mi ne komprenas de kie venas tiu 50%. Mi scias ke 100% neniu povas certigi nenion,( pli bone, oni certe scias ke mikroboj, fis'oj, reptilioj, simioj kaj posteuloj, c'iuj atingas saman finon) aliaj aferoj estas nur supozoj, c'u ne ? Se vi "optimisme" kredas ke ie iamaniere vi plu ekzistos, c'u tio kelkmaniere influas sur via viv-konduto ? Danilo.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Mariagrazia-Danilo edited this comment 2 months ago.
Lucrèce Decostere says:
Estas personoj (malmulte da) kiuj povas vidi animojn de mortintuloj. Mi konas paron: la viro vidas nur verdan "globon" kaj la virino vere vidas la personojn kiel ili aspektis dum ilia vivo. Kiam mi renkontis tiun paron la lastan fojon, ili diris ke ne estis animoj ^cirkaù mi, sed kiam mi renkontis ilin la unuan fojon, ili diris ke mi atiris animojn. Tiam ili helpis sendi la animojn al la Lumo. Kiam mia bopatro mortis, mi havis pezan senton. Kiam tio paro venis ^ci tien, ili diris ke nur lia animo estis ^ci tie, sed neniu alia animo de ^ciuj miaj mortintaj bestoj nek aliaj personoj. Sed je la unua renkonto, ili e^c vidis bovon sur mia nuko. Mi neniam havis bovojn, sed ni ^jus a^cetis farmbienon antaù ol iri al la UK en Budape^sto en 1983, kaj la antaùa proprietulo ne forigis la bestojn de amiko kiam ni jam a^cetis la farmbienon. Dum nia voja^go, bovino mortis kaj mi malbonsentis pri tio. La vespero de la tago post la morto de mia edzo, mi vidis neklareblan lumon ^ce la pordo, kiu tuj eklumis kaj malaperis, kaj tuj poste, kiam mi rigardis tra la fenestro, mi vidis samspecan, sed pli malgrandaspektan lumon apud la aùtomobilo. Mi tuj vokis la nomon de mia edzo. Mi pensas ke li finsalutis min, sed ankaù povas esti ke mia cerbo kaj okuloj estis lacaj. Kiu scias?
Posted 2 months ago. ( permalink )
Mariagrazia-Danilo says:
Kara Lucrece, se helpas vin kredi ke via edzo finsalutis vin, ne estas kontrau'indikiloj kaj neniu g'enig'os pri tio, do faru tion trankvile. Tamen ankau' ekzistas mirag'oj kaj tiuj kiuj j'urante asertas esti en kontakto kun eksterteranoj. Sed mirag'oj estas science difinitaj kaj pri eksterteranoj, logiko kaj komuna sag'eco ne konsilas prikonsideri. Certe ni ankorau' ne konas c'ion kaj sendube multaj misteroj oni malkovros kaj novaj ni ektrovos, sed g'usta sinteno eble estus serc'i kaj klopodi klarigi ilin, ne aldoni al ili fantaziaj signifoj kaj forlasi serc'i la veron. Danilo.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Mariagrazia-Danilo edited this comment 2 months ago.
Antoine Mechelynck says:
Oni povas kredi aŭ ne kredi je ia Transmortejo, de kie ja neniu iam revenis por diri, kia ĝi estas; sed mortintoj neniam komplete forpasos, tiom longe ke estos iu por apliki iliajn instruojn, por pensi al ili, por rakonti ilian vivon kaj aŭskulti ĝin.

Prefere ol nenifare longe plori mortintojn, ni reprenu la ilojn defalintajn de iliaj manoj, kaj sekvu ilian ekzemplon, agante ne kiel ili agis je kelko da jardekoj antaŭ ni, sed kiel ili volus ke ni, kiuj ne estas ili kaj vivas en alia tempo, agu por honori iliajn tradiciojn. Same, kiam ni mortos, kiel ĉiu homo iam mortos, ni espereble estu transdonintaj niajn valorojn al aliaj, kiuj siavice honoros ilin.
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Anteo says:
homo estas la plej malsaĝa. nu,tigro ne murdas sian kolegon.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Gyurci says:
Tamen, tamen tigro ne pripensas kiu estas sia kolego. Nur timas la alian aŭ ne timas. Por manĝaĵo ĝi povas murdi sian gefratojn.... Kiel same kelkaj homoj...
Posted 3 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...