Ĵus aperis nova versio 3 de la bonega programaro OpenOffice.org (OOo). En ĝi estas multaj interesaj plibonigoj. Al la iom teknikecaj apartenas plibonigitaj regulesprimoj uzataj en serĉado kaj anstataŭigado. Tiuj plibonigoj estas vere tre bonvenaj. Mi atendis ilin dum jaroj (miregante pri kelkaj mankoj).
Pro tiu progreso mi povis finfine plibonigi miajn OOo-makroojn por konvertado de Esperantaj supersignaj literoj. La reverkado de la makrooj estis surprize facila, kaj jam post kelkaj minutoj da laborado mi povis lanĉi version 0.6 de miaj makrooj. (Eble indas jam ŝanĝi la versinumeron al 1.x, sed mi estas modesta - kaj singarda - homo...).
En la nova versio la anstataŭigado de majusklaj supersignaj literoj en tutmajusklaj vortoj estas pli konvena, kiam oni konvertas al la X-sistemo aŭ la H-sistemo. Ekzemple "ĈU" nun fariĝas "CXU" aŭ "CHU". Antaŭe kreiĝis "CxU" aŭ "ChU". Ne tute bele...
Notu, ke la novaj makrooj tute ne funkcias en antaŭaj versioj de OpenOffice.org. Se vi uzas pli malnovan version de OOo, bv. resti ĉe versio 0.5 de miaj makrooj.
Kritiko kaj proponoj estos, kiel ĉiam, bonvenaj. Sed mi estas superŝutita per retpoŝto (kaj taskoj), kaj tial mi eble ne povos baldaŭ respondi (se entute mi sukcesos respondi...).
Cetere mi dankas al ĉiuj, kiuj gratulis ĉi tie okaze de mia naskiĝtago!
Send a message
Search for members
A Giridhar RAO says:
A Giridhar RAO says:
"Forbidden
You don't have permission to access /servlets/ContentHelmNoodle on this server."
Espereble, problemo nur momenta....
A Giridhar RAO replies:
Bone. Mi pacienciĝu!
Bertilo Wennergrenpro says:
Efektive tiu retejo havas grandajn problemojn nun, pro grandega interesiĝo pri la nova versio 3 de OOo. Ŝajnas, ke oni tute ne antaŭvidis, ke tiomege da homoj samtempe volos akiri la novan version. Iafoje oni atingas simpligitan enirpaĝon, kiu tamen enhavas la ĉefajn elŝutoligilojn, sed alifoje oni atingas nenion ajn. Sed certe tiuj problemoj solviĝos baldaŭ.
LaPingvinopro says:
Bertilo Wennergrenpro says: