About this blog

Bertilo ĉe Ipernity

  • 8 posts
  • 9 420 visits
October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

October 15, 2008

Korektitaj OOo-makrooj - versio 0.7

Hieraŭ mi skribis pri la nova versio 0.6 de miaj makrooj por OpenOffice.org (OOo). Tuj post la publikigo mi rimarkis, ke la makrooj ne funkcias bone, kiam teksto estas elektita. Post iom da pena aldona programado mi nun espereble solvis tiun problemon. Nun la makrooj ŝajnas funkcii tute bone ankaŭ kiam teksto estas elektita. Krome nun ili funkcias eĉ, se oni faris plurajn apartajn elektojn, kaj ankaŭ se oni uzas la novan blokmodan elektadon (novaĵo en versio 3 de OpenOffice.org).

Mi do rekomendas, ke vi instalu anstataŭe la novan version 0.7.

Published at 12:08 ( 2 comments / 1623 visits )
This post is public

October 14, 2008

Novaj makrooj por OOo

Ĵus aperis nova versio 3 de la bonega programaro OpenOffice.org (OOo). En ĝi estas multaj interesaj plibonigoj. Al la iom teknikecaj apartenas plibonigitaj regulesprimoj uzataj en serĉado kaj anstataŭigado. Tiuj plibonigoj estas vere tre bonvenaj. Mi atendis ilin dum jaroj (miregante pri kelkaj mankoj).

Pro tiu progreso mi povis finfine plibonigi miajn OOo-makroojn por konvertado de Esperantaj supersignaj literoj. La reverkado de la makrooj estis surprize facila, kaj jam post kelkaj minutoj da laborado mi povis lanĉi version 0.6 de miaj makrooj. (Eble indas jam ŝanĝi la versinumeron al 1.x, sed mi estas modesta - kaj singarda - homo...).

En la nova versio la anstataŭigado de majusklaj supersignaj literoj en tutmajusklaj vortoj estas pli konvena, kiam oni konvertas al la X-sistemo aŭ la H-sistemo. Ekzemple "ĈU" nun fariĝas "CXU" aŭ "CHU". Antaŭe kreiĝis "CxU" aŭ "ChU". Ne tute bele...

Notu, ke la novaj makrooj tute ne funkcias en antaŭaj versioj de OpenOffice.org. Se vi uzas pli malnovan version de OOo, bv. resti ĉe versio 0.5 de miaj makrooj.

Kritiko kaj proponoj estos, kiel ĉiam, bonvenaj. Sed mi estas superŝutita per retpoŝto (kaj taskoj), kaj tial mi eble ne povos baldaŭ respondi (se entute mi sukcesos respondi...).

Cetere mi dankas al ĉiuj, kiuj gratulis ĉi tie okaze de mia naskiĝtago!

Published at 06:54 ( 6 comments / 766 visits )
This post is public

June 1st, 2008

Nia unua diboĉa registroprovo

"La Diboĉulo" estas la unua registraĵo, kiun mi kaj Birke faris hejme per nia kvarkanala registrilo (Korg D4). Espereble sekvos poste pliaj kantoj.

Jen divenludo por divenemuloj: Pri kio vere temas la kanto??? Mi donu etan helpon: La komenclitero estas "s".

Published at 05:47 ( 17 comments / 2096 visits )
This post is public

May 20, 2008

Teamantoj, ne maltrafu la bildojn ĉe Birke

Birke publikigis multajn tre tre verdajn bildojn en sia nova Ipernity-ejo. Sed ne temas pri ĝisoste Esperanta verdo. Temas pri teverdo. Ni vizitis la teplantejon ĉe Boseong, kaj Birke multe uzis sian novan luksan fotilon (ĝi estas vere tre bona kaj komforta, kvankam ne tiel malgranda kiel multaj nuntempej fotiloj - ankaŭ mi ŝatas uzi ĝin). Se vi aprezas belan naturon, kaj belajn naturecajn kulturpejzaĝojn, ne maltrafu ŝiajn fotalbumojn.

(Por tiuj, kiuj ne scias: Birke estas mia edzino.)

Published at 13:09 ( 2 comments / 650 visits )
This post is public

September 28, 2007

Elĉerpita kvoto

Ne atendu de mi nun pliajn sonajn, fotajn aŭ similajn kontribuojn dum kelkaj semajnoj. Mia lastatempa alŝutado de du plenaj Persone-albumoj plene elĉerpis mian monatan kvoton ĉe Ipernity. Fakte la mezurilo indikas, ke mi uzis eĉ 102 procentojn!

Espereble mi almenaŭ povas blogi plu dum la resto de la monato.

Mi ne scias, ĉu temas pri 30-taga periodo aŭ pri kalendara monato. Ni vidos...

Published at 03:13 ( 3 comments / 1936 visits )
This post is public

September 26, 2007

Povus esti simple

(Povus esti simple... sed estas ne: Tion oni povus diri pri la alŝutado kaj administrado de dosieroj ĉe Ipernity. Sed tio estas alia temo...)

Post la alŝuto de En la spegulo, mi nun kunhavigis ankaŭ la tutan muzikalbumon Povus esti simple (kompreneble de Persone). Ambaŭ albumoj estas jam elĉerpitaj. TIal ni decidis liberigi la muzikon en la Reto (kopiu kiom ajn vi volas, krom komerce kaj profitocele). Estas pli bone, ke homoj povu aŭskulti nian muzikon. Eble ni eĉ atingos novan publikon ĉi-maniere. Kiu scias...

Povus esti simple estas elŝutebla ankaŭ pere de BitTorrent-aj programoj (plenkvalite kiel WAV-dosieroj).

Published at 08:06 ( 0 comments / 951 visits )
This post is public

September 26, 2007

En la spegulo

Mi nun kunhavigis al ĉiuj Ipernity-anoj la tutan muzikalbumon En la spegulo de la bando Persone, en kiu mi membras (aŭ membris, ĉar Persone nuntempe ne plu aktivas, sed aliflanke ni tute ne malfondis la grupon, do kiu scias...).

En la spegulo estas elŝutebla ankaŭ pere de BitTorrent-aj programoj (plenkvalite kiel WAV-dosieroj).

Pri ĉio ĉi mi skribis ankaŭ en BBBlogo.

Published at 02:27 ( 0 comments / 545 visits )
This post is public

September 23, 2007

Kial mi aliĝis al Ipernity?

Do, mi lasis min logi, kaj mi aliĝis al Ipernity, eĉ pagante por Pro-konto (ĉu mi freneziĝis? pagi por Interreta servo?! kien nia mondo?!!).

Mi ankoraŭ ne certas, kiel mi uzos mian spacon ĉi tie. Mia ĉefa blogo estas ĉe http://bertilow.com/blogo/ (kune kun Birke, mia edzino). Eble mi alŝutos iom da bildoj ĉi tien. Eble mi deponos gravajn dokumentojn ĉi tie - precipe privatajn, kiel sekurecokopiojn. Ni vidos.

Ĉiuokaze mi sentas emon subteni la ekeston de Esperantlingva fota kaj dokumenta kunhaviga komunumo.

 

Published at 08:20 ( 4 comments / 811 visits )
This post is public


( 8 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Bertilo Wennergren

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...