About this blog

  • 7 posts
  • 3624 visits

» add a comment?

june 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

June 11, 08

La Nigra Flago

Jen historio de mia rokbendo, kiu nomoĝas La Nigra Flago.

 

Mia bando fondiĝis antaŭ pluraj jaroj dum vojaĝo en Germanio. Tiu unue nur estis tripo pri soveta subŝipo kiun ni vizitis, kaj ni stulte imagis ke ni havas rokbandon. Pluraj monatoj poste, ni provis ludi malsukcese kelkajn aĵojn per nia muzikiloj... En la muzikistaro mi estas basgitaristo. Post tiuj unuaj provoj, ni daŭre ludis kune maloftege, foje ni ludas 3 foje ĉiu monate, foje ni ne ludas dum 2 monatoj... Sed pro nia punkuleco tio ne gravas. Fakte, mi devas rimarki ke duono de ĉiu provludado temas pri ĉokolado, biero, fromaĝo kaj picoj.

Fakte, ni ĝis nun nenion surdiskigis pro solidareco kun la oreloj de la aŭskultuntistoj, sed tamen ludis en diversaj koncertoj, interalie en la esperanto-renkontiĝo FESTO, en aŭgusto 2007, kaj tamen estis aplaŭdataj de kelkaj kuraĝuloj kaŭ verŝajnesurduloj... Kiel mi ofte diras: Aŭskultintaro ploras. Aŭskultantaro bedaŭras. Aŭskultontaro senkonscias.

Fakte, mi devas konfesi al vi ke niaj provoj en Esperanto ne estis vera sukceso. Do ni havas nun ĉefe kanzonoj en la franca. Ni ankaŭ planis ludi en la arpitana kaj en la okcitana kaj kataluna lingvoj, sed ni tro pigris por fari ion. Ni fakte elektis kanti en esperanto pro mojoseco kaj pro internacieca kaj solidareca ideo de tiu ĉi lingvo. Eĉ se mi mallaŭte konfesas ke mi insistis pri tio. Ni ankaŭ kantas en franca pro facileco kaj pigreco. Kaj fine ni planis verki kantojn en arpitana kaj okcitana kaj kataluna pro la geava lingvo de la muzikbandanoj, sed ni ne sufiĉe regas tiujn lingvojn.

La bendo konsistas en 4 muzikistoj, nome Karbono la gitaristo, Flo la kantisto, Joce la drumisto, kaj mi, Alekĉjo la basgitaristo. Nur tri 3 el la 4 parolas esperanton, Joce ne parolas ĝin, sed Karbono kabeis lastadecembre.

Kiel vi verŝajne rimarkis, ni ne estas "vera" esperantista grupo: ni nur koncertis unufoje esperante. Esperanta ja estas ĉefe la nomo de la grupo, kaj iama utopio pri kantado en tiu lingvo.

Videoj de niaj koncertoj troviĝas ĉe analogia kamerao, sed ni ne sukcesis surkomputigi ilin... Ĉiukaze vi trovos en mia foto-albumo plurajn fotojn de la grupo dum koncertoj.

Published at 17:34 ( 1 comment / 162 visits )
This post is public

February 24, 08

Homaĝo al Lwennas Meɛṭub (ⵍⵡⴻⵏⵏⴰⵙ ⵎⴻⵄⵟⵓⴱ)

Antaŭ kelkaj monatoj, ĉe Radio Canut, la liona ribela radio, mi aŭdis plurajn kanzonojn kajtitaj en stranga lingvo kiu similis kun la araba, sed ne estis la araba lingvo. Kaj mi malkovris ke tiu ĉi kanzono estas kantita de la fama tamaziĥta kantisto Lwennas Meɛṭub, skribita en la tifinaĥa alfabeto ⵍⵡⴻⵏⵏⴰⵙ ⵎⴻⵄⵟⵓⴱ kaj en la franca Matoub Lounès.

Tiuj kanzonoj vere plaĉis al mi, kaj pro tio mi multe serĉis pri tiu stranga lingvo kaj kiu popolo ĝin parolas.

 

Pri la Tamaziĥta lingvo kaj la Amaziĥta popolo

La tamaziĥta (Tamaziɣt) lingvo estas la lingvo de la Amaziĥoj (Amaziɣ, pluralo: Imaziɣen), kiu estas nomada Nordafrika popolo. La Amaziĥoj estas dividitaj inter pluraj popoloj kies nomojn vi eble jam konas: la Berberoj, la Kabiloj, la Tuaregoj, ktp... Tiu lingvo estas parolita en pluraj lokoj de Nordafriko:

Tamaziĥta Lingvo

 

Tiu popolo, la Amaziĥtoj, ĉeestis antaŭ la arabigo de Nordafrikio. Multaj el ili nun estas nomadoj aŭ loĝas en diversaj apudmaraj urboj de Nordafrikio.

Kun la arabigo venis ankaŭ la islamigo. Eĉ se kvazaŭ duono de ili islamiĝis, multaj ne konvertiĝis kaj gardis ilian antaŭan religion (ĉu Kristanaj, ĉu Judaj, ĉu animista, ĉu sendia).

Sendependiĝa movado

Kabilo (ruĝa makulo ĉe la mapo) luktis en la 1960aj jaroj por sendependiĝo (mi nun ne havas sufiĉe da dokumentoj pri tio do mi faros novan artikolon iam baldaŭ pri tio) kaj nun daŭre deziras sendependiĝon, malgraŭ la granda subpremo kaj persekutoj far la Alĝera registraro.

Pri la kultura movado

Kabila dialekto de la Tamaziĥta movado nun deziras rekonon kaj ke iliaj parolantoj retrovu fierecon paroli ĝin. Multaj laboroj estis faritaj por tiu lingvo: kreado de unuigita alfabeto, relernado de la antaŭa Tifinaĥa alfabeto (Tifinaɣ).

 

Pri la kantisto Lwennas Meɛṭub

Post serĉoj pri la lingvo, mi serĉis pri tiu kantisto kaj eklernis ke li estis la nuntempa simbolo de la renaskigo de la kabila kulturo.

Li naskiĝis en Tawrirt n Musa en la jaro 1956 kaj ekde la juneco li skribis kanzonojn en la kabila lingvo kaj produktas en la jaro 1978 sian unuan albumon, Ay Izen (Ho Leono).

Tuj post tiu unua albumo sekvis pluraj aliaj (25 dum lia tuta vivo) kaj grandan admiradon de la sendependigaj luktantoj kaj de la kabila popolo. Sed samtempe, li tutlaŭte kritikis la cenzuron de la Alĝeria registaro.

En la jaro 1994 li estas kaptita kaj ostaĝita de islamaj teroristoj, sed fortega popola movado en Kabilio permesis ke li liberiĝu rapide.

Ĉiama batalanto por paco, egaleco, solidareco kaj libereco, kaj ĉiama luktanto kontraŭ terorismo kaj militoj, li partoprenis en pluraj movadoj ĉie en la mondo, interalie en la grandega movado kiu okazis en 1996 en Italio, kontraŭ mortpuno.

La 25ª de Junio de 1998, sur la strato de AtDwala li estis pafmurdiga de solduloj verŝajne pagitaj de la Alĝeria Registraro, tuj post la apero de albumo nomita Ayen ayen, Iluhqed zhir en kiu li klare kritikegas la nunan politikon de la Alĝera registaro kaj mokas pri ĝi.

Tiu post la murdo, okazis grandegaj ribeloj en tuta Kabilio.

Lwennas Meɛṭub iĝis granda simbolo de la kabila kultur, sed ankaŭ simbolo de paca rezistado kaj fiereco pri sia kulturo. kaj ĝis nun li estas unu el la plej internacie konata kabila kantisto, kiun ni ĉiam gardos en niaj koroj. Jen tio estis mia homaĝo al tiu famega kaj talenta kantisto.

Published at 01:53 ( 1 comment / 621 visits )
This post is public

January 8, 08

51ª IS jam finiĝis...

Saluton al ĉiuj, jen nova artikolo por simple diri ke la IS jam finiĝis...

Iom post iom, mi alŝutas kelkajn el la plej mojosaj fotos de la IS por ke vi povu vidi ilin kaj komenti ilin...

jen la albumo en kiu mi ĉion enmetas: www.ipernity.com/doc/alesk/album/45902

 

sed ni baldaŭ renkontiĝos en IJK, en Sabatejo, dum la venonta somero, kaj ankaŭ en la venonta AS... Ĉar mi elektis por la venonta jaro malkovri kiel estas AS... por kompari kun IS...

 

ĝis revido,

Alekĉjo!

Published at 22:55 ( 3 comments / 615 visits )
This post is public

December 6, 07

Perfortagoj en mia universitato

Hieraŭ matene venis polico kaj armeo en nia universitato por forigi ni kiuj manifestas ene de ĝi (vidu la antaŭajn blogaĵojn por havi pli da informoj pri la blokadkialoj) kaj tiuj frapuloj pere de frapstangoj kaj aliaj vundigajn objektojn frapis plurajn gekamaradojn.

jen video farita hieraŭ (la 5a de decembro) far de perua amiko: youtube.com/watch?v=PmPuk2hm-s8

Hodiaŭ matene okazis la samon, kaj pluraj gekamaradoj estis ĉifoje arestitajn kaj nun daŭre estas en la policeja karcereto por kelkaj tagoj. Tiuj geamikoj nenion faris, nur pace restis tie por montri kion ili pensas. Inter ili troviĝas amiko el miaj kiu estis partoprenanto en miaj esperantaj kursoj.

ĉe alia loko de la universitato de liono ankaŭ okazis movadoj. Studento estis frapita surkape pere de frapstango kaj poste de policanaj ŝuoj. Tiu studento, kiun mi kelkfoje renkontis, nun troviĝas en malsanulejo.

jen video de la okazaĵoj: youtube.com/watch?v=M4Tmsx7aVLg kie klare videblas kiom polico frapadas.

 

Mondo, leviĝu kontraŭ tia faŝismo!

© Published at 20:18 ( 0 comments / 582 visits )
This post is public

December 3rd, 07

FESTO en Liono

Saluton al ĉiuj! Jen la unua granda duonoficiala informo pri la venonta FESTO: ĝi okazos en Liono kaj temo estos la minoricitaj lingvoj.

Mi esperas ke ni renkontiĝos en FESTO tre baldaŭ! Ĉu vi emas veni?

Ceteraj informoj venos baldaŭ!!!!

© Published at 00:23 ( 0 comments / 300 visits )
This post is public

November 26, 07

Ĉu vi pretas por IS?

Ĉijare mi denove iros al IS. Sed tiufoje kiel memzorganto ĉar mi ne estas riĉa. Lastjare mi estis subvenciita de JEFO, sed nun ne plu.

Mi dezirus scii kiu venas en IS? Ĉu mi rerenkontis tiujn kiujn mi vidis lastjare?

Plue, mi faros prezenton pri mia lingveto, pri la arpitana lingvo. Mi esperas ke vi ja venos por aŭskulti.

Mi alvenos al IS trajne, kaj tiel mi afiŝas en kiuj trajnoj mi estos, eble tial ni povos renkontiĝi en la trajno je la 27ª de decembro....

Stacio

Horo

Trajno

Informoj

Strasbourg

Krimmeri-Meinau

Kehl

Kork

Legelshurst

Appenweier

10.49

10.53

11.00

11.08

11.11

11.15

OSB87423

Interurba

El: Strasbourg

Al: Offengurg

Appenweier

Renchen

Achern

Bühl

Baden-Baden

Rastatt

12.07

12.11

12.16

12.21

12.28

12.33

RE 4738

Regiona

El: Offenburg

Al: Karlsruhe

Rattstatt

Ötigheim

Bietigheim

Durmersheim

Durmersheim Nord

Forchheim

Karlsruhe Albtalbf

Karlsruhe BHvorplatz

Karlsruhe Marktplatz

Karlsruhe Durlacher Tor

Karlsruhe-Durlach

Jöhlingen West

Wössingen Ost

Bretten

Bretten Stadtmitte

Bretten Schulzentrum

Gölshausen

Bauerbach

Oberderdingen-Flehingen

Flehingen

Zaisenhausen

Sulzfeld(Baden)

Eppingen

Gemmingen

Stetten am Heuchelberg

Schwaigern

Heilbronn BHVorplatz

13.02

13.05

13.08

13.11

13.12

13.17

13.23

13.25

13.30

13.34

13.40

13.48

13.52

14.00

14.01

14.03

14.06

14.09

14.12

14.13

14.18

14.21

14.28

14.33

14.36

14.39

14.48

E S4

Regiona

El: Achern

Al: Heilbronn Pfühlpark

Heilbronn HBF

Neckarsulm

Bad Friedrichshall

Möckmühl

Osterburken

Lauda

Würzburg Hbf

15.47

15.52

15.57

16.13

16.27

16.50

17.22

RE 4960

Regiona

El: Stuttgart

Al: Würzburg

Jen la trajna listo. Eble vi troviĝos en kelkaj el ili... por ke ni kune kuntrajnu!!!!

© Published at 00:01 ( 2 comments / 652 visits )
This post is public

November 17, 07

Universitata Movado en Liono

Universitata Movado en Liono

Okupado!

Kiel vi sendube ĉiuj scias, studentoj en Francio ekokupis la universitatojn.

Sed mi volas klarigi tiujn agadojn al vi, ĉar mi mem partoprenas en ili kaj mi scias kion ni faras, diras, agas, elektas.
Kaj mi senĉese petegas vin, aŭskulti tre tre kritike kion diras la televidoj aŭ la ĵurnaloj.

Kial tio okazas

Unua ago, kiun oni devas fari kiam oni konstatas tiom da movademo, estas provi kompreni kio okazigis tion. Ja studentoj ne ribelas por nura amuziĝo (eĉ se ribelado povas okazigi amuziĝon, kiel mi montros al vi en iu venonta parto de tiu ĉi artikolo).

Leĝo Pécresse

Studentoj ja ribelas pro iu aĉega leĝo, proponita de la ministrino Pécresse. Tiu leĝo proponas vendi la universitatojn al firmaoj.

Tiu ĉi leĝo ankaŭ diras ke universitatoj ne plu estos regataj de la universitata prezidento + la profesoroj + la zorgantoj (tiuj, kiuj laboras en la universitato, kiel bibliotekistoj, superrigardantoj, sekretarioj, ktp), sed estus regataj de la universitata prezidento + de la patronoj de la firmaoj kiuj posedas la universitaton.

Rezultoj

Tio eble povus ŝajni bona afero al kelkaj liberalismaj homoj, sed mi devas substreki la subajn faktojn:

1- Pro firmaa financado de la universitatoj, la studkostoj multe altiĝos: en Francio, la universitatoj estas senpagaj kaj malfermitaj por ĉiuj studentoj. Se studkostoj altiĝas, multaj studentoj el malriĉaj familioj ne plu povos studi. Ankaŭ ekzistas risko ke aperos porriĉulaj universitatoj kaj pormalriĉulaj universitatoj. Por egaleco ni luktas.

2- La universitatoj estas ŝtataj. Tio signifas ke la ŝtato financas ilin egalece kaj ke ĉiuj fakoj estas financataj. Se la universitatoj estus financataj de firmaoj, ricevus monon nur la mongajnaj fakoj. Humanismaj fakoj (kiel muzikologio, filozofio, lingvistiko, lingvostudoj) tute ne plu estus financataj, do tiuj fakoj tiam fermindus. Por diverseco ni luktas.

Sed ne nur...

Tiu leĝo ne estas la nura hontindaĵo. La nuna registaro resendas nigrulojn al iliaj devenlandoj pro faŝismaj kialoj (ĉar ili tro nigras por vivi ĉi tie). Multaj el tiuj nigruloj venis pro mizero (ili tro maldece vivas do esperas pli bone vivi en Eŭropo) aŭ pro politikaj kialoj (ilia etno estas persekutata). Resendi ilin estas ofte antaŭmurdo.

La nuna registaro faras ankaŭ multajn faŝismaĵojn. Interalie, la dekobligon de la kameraoj en ĉiuj lokoj, la DNA-registradon por ĉiuj...

Kontraŭ faŝismo ni luktas.

Studenta agado

Por montri ke ni, studentoj, malkonsentas kun tiu ĉi hontinda leĝo, ni elektis okupadi la universitatojn.

Demokratiaj Balotoj

Mi vere volas substreki la fakton ke antaŭ ĉia agado okazas baloto por scii ĉu ni agadu aŭ ne, kaj kiel ni agadu.

Lunde la 12an de novembro 2007 okazis en la universitato baloto por scii ĉu ni devas okupadi la universitaton aŭ ne. Ĉiuj studentoj kiuj sentis sin koncernitaj de la leĝo elektis kunveni en la sportejo de la universitato. Tiu sportejo estas la plej granda ĉambro de la universitato, kaj ĝuste eniris pli ol 2000 studentoj el 2300 entute (eble la 300 aliaj tute fajfas pri sia estonteco). Post 2-hora pledado dum kiu parolis dekoj de homoj (paroltempo estis elektita je 2 minutoj maksimume), ni ekbalotis. La oupado estis man-voĉdone aprobita de almenaŭ 3/4 de la tuta ĉeestantaro.

Tial tiu baloto tute valoras kaj laŭleĝas. Laokupado estis voĉdonita por 1 semajno (do ĝis lundo la 19an de novembro)

Por egaleco ni luktas.

Okupadoj de la universitato

Okupado ne signifas ke universitato estas fermita. Okupado signifas ke la universitato apartenas al ni, ke ni posedas ĝin kaj rajtas organizi kontraŭstaron.

Ni elektis fermi nek la bibliotekon, nek la kulturdomon (kie okazas koncertoj kaj teatraĵoj), por ke studentoj povu daŭre studi dum la okupado. Bedaŭrinde la estraro de la universitato malpermesis al la studentoj ricevi kulturon, ĉar ili fermis tiujn 2 kulturlokojn. Sed kio pli gravas estas ke ili akuzas ke ni faras tion.

Kontraŭ mensogoj ni luktas.

Kiel la registaro agadas

Detruo kaj Brulado

Okazis multaj fiaĵoj de la polico en Parizo, sed mi ne havas sufiĉajn informojn por paroli pri ili al vi. Mi scias nur ke blindulo estis forte atakita de la polico. Eble se mi trovas informojn, mi povos rakonti tion al vi.

Ĵaŭdon la 15an de novembro okazis alia baloto por okupadi alian universitaton de Liono. Kaj mi aŭdis ke dumnokte, inter ĵaŭdo kaj vendredo, policanoj kaj armeo foririgis la studentojn el la universitato. Tio estas kontraŭleĝa.

Vendrede matene, oni alvokis min por sciigi al mi ke amikoj kiuj restis nokte en la universitato malkovris teruraĵon: lokalo kie troviĝas universitataj asocioj estis malplenigitaj: la tuta mono malaperis (entute, estas pli ol 5000€, kiujn oni rikoltis dum pluraj jaroj por mone subteni se okazas io...), paperoj estis bruligitaj. Ni nur sukcesis malebligi la foriron de ŝarĝaŭto, en kiu troviĝis ĉiuj nebruligeblaĵoj el la lokaloj. Ni tiel reprenis komputilojn, meblojn, fridujojn, kaj tiel plu.

Unu el tiuj asocioj nomiĝas Art'Issa, kaj per ĝi mi disdonas kursojn de esperanto en la universitato.

Apud la malplenigitaj lokaloj ni trovis fumantan cindraron el la paperoj prenitaj en la lokaloj. Meze de ili troviĝis multaj libroj, interalie esperantistaj libroj kiujn mi uzas por miaj kursoj. Mi ja ricevis ilin el donacoj, aŭ printis ilin mem el Lernu.net, sed estas nun terura manko por niaj kursoj.

Ŝajnas ke la registaro provas provoki nin por ke ni perforte reagu, sed tiuj agadoj povas memorigi al niaj geavoj iun epokon, kiam bruniĝis la tuta Eŭropo. Faŝistan estontecon ni ne volas.

Kontraŭ kulturmurdo ni luktas.

Cindraro en kiu troviĝas interalie la dokumentoj (libroj, afiŝoj, paperoj, skribaĵoj, dokumentoj) uzitaj por la Esperanto-kursoj. En tiuj cindroj troviĝas ankaŭ oficialaj dokumentoj de la asocioj.

Ni pensas ke ili faris tion kiel venĝon kontraŭ la okupantaj studentoj, ĉar multaj el ili apartenas al la asocioj kies paperojj estis bruligitaj.

Ankaŭ centoj da eŭroj malaperis... sed neniu scias kiespoŝe ili nun estas.

Polico kaj Armeo en la universitatoj

Ĵaŭde vespere, responde al nia baloto pri okupado de la universitatoj de Liono, polico helpita de iu fako de armeanoj (ĝendarmoj) atakis la pacajn studentojn por foririgi ilin de la okupitaj lokoj.

Tio okazis ne en mia propra universitato, do mi ne ĉeestis, ĉar mia universitato estas daŭre okupata, sed mi aŭdis diraĵojn pri perfortaĵoj far la polico al la studentoj.

Kontraŭ polica ŝtato ni luktas.

Sed ni kontraŭstaras

Ni tamen ne malesperas, kaj ni antaŭeniras kaj rezistas vigle kontraŭ tiaj faŝistaĵoj.

Nova vivo en la universitato

Okupita universitato ne signifas mortintan universitaton! Ĉiutage ni estas en la universitato, kaj ni provas pli-malpli vivi en ĝi. Kelkaj kursĉambroj iĝis dormejoj, aliaj kursĉambroj iĝis kuirejoj kaj manĝejoj, en aliaj ni okazigas kursojn, debatojn.

Ĉiutage ni ankaŭ politike parolas pri la agadoj. En la movado, ni ĉiuj elektis forgesi nian propran politikan partion por konstrui ion kune kaj senpartie.

Okazas kuna matenmanĝo, tagmanĝo kaj vespermanĝo, dum kiuj ni babiladas pri ĉiaj temoj.

Por Parollibero ni luktas.

Nova vivo okazas nun en la universitato.

Solidareco

Ni, studentoj, estas solidaraj kun la aliaj luktantoj kiuj agadas kontraŭ la registaro kaj ĝiaj liberecmurdantaj leĝoj.

La trajnŝoforoj ekribelis, kaj ni sekvas ilin solidarece.

Por Paco ni luktas.

Ni ne solas

Ni, studentoj, ne solas en la lukto.

Pluraj profesoroj jam kunvenis en la movado por montri sian subtenon.

Ankaŭ multaj lokaj zorgantoj kunvenis, ĉar ili ankaŭ estas koncernita per la leĝo.

Sendependeco

Ni, studentoj el ĉiuj sindikatoj kaj ekstersindikataj, elektis ne videbligi niajn sindikatojn, por ke la movado estu libera kaj neniu provu alsiigi la lukton.

Tamen, la sindikato UNEF parolas en sia nomo pri la lukto. Ankaŭ kontraŭ tiaj agadoj ni luktas, ĉar ili povas simple malstarigi la movadon.

Kontraŭ egoismo ni luktas.



Konklude, ni nur volas montri al vi kiel vere okazas tiu movado, kaj ni petas vin ĉesi kredi ĉian stultaĵon diritan de la monaj medioj (televido, radio, amasĵurnaloj).

 

Sendependaj medioj ekzistas. Esperanto estas pontolingvo por disvastigi aktualaĵojn tra la mondo kaj sciigi la veron.

Sed kio indas substreki, estas ke tiu leĝo ne estas nura fakto. Kaj eĉ se nia movado stariĝis pro tiu leĝo, ni ĉiuj deziras kontraŭi la tutan sistemon kiu produktas kaj tiajn leĝojn kaj mizeron kaj faŝismon kaj senlaborecon kaj malegalecon.

Mi elkore petas al vi disvastigi tiun ĉi artikolon por ke pli kaj pli da homoj eksciu pri la movado.

 

 

 

 

 

Mi invitas vin viziti nian specialan blogon pri la movado. Ni surretigas ĉiujn fotojn pri kio okazas en la universitato: www.ipernity.com/doc/bron

Artikolo skribita de Alekcxjo Arpitano (Alexandre Raymond) sub liberrajta lisenco.

Tiu artikolo estas ankaŭ disponebla ĉe Libera Folio: www.liberafolio.org/Members/alesk/univliono

Mi dankas al István Ertl por la rekorektado de la artikolo.

© Published at 23:44 ( 4 comments / 752 visits )
This post is public


( 7 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Alesk Arpitano