Mi ĵus moviĝis al nova loĝejo kaj ĝi estas en la dua etaĝo de kvaretaĝa domo. En la unua etaĝo de la domo, estas 81-jara sinjorino kiu estas blinda. Mi ofte babilas kun ŝi kaj mi eĉ vokas ŝin "avino" ĉar ŝi memorigas min pri mia 93-jara avino.
La blinda avino (kiu longe antaŭe ne estis blinda, pro iu malsano ŝi perdiĝis sian vidkapablecon) multe rakontis pri sia juneco. Ŝi diris ke same kiel tiutempaj lernantoj, ŝi komencis lerni la francan ekde tre juna aĝo; laŭ ŝia memoro, tiam ŝi havis ok jarojn. Tiutempe, la ĉefa lingvo en lernejoj estis la franca kaj dum nur kelkaj horoj dum semajno, lernantoj lernis vjetname. En la rakontoj kiujn ŝi diris al mi, ŝi menciis multe pri siaj laboroj, pri sia franca studado, ktp. Mi povas vidi ke ŝi multe sopiras pri la antaŭa tempo. Tiam la franca havis grandan rolon en la taga vivo sed nun tiu rolo jam preskaŭ komplete malaperis. Ĉio jam ŝanĝiĝis kaj al la blinda avino, povas diri ke, troviĝas multaj novaj aferoj kun kiuj ŝi verŝajne malfacile kutimiĝas.
Hodiaŭ mi malfermis mian komputilon kaj aŭskultigis ŝin du kantojn en la franca: Étoile des neiges kaj Rose de Chine, du el ŝiaj plej ŝatataj kantoj. La avino multege feliĉis ĉar ŝi diris al mi ke estas jam longe, ege longe ekde la lasta fojo ŝi aŭskultis tiujn kantojn. Ne nur ŝi, sed ankaŭ mi ĝojis ĉar mi povis vidi ŝiajn ridetojn.
PS: Kiel traduki Étoile des neiges? Ĉu la stelo de la neĝo (aŭ la neĝa stelo)?