Jam longe mi ne skribis ion por mia ipernity paĝo.
Post la vojaĝo al Japanio por partopreni en Komuna Seminario en Tokio, mi fariĝis iom okupita.
Pro kelkaj neatenditaj aferoj, mi enuis multe kaj preskaŭ (nur preskaŭ ne komplete ) forgesis pri ĉi tiu blogo.
Nun mi havas novan laboron kiu rilatas multe al informa teknologio (pli ol la eksa laboro).
Feliĉe ke la nuna situacio iĝas iom kaj iom pli stabila.
Tamen nun okazas la problemo ke mi plibonigas mian esperantan nivelon sed samtempe mia angla nivelo kaj japana nivelo malpliboniĝas. Mi tute ne volas tion. Mi uzis multe da tempo por lerni tiujn lingvojn. Same kiel aliaj lernantoj kiuj lernas fremdajn lingvojn, mi volas memori kaj havi la kapablecon uzi tiujn lingvojn.
Mi iomete timas ke se mi ne serioze koncentrii al la studado, mi iam forgesos tute pri la angla kaj la japana. (jam forgesis multe laŭ mia penso )
Pro tiu kialo (kaj aliaj kialoj nemencieblaj), mi devos komenci studi la anglan kaj la japanan denove. pli serioze kaj pli diligente. (iom dubas pri tio deklarita de la pigrulo haha)
Do, espereble ke mia volo kaj mia sonĝo venkos mian pigrulan penson!
Komencu batali por morgaŭ!!