Bjelovara Esperantista Societo ankaŭ en 2014 organizos aranĝon "ESPERANTISTOJ DE BJELOVAR AL SIA URBO". Ĝi okazos la 21-an de septembro, okaze de Tago de la urbo Bjelovar, kiel parto de la oficiala urba programo.
Ni menciu, ke por la jaro 2014 la partnera lando estos Hungario, kaj la programoj de nia aranĝo grandaprte rilatos diversajn aspektojn de kroatia-hungaria historio, arto, kulturo ktp. La programon nun ni mencias nur skize, sed de tempo al tempo ni kompletigos ĝin per aldonaj detaloj, do bonvolu ofte vizitadi ĉi tiun retpaĝon.

PROGRAMO DE LA ARANĜO:

La 20-an de septembro:
- Malfermo de pentraĵekspozicio en la Dolĉaĵejo "Zagorje".

La 21-an de septembro:
- Florkronado de la tombo de bjelovara verkisto kaj esperantisto Željko Sabol
- Malfermo de ekspozicioj en la Popola biblioteko "Petar Preradović"
- Ronda tablo "Tuŝpunktoj de la kroata kaj hungara historioj"
- Prezento de la plej nova libro de Tibor Sekelj "De Patagonio ĝis Alasko"
- La 2-a Deklamkonkurso por lernantoj de elementaj kaj mezaj lernejoj
- Kanta kaj danca programo de infana grupo "Gajuletoj" el Zagrebo
- Distra programo kaj tagmanĝo en la Hotelo "Central"

Bonvenas infanoj el aliaj landoj por la Deklamkonkurso.

Aliĝojn por partopreni la aranĝon akceptas, kaj pli detalajn informojn donas:
esperanto.bjelovar@gmail.com