Bjelovara Esperantista Societo (DEB) fine de majo 2014 komencis eldonadi sian modestan informilon. Ĝi estas ĉefe dissendata rete, kaj nur al siaj membroj kiuj ne uzas interreton, DEB sendas paperan printaĵon. La informilo, kies titolo estas "Bjelovara folio" aperas laŭbezone kaj dulingve. Ĝi informas pri ĉiuj aktualaĵoj el DEB, kaj estas libere distribuata al esperantistoj tra la mondo.
Se vi estas PRO-membro de ipernity, vi povas elŝuti ĝin ĉe www.ipernity.com/doc/250888/album/667557/docs aŭ sendu retmesaĝon, ke vi volas membri en nia dissendolisto al: esperanto.bjelovar@gmail.com