Okaze de Tago de la urbo, Bjelovara Esperantista Societo organizos la 21-an kaj 22-an de septembro 2013 plurajn programerojn sub la komuna titolo “Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”. Por tiu okazo ni invitas ĉiujn esperantistojn veni al Bjelovar kaj kunfesti kun ni.
El la programoj ni aparte elstarigas: turisman vizitadon de vidindaĵoj de Bjelovar kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, ekspozicion de korea pentristo-esperantisto Ho Song, deklamkonkurson por lernantoj de elementaj kaj mezaj lernejoj, piknikon kaj multon alian.
Pliajn informojn pri la programoj kaj pri la partoprenkondiĉoj vi povos legi en ĉi tiu paĝo aŭ ricevi per retpoŝto ĉe: esperanto.bjelovar@gmail.com