Bjelovar havas longan kaj riĉan tradicion de Esperanto, kiu komenciĝis proksimume samtempe kun la fondo de Unuiĝo de Kroataj Esperantistoj (UKE) en Zagrebo. Verŝajne la eventolavango en la fino de 1908, kaŭzita per ampleksa informado pri Esperanto farita de Mavro Špicer, sur la Esperanto-scenejon lanĉis ankaŭ la financan konsiliston Fran Kolar - Krom (Sedlarica 1877 - Zemun 1927). Li lernis Esperanton en Zagrebo jam en 1905, pro kio li certe ĉeestis la fondan kunvenon de UKE kunvokitan de Mavro Špicer. Ĉar Fran Kolar translokiĝis pro sia ofico al Bjelovar, li tre rapide organizis grupon da samideanoj. Multaj novaj eltrovaĵoj pri tiu pionira tempo kaj pri Fran Kolar Krom estas publikigitaj en "Zagreba Esperantisto" n-ro 2/2010, kaj ili estis senpere rezulto de okazigo de la 9-a kongreso de kroataj esperantistoj. Kvankam ĉiuj dokumentoj el tiu periodo definitive malaperis, ni povas iomete rekonstrui la historion surbaze de presitaj fontoj. Malgranda artikolo ekzistas en "Kroata Esperantisto" (n-ro 2/1909):

"La 17-an de aprilo estis nia unuiĝkomitato en Bjelovar, kie nia prezidanto kune kun la tiea fervora esperantisto S-ro Franjo Kolar havis paroladon pri Esperanto. Tuj fondiĝis grupo, kiu hodiaŭ konsistas el 60 distingitaj anoj kun jena komitato: Franjo Kolar, prezidanto, Julije Ivanković, vicprezidanto, Milan de Dawidowsky, sekretario, Slava Kolar, kasistino; Milan Krleža, Albert Berkeš, Martin Pavelić, Rudolf Žličar, komitatanoj. La 27-an de aprilo estas malfermita lernokurso, en kiu instruadas la prezidanto mem. Imitinda ekzemplo por aliaj urboj de nia patrujo! Nian bondeziron kaj feliĉan sukceson!"

Tiu artikoleto estis la sola informfonto uzita far ĉiuj landaj historiistoj. Mi mem analizis la situacion, kaj konstatis, ke la artikolojn aperintajn en la loka gazeto "Nezavisnost", neniu detale esploris. Supozeble la kialo de tio estis, ke nenie en Bjelovar ekzistas kompleto de tiu rara semajna gazeto, kaj la sola konata kompleto troviĝas en Nacia kaj Universitata Biblioteko en Zagrebo. Mi mem provis konsulti tiun fonton, sed nur parte mi sukcesis.* El tiuj esploroj evidentiĝis, ke la ĉefan puŝon al Bjelovar donis Mavro Špicer mem. La unua artikolo en "Nezavisnost" aperis la 5-an de decembro 1908, kaj en postaj numeroj pri la fondo de la societo "Nezavisnost" informas jene:

"ESPERANTO. Sabate, la 17-an de ĉ. m. je la 18h30 okazigos la membro de Kroata "Sokol", frato Fran Kolar, en la sokola salono (gastejo "Kruna") prelegon pri Esperanto. Kompleze al Kroata "Sokol" alvenos ankaŭ la prezidanto de kroataj esperantistoj el Zagrebo, sinjoro Mavro Špicer, patrujdefenda financa konsilista aspiranto kaj prelegos pri: praktika uzebleco de Esperanto". (n-ro 20, la 10-an de aprilo 1909, paĝo 4).

Du semajnojn post la evento, la 1-an de majo 1909, en sia 22-a numero sur paĝo 8, la redakcio aperigis la jenan artikolon:

"Societo de kroataj esperantistoj en Bjelovar. - Ni ĝojas ĉi-maniere informi, ke en nia urbo estas fondita societo de kroataj esperantistoj. Ni ĝojas eĉ pli, ĉar ni estas post Zagrebo la unua urbo en la provinco kiu komprenis la grandiozan ideon de tiu lingvo. Pasintan sabaton en la ejo de Kroata "Sokol" okazis prelego, kiun kune kun respektinda nombro da amikoj de Esperanto, partoprenis ankaŭ la prezidanto de kroataj esperantistoj el Zagrebo, sinjoro Mavro Špicer, kune kun la tuta komitato de zagrebaj esperantistoj. Post la prelego okazis en la gastejo "Tome" neformala amika vespero, kie la zagrebaj gastoj tre agrable amuziĝis per kantado de hejmlandaj kantoj tradukitaj al Esperanto kaj per konatiĝo kun ĉi-tieaj kondiĉoj. La societo de kroata "Sokol", frunte kun sia estro, frato D-ro Strižić, helpis la diligentajn propagandistojn de Esperanto, promesinte ankaŭ estonte subteni ilian laboron dediĉitan al konigo de kroata nomo en la tuta kultura mondo. Tre agrablan impreson lasis la zagrebaj vizitantoj inter la ĉi-tieaj samidenaoj, kiuj kolektiĝis en la societo por komenci decidan laboron. Al ĉi tiu nova societo ni deziras plej bonan progreson."

En la numero 23, de la 8-a de majo 1909 ni legas, ke la societo konstituiĝis, kaj ke komenciĝis la kurso por 60 personoj. Tamen, tiu pionira tempo ne estis facila, ĉar poste oni informas, ke la kurson regule vizitadis nur dudeko da kursanoj, kaj en oktobro samjare legeblis, ke pluraj eksaj kursanoj faras malbonan propagandon kontraŭ Esperanto. Tamen, ĉiuj ĉi aferoj ne delogis la redakcion de "Nezavisnost", enkonduki regulan rubrikon pri Esperanto. La unuan fojon ĝi aperis en la n-ro 50, la 3-an de novembro 1909, kaj ĝi konsistis el pluraj artikoloj, parte en Esperanto, kaj la tekstaŭtoro estis subskribita per "Krom". La redakcio enkonduke artikolis: "La sukcesoj kiuj ĝis nun estis atingitaj per helpo de ĉi tiu internacia lingvo, kaj ĝia disvastiĝo dise tra la mondo, instigis nin, ke ni kiel la unua gazeto en Kroatio iom pli detale okupiĝu pri tiu ĉi facila lingvo, kaj ke niajn estimatajn legantojn kiel eble pli multe ni informu pri tiu lingvo. Feliĉon al ili.". Kvankam la regula rubriko nelonge daŭris, tamen "Nezavisnost" publikigis preskaŭ regule informojn pri Esperanto ĝis la komenco de la unua mondmilito. Unu el la plej longaj artikoloj aperis la 2-an de decembro 1911 kaj traktis la romanon "La trezoro de l' oraĵisto", tradukitan de Fran Kolar - Krom tiujare, respektive la recenzon en la pariza "La revuo".

Post la milito Fran Kolar Krom translokiĝis al Zemun, kaj en Bjelovar restis iaspeca vakuo. Pri la unuaj spuroj de reviviĝo informas la gazeto "Konkordo" (1/1924) jene: "Dank' al la fervoreco de s-roj D-ro Peičić, Poljan, Křepelka, Došek kaj la aliaj estis fondita esper. societo Bjelovar" (la refondo de la societo okazis en 1922). La societa prezidanto estis d-ro Vilim Peičić, sekretario Dragutin Došek kaj komitatanoj: Franjo Poljan, Ivan Křepelka kaj profesoro Rudolf Schey (Šaj), kiu gvidis plurajn kursojn en la gimnazio kie li laboris. La kunvenejo estis la razejo de s-ro Došek.

Dek jarojn post la refondo de la societo, en la urbon venis prof. Fran Novljan, kiu fariĝis diversflanka kultura aganto. Li organizis multajn bone vizitatajn prelegojn pri diversaj kulturaj kaj edukaj temoj, kaj la plej grandan sukceson havis la prelegvojaĝo de negro Kola Ayaji, kiu en 1933 prelegis en la loka kinejo "Metropol". Tamen, profesoro Novljan restis en Bjelovar tre mallonge, kaj jam en 1933 li translokiĝis al Nova Gradiška.

La 19-an de aprilo 1938 la societa laboro estis malpermesita kaj la havaĵo konfiskita. La provo refondi la societon okazis jam en 1939, sed la polico malaprobis la peton. Dum tiu tempo, samkiel en la tuta lando, en Esperanto-societoj tre aktivis laboristoj socialisme orientitaj, respektive ankaŭ inter bjelovaraj esperantistoj troviĝis postaj revoluciuloj Julius Ecker, Nikola Bakić, Franjo Gajski kaj Tomo Vinković.

La renaskiĝo de la loka movado post la dua mondmilito estis ebla aparte pro la engaĝiĝo de fervorulo Dragutin Štokić, kiu kunvokis la malnovajn esperantistojn kiuj la 22-an de aŭgusto 1945 refondis la societon (24 personoj). La prezidanto fariĝis Ivan Urek, vicprezidanto Leopoldina Vinković, sekretario Zlatko Čuković, kasisto Milivoj Lalić. Štokić estis membro de kontrola komitato, kaj en tiu societo ekaktivis ankaŭ Vilim Polašek, kiu poste havos la ŝlosilan rolon ĝis la 1990-aj jaroj.

La unuan kurson post la dua mondmilito gvidis Ilona Ficko kaj Milivoj Lalić (en 1945). Dragutin Štokić organizis en la societo kordmuzikan orkestron por infanoj, kiuj samtempe lernis Esperanton. En kelkaj sekvaj jaroj tiu orkestro (=sekcio) faris plurajn koncertojn kaj turneojn. Fine, la societa orkestro aliĝis al kultur-arta societo "Golub".

En 1951 la societa estraro konsistis el: prezidanto Dragutin Štokić, vicprezidanto Stjepan Maltar, sekretario Vilim Polašek, kasistino Štefica Kralj, bibliotekistino Đurđa Stazić kaj estrarano por instruado Marija Imbrišić. Sekvontjare (1952) la estraro konsistis el: prezidanto Ivan Urek, vicprezidanto Milan Pajtak, sekretario Vilim Polašek, kasistino Štefica Kralj, bibliotekisto Ladislav Režek, estrarano por instruado Marija Imbrišić, kaj estrarano por turismo Stjepan Maltar.

Renkonte al la Universala Kongreso en Zagrebo (1953), la societo tre aktivis, kaj unu el la plej grandaj eventoj estis okazigo de impona ekspozicio en la Urba muzeo. Post la UK la societa laboro stagnis, ĉar la societo ne posedis propran ejon. En 1955 la estraro konsistis el: prezidanto Ivan Urek, vicprezidanto Milan Pajtak, sekretario Vilim Polašek, kasistino Štefica Kralj.

En la periodo ekde 1960-aj ĝis 1990-aj jaroj en la loka gazeto "Bjelovarski list" aperadis centoj da artikoloj pri Esperanto, rimarkeble sub influo de la sekretaria laboro de Vilim Polašek. Regule aperadis informoj pri kursoj, prelegoj kaj vizitoj de eksterlandaj samideanoj.

En la komenco de 1960-aj jaroj, konforme al la tiutempa socia populareco, ankaŭ inter esperantistoj ekregis tradicio de laborbrigadoj. Organizitaj de JEJA, la esperantistaj laborbrigadoj altiris ankaŭ partoprenon de bjelovaraj junaj esperantistoj. En 1958 en la unua laborbrigado partoprenis 6, en la dua en 1959 kvar geesperantistoj el Bjelovar ktp.

En tiu periodo, la plej grandan impulson Esperanto havis inter gejunuloj. La societa sekretario Vilim Polašek instigis ilin aktivi diversmaniere. En septembro-oktobro 1963 aperis la unua numero de "Juna Ambasadoro", organo de junulara grupo de Esperanto-societo Bjelovar. "Junaj ambasadoroj” estis infana grupo de Esperanto-societo Bjelovar (funkcianta ekde 1962), kies organizanto estis junulo Franjo Forjan. La grupo komence konsistis el trideko da fervoraj infanoj-esperantistoj (10-15-jaraj), kiuj estis en kontakto kun esperantistoj el la tuta mondo, kaj ĉiu estis taskigita pri alia lando. Pri siaj korespondadoj kaj kontaktoj kun eksterlando ili faris prelegojn en pluraj bjelovaraj lernejoj. Franjo Forjan redaktis la stencilitan gazeton “Juna Ambasadoro”, kaj grandan parton de teknika laboro faris Vilim Polašek. Inter 1963 kaj 1977 aperis 86 numeroj. Pro la tiutempa aktiva laboro inter la gejunuloj, ankaŭ nuntempe en Bjelovar svarmas scioj pri Esperanto. El tiu amaso da gejunuloj, pluraj restis tre aktivaj, kaj sekve ili nuntempe estas membroj de nia kongresa Organiza komitato. En la jaro 1964, la junulara sekcio eĉ ricevis transiran pokalon de JEJA (Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio) kiel la plej aktiva junulara societo en Jugoslavio. En la periodo ĉirkaŭ 1980-aj jaroj, Esperanto estis favore taksata de la tiama Asocio de socialisma junularo, kaj la junularaj aktivecoj estis tre intensaj. Sekve, ankaŭ bjelovaraj junaj esperantistoj vojaĝis (ĉefe al IJK-oj), partoprenis seminariojn ktp.

Kune kun aliaj regionaj esperantistoj kaj Esperanto-societoj, en 1980 estis formita Koordina komitato de esperantistoj en Komunumaro Bjelovar, kaj la 12-an kaj 13-an de decembro 1980 estis organizita la 1-a renkontiĝo de esperantistoj de la Komunumaro en Bjelovar.

Okaze de la 75-a jariĝo post fondo de la unua societo en Bjelovar, en 1984 la Esperanto-societo aldonis al sia titolo la nomon de revoluciulo “Tomo Vinković”. Tamen, iom post iom la societa laboro malfortiĝis, kaj post perdo de la societejo en 1992 la societo ĉesis ekzisti.

La ĉi-tie prezentitaj faktoj estas nur malgranda parto ĉerpita el ampleksa materialo kiun mi kolektis, respektive temas pri skizo kiu menciis nur minimumon da movadaj aktivuloj. Pli detala analizo eblus nur en formo de aparta libro.

Josip Pleadin

_______

* Pro la malbona stato de la papero de "Nezavisnost", la Nacia kaj Universitata Biblioteko en Zagrebo malpermesis fizikan uzadon de jarkolektoj ĝis ilia ciferecigo. Tamen, insistante ke mi devas legi ilin, mi sukcesis ricevi permeson konsulti limigitan nombron da jarkolektoj en la deponejo.