En la jaro 2011 Bjelovar festis la 255-jariĝon de sia fondiĝo. Kvankam menciita ankoraŭ en la 15-a jarcento, Bjelovar estas unu el la plej novaj urboj en Kroatio. Per la decido de la aŭstri-hungara imperiestrino Maria Theresia, kaj je propono de generalo Filip Beck, en la jaro 1756 komenciĝis la konstruado de la urbo kiel militista, kaj poste ankaŭ kiel administra centro de ĉi tiu regiono. En la Urba muzeo oni konservas la sigelilon el la unuaj tagoj de Milita komunumo Bjelovar (1760). Por la nova urbo estis proponita la nomo Novi Varaždin, sed inter la popolo populariĝis la nomo de malnova setlejo.

La urbo Bjelovar

Ĝi situas ĉe la piedoj de arbarriĉa montaro Bilogora, inter la riveretoj Bjelovacka kaj Plavnica, kiuj enfluas la riveron Česma. La urba areo etendiĝas je 18.754 hektaroj (187,5 kvadrataj kilometroj). Ĝi inkluzivas la urbon mem kaj ankoraŭ tridekon da vilaĝoj: Breza, Brezovac, Ciglena, Galovac, Gornje Plavnice, Gornji Tomaš, Gudovac, Klokočevac, Kokinac, Kupinovac, Letičani, Mala Ciglena, Malo Korenovo, Novi Pavljani, Novoseljani, Obrovnica, Patkovac, Prespa, Prgomelji, Prokljuvani, Purićani, Rajić, Stančići, Stare Plavnice, Stari Pavljani, Tomaš, Trojstveni Markovac, Veliko Korenovo, Zvijerci kaj Ždralovi. Laŭ la censo el 2001 sur tiu teritorio, en 13.398 mastrumejoj, senkonsidere ĉu domoj aŭ apartamentoj, vivis 41.869 loĝantoj, el kio 20.006 viroj kaj 21.863 virinoj. La urbo mem laŭ tiu censo havis 27.085 loĝantojn.

Bjelovar ekde la fondiĝo ĝis la jaro 1914

La urbon Bjelovar konstruis militistoj, kio parolas pri ĝia tiutempa politika kaj strategia graveco, pro kiu Aŭstrio en la koro de Kroatio decidis konstrui novan militistan urbon. En la unua periodo estis masonitaj 43 konstruaĵoj, senescepte por la militistaj bezonoj (kazernoj, loĝejoj por oficiroj, magazenoj por armilaro kaj nutraĵo). La ĉefa projektisto dum la konstruado de Bjelovar certe ŝatis ŝakludon, ĉar la komenca parto de la urbo estis konstruita en formo de ŝaktabulo. La strataj direktoj estas strikte difinitaj kaj lokitaj al nordoriento kaj sudokcidento. La kvar internaj kvadrataj spacoj estis komence destinitaj por foirejo, sed poste el ili estis formita la urba parko, nuntempe unu el la plej belaj en Kroatio.

En la jaro 1756 estis fondita ankaŭ la Regimenta tribunalo kaj konstruita prizono. Jam en 1758 la urbo fariĝis sidejo de regimentoj de Đurđevac kaj Križevci. Dum mallonga tempo Bjelovar estis ankaŭ generala rezidejo, sed laŭ la decido de Ferdinando la Dua, kune kun la armea komandejo ĝi estis translokigita al Zagrebo. Oni supozas, ke en 1760 komencis funkcii la Milita komunumo Bjelovar, pro kio estis farita rondforma latuna sigelilo de Bjelovar.

Per invado de turkoj Bjelovar fariĝis grava faktoro en la protektado de la imperio. Ĝi estis rifuĝejo por persekutita kaj fuĝinta popoloj el Bosnio kaj el Oriento, kiuj eskapis antaŭ la turka invado kaj trovis sian azilon en la urbo mem kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo. Per organiziĝo de Milita limregiono estis formitaj defendlimoj inter la rivero Drava kaj Adriatika maro, pro kio fortiĝis ankau la militista regado, kaj malaperis la rolo de lokaj aŭtoritatoj kaj enlanda nobelaro.

Restado de soldatoj kaj oficiroj en la urbo postulis ne nur ĝian vastiĝon, sed ankaŭ evoluon de akompanaj aktivecoj. Komenciĝis konstruado de domoj por civiluloj, kiuj laŭplane estis konstruitaj for de la militistaj konstruaĵoj. La nombro de enloĝantoj konstante kreskis, kaj per la decido de la imepriestrino Maria Theresia en 1772 Bjelovar ricevis statuston de Freie Militar Comuni - Libera militista komunumo, kaj per tio ĝi estis proklamita urba komunumo kun specialaj privilegioj.

Post la morto de la imperiestrino Maria Theresia kiu laŭlegende vizitis Bjelovaron la 19-an de aprilo 1783, la urbon vizitis ankaŭ la imperiestro Jozefo la Dua, kio asocias pri la ĉiama vizitindeco de Bjelovar fare de altranguloj. Lia imperiestra kaj reĝa moŝto Francisko Jozefo la Unua, la unuan fojon vizitis la urbon la 11-an de marto 1869, kaj la duan fojon samjare la 12-an de septembro, kiam li ĉeestis la miltmanovrojn en la proksimeco de Bjelovar.

Tuj estis farita ankaŭ alia urba blazono okaze de la proklamo de privilegiita milita komunumo. La sigelo en sia mezo havis ŝildon sur kiu en marĉo staras ĉardako, ĉe kies piedo estas kvadrata triporda fortikaĵo, super kiu estas domo kun fenestroj. Apud la ĉardako staras limregiona soldato, dum super la ŝildo troviĝas krono kaj imperiestra aglo. La ŝildon gardas du limregionaj soldatoj kun fusiloj.

Per malfortiĝo de la turka imperio fine de la 18-a jarcento, la vivo en la Milita limregiono komencis flui per kutima ritmo. En Bjelovar restis la sidejoj de la regimentoj de Đurđevac kaj Križevci, lokitaj ĉiu en sia urboparto. La komenco de la 19-a jarceno estis signita per novaj militoj. Kontraŭ la konkeranto Napoleono leviĝis la resto de Eŭropo, kaj la Milita limregiono fariĝis neelĉerpebla fonto de soldatoj kiuj siajn vivojn oferis por Aŭstrio kaj pereadis tra la batalejoj dise en Eŭropo. La militistoj el Bjelovar partoprenis en la milito kontraŭ Napoleono en Rusio (1812), Germanio (1813) kaj Francio (1814), kaj laŭ la dokumento de la Imperia militarkivo en Vieno, en Parizon frunte de aŭstriaj trupoj en 1814 la unua enmarŝis bataliono de la regimento de Križevci.

Laŭ la dekreto el 1787 la Urba magistrato estis la nura administra aŭtoritaro en Bjelovar. Frunte de la magistrato devis troviĝi oficiro, sed ĉar tiutempe Bjelovar ne havis oficirojn, tiun funkcion plenumis elektita estro kiu apud si havis la imperiestran juĝiston, notarion kaj tri konsilistojn elektatajn el inter la burĝaro, dum la ordon en la urbo kontrolis la urba gvardio.

La regado de militaj aŭtoritatoj daŭris ĝis la jaro 1871, kiam per la imperiestra decido de la 6-a de julio estis enkondukita la urba adminsitrado, kaj la urbo subiĝis al la banusa regado. La generalo Rossenzweig la 30-an de julio transdonis la Varaždinan limregionon al nova administranto, nobelo Ivan Trnski.

La 5-a de februaro 1886 estis formita Bjelovara departamento, kiu poste kuniĝis kun la Križevaca kaj ricevis la nomon Bjelovara-Križevaca departamento kun la sidejo en Bjelovar, kiu inkluzivis la urbojn Bjelovar, Koprivnica, Đurđevac, Križevci, Kutina, Grubišno Polje, Garešnica kaj Čazma.

La titolon Libera reĝa urbo, kiel la dekdua urbo en Kroatio, Bjelovar ricevis en 1874, fariĝinte sidejo de Bjelovara-Križevaca departamento kaj administra centro de ĉi tiu regiono, sed daŭre ĝi restis militista centro, konservinte ne nur la tradicion, sed ankaŭ la karakterizojn de militista urbo.

La urbestroj de Bjelovar de 1774 ĝis la unua mondmilito estis: Ivan Mihovil Austrecht (1774-1776), Franz Obermüller (1776-1790), Laszlo (1790), kapitano Janić (1799-1806), Zenker (1812-1813), kavaleria kapitano Karman (1830-1835), kapitano Franc Krauss (1835-1843), majoro Luka Habijanec (1843-1848), nobelo Gustav BuckBuković (1848), nobela brigadiro Rebrača (1860-1863), subkolonelo Halla (1863-1864), majoro Turković (1864-1871).

En la periodo de libera reĝa urbo Bjelovar, kiam de la militistaj aŭtoritatoj la regadon transprenis civilaj aŭtoritatoj, la urbestroj estis: Juraj Cuvaj (1871-1881), Andrija Radanović (1881-1886), Simo Blaževac (1888-1908), la nobelo Dragutin Laskar (1908) kaj la nobelo Ladislav Labaš-Blaškovečki (1909).

Bjelovar inter 1914 kaj 1945

La atenco kontraŭ la aŭstra kronheredinto Francisko Ferdinando, okazinta la 28-an de junio 1914 en Sarajevo, surprizis ankaŭ la malgrandan bjelovaran provincan medion. Ĝi estis kaŭzo de la Unua mondmilito. En la urbo estis sentata manko de ĉiaspecaj varoj, estis enkondukita konsumadraciigo ne povanta evitigi kreskon de vendoprezoj, kion eluzis multaj komercistoj, sed ankaŭ kamparanoj el la ĉirkaŭaĵo de Bjelovar. Ankoraŭ pli malfacila stato estis en la jaro 1915, kiam la registaro konfiskadis de kamparanoj la tutan produktitan grenon, lasante al ili nur la kvanton apenaŭ sufiĉan por travivi. El la urbaj stratoj malaperadis la lasta generacio destinita morti por Aŭstrio. La sensenca milito multajn familiojn vindis per funebro. Ĉe la militfino, en 1917, la monarkio proklamis la sesan militan krediton, per kio la ŝuldo de la ŝtato al la loĝantaro kreskis al 34 miliardoj da kronoj. Per la disfalo de la monarkio, malaperis ankaŭ la ŝuldoj. Per la kapitulaco de Aŭstri-hungara monarkio finiĝis la Unua mondmilito kaj la Kroata parlamento proklamis la decidon pri separiĝo kaj formado de Ŝtato de slovenoj, kroatoj kaj serboj, kion oni aklame akceptis. Sed la entuziasmo ne longe daŭris, ĉar la venkinta serba burĝaro kun burĝoj de aliaj liberigitaj landoj trudis siajn ideojn kaj akaparis al si la regpovon kun nelimigita regpovo de la reĝo.

Post la unuiĝo en 1918, Bjelovar restis sidejo de Bjelovara-Križevaca departamento kun ĉiuj ŝtataj kaj militistaj oficejoj. El la administraj tie troviĝis Financa direkcio kun librotena kaj imposta direkcioj, poŝtejo, telefono, telegrafo, urba tribunalo, distrikta tribunalo, ĉiuj plenumorganoj de urba administrado kaj križevaca kaj đurđevaca arbarmastruma komunumoj kun siaj oficistaj aparatoj. Oficejo por laborista asekuro, hospitalo, armeo, reala gimnazio, tri popollernejoj, Virina faklernejo, Muzika instituto, Metilernanta lernejo kaj poste ankaŭ la Ĉeĥa lernejo, estas pruvoj ke Bjelovar rapide vastiĝis, restinte daŭre administra centro.

Per malfondo de departamentoj en 1922 Jugoslavio estis dividita je 22 distriktoj, kaj ekde junio 1929 je naŭ banuslandoj. Post malfondo de departamentoj Bjelovar perdis la departamentajn oficejojn kiuj estis translokitaj al aliaj urboj. Laŭ la censo el 1931 Bjelovar havis 10.252 loĝantojn, el kio 5.165 virojn kaj 5.087 virinojn. En la urbo troviĝis 1.414 domoj kun 2.578 mastrumejoj.

En 1941, per fondo de Sendependa Ŝtato Kroatio, estis formita Granda departemento de Bjelovar, kaj la oficon de la unua estro plenumis Ivan Starčević (ekde aŭgusto 1941), kaj de la lasta Ivan Simeon (de julio 1944 ĝis liberiĝo de Bjelovar). La ustaŝa reĝimo estis perforte instalita en Bjelovar eĉ antaŭ la proklamo de Sendependa Ŝtato Kroatio, kaj ĝi restis en la urbo ĝis la fino de la Dua mondmilito. Dum la tuta tempo la reĝimo persekutis siajn kontraŭulojn, ne hezitante deporti al koncentrejoj, mortigi aŭ ekzili ilin.

Jam fine de 1944 sentiĝis la proksimiĝo de la militfino en Bjelovar. La ustaŝaj aŭtoritatoj haste prepariĝis por forlasi la urbon. En marto 1945 en Bjelovar estis lokitaj grandaj militaj fortoj, sed pri la fina rezulto de la milito kaj pri la venko de koaliciaj fortoj jam neniu dubis. Bjelovar estis plena de malmobilizitaj soldatoj, kaj ebriaj ustaŝoj faris teroron super la civitanoj. Post la bataloj la 4-an de majo 1945 en Bjelovar, kaj post la retreto de malamikaj fortoj la 5-an de majo, la urbo estis liberigitaj el sub la ustaŝa kaj germana regado, kaj iliaj armeoj retretis al Zagrebo.

Per la definitiva fino de la milito multaj infanoj restis sen siaj gepatroj, kaj multaj gepatroj sen siaj infanoj. Homaj suferoj kaj tragedioj travivitaj dum la milito apenaŭ estas mezureblaj.

Laŭ la tre magraj indikoj, la oficon de la urbestro (en 1914-1915 kaj ankaŭ en 1924) plenumis nobelo Ladislav Labaš-Blaškovački. Konserviĝis ankaŭ la notoj, ke en 1931 la urbestro estis Stjepan Šiftar, kaj en 1941 Nikola Božićević, dum por aliaj periodoj mankas informoj.

Bjelovar nuntempe

Post la Dua mondmilito Bjelovar fariĝis centro de Komunumaro kiu konsistis el komunumoj Bjelovar, Čazma, Garešnica, Grubišno Polje, Daruvar, Koprivnica, Križevci, Đurđevac, Virovitica kaj Pakrac.

Dum pluraj jaroj ĝi estis ekonomia, politika kaj kultura centro de la regiono. Estis konstruitaj nutraĵ-, ligno- kaj metalprilabora industrioj.

Politika kaj ekonomia krizoj komence de la 1990-aj jaroj influis ankaŭ la vivon kaj sortojn de loĝantojn de Bjelovar. Komence de la Patrolanda milito, la situacio en la urbo, pro multaj armeaj institucioj kaj konstruaĵoj estis tre streĉa.

Dum la 29-a de septembro 1991 okazis militaj konfliktoj ĉe la armeaj konstruaĵoj en la urbo kaj ĉe la proksima armea magazeno Barutana. La kazerno en la urbo estis konkerita, kaj la magazenon Barutana, en kiu troviĝis 170 tunoj da ekslodaĵoj, la komandanto eksplodigis. Tiuloke pereis pluraj kroataj soldatoj, kaj en la urbo estis ankaŭ civilaj viktimoj

Nuntempe, en la 21-a jarcento, ni esperas baldaŭan aliĝon al unuiĝo de eŭropaj landoj.

Franjo Forjan