Poŝtmarkoj helpas antaŭenigi la bildon de Vjetnamio
Vendredo, Aprilo 26, 2013
Kiel en multaj aliaj landoj, poŝtmarko kolektado estas populara ŝatokupo en Vjetnamio. Por filatelistoj, kolekti poŝtmarkojn ne estas nur maniero por lerni pri historio, kulturo kaj arto, sed ankaŭ maniero por enkonduki la bildon de Vjetnamio al la mondo. VOV redaktanto ToTuan raportas.


Poŝtmarko prezentanta gongon de Centra Altebenaĵo
-Foto: vietnstamp.net

Fondita preskaŭ duonan jarcenton antaŭe, la Vjetnama Filatela Asocio altiras filatelistojn ĉiu aĝajn per landskala movada subtenado de poŝtmarko kolektado.

En Vjetnamio, popularaj lokoj por filatelistoj estas la poŝtmarkoj galerioj ĉe 14 Tran Hung Dao strato en Hanojo kaj ĉe strato 18 Dinh Tien Hoang en urbo Ho Chi Minh. Funkcias ankaŭ pluraj filatelaj kluboj tra la lando. En Hanojo, neoficiala "poŝtmarko bazaro" troviĝas ĉe strato 160 Trieu Viet Vuong, kie filatelistoj renkontiĝas ĉiu dimanĉo matene.


Poŝtmarko bazaro en la strato Trieu Viet Vuong, Hanojo
-Foto: anninhthudo.vn

La bazaro estas nur malgranda kafejo de la strato. Ties mastro, kiu estas ankaŭ filatelisto, pensas, ke la bazaro akordiĝas kun teo kaj kafo. La bazaro estas simple ornamita, sed altiras multajn interŝanĝantojn. Vizitantoj povas lerni multe pri la detalegeco de poŝtmarko kolektado. Ĉiu poŝtmarko havas siajn proprajn valorojn pri historio, kulturo kaj arto. Pham Hao, loka kolektanto, diras: "Poŝtmarko havas multajn artajn valorojn ĉar ĉiu poŝtmarko estas grafika verko, kiu estis zorgeme desegnita kaj estimas antaŭ sia publikigo. Poste, la poŝtmarko estas gluata al koverto kaj vojaĝas ĉien. Ĉiu poŝtmarko portas mesaĝon. Ekzemple, unu poŝtmarko povas enkonduki la belecon de la Golfeto Ha Long kaj aliaj heredaĵoj de Vjetnamio al ĝiaj irotaj lokoj. Tra la poŝtmarkoj, homoj ĉirkaŭ la mondo lernas pli multe pri vjetnamaj heredaĵoj ".



Poŝtmarkoj prezentantaj la Prezidenton Ho Chi Minh
-Foto:xahoithongtin.com.vn

Vjetnamaj poŝtmarkoj bildigas bestojn, plantojn, pejzaĝojn, militon, kaj famajn figurojn. Poŝtmarko estas publikigita nur unufoje, kaj ju pli granda ĝi estas, des pli valora ĝi fariĝas, speciale la poŝtmarkoj, kiuj havas iun presdifekton. Filatelisto Le Duc Van estas fama en Hanojo pro sia poŝtmarko kolekto prezentanta virinojn. Valoraj poŝtmarkoj estas tiuj kun riĉaj kulturaj kaj historiaj spuroj kaj limigita emisio.
Nguyen Tien Dai, sperta filatelisto en Hanojo, diras: " Poŝtmarko valoras multe ĉar ĝi estas miniaturomuzeo de lando kaj atestanto de la historio. Poŝtmarkoj estas miniaturaj verkoj de artoj, kiuj altiras grandan pasion de filatelistoj ".


Poŝtmarkoj prezentanta la golfeton Ha Long
- Foto: dongnai.vnpost.vn

Vizitantoj de la poŝtmarko bazaro povas lerni pri la valoroj de la poŝtmarkoj kaj multaj aliaj interesaj aferoj. Ekzemple, la poŝtmarko "La eta gerilanino", kiu estis presita en 1967 por marki la falon de la 2000a usona aviadilo en norda Vjetnamio, vojaĝis al 167 landoj. La poŝtmarko kolekto “La 700a Datreveno de respektata instruisto Chu Van An (1292-1992)” fariĝis valora pro sia presdifekto kaj malofteco. La pentristo desegnis Chu Van An-on portintan okulvitrojn kvankam en lia tempo, ankoraŭ ne ekzistas okulvitroj.
(Pro respekto al originala verko, mi ne alŝultis la foton de la poŝtmarko "Chu Van An kun okulvitroj", sed vi povas vidi ĝin ĉe mia albumo www.ipernity.com/doc/247442/24954869)


Poŝtmarko: "La eta gerilanino" vojaĝis al 167 landoj
- Foto: xahoithongtin.com.vn

Kun la rapida kresko de komputila teknologio, senditaj leteroj iĝis malpli popularaj. Por kolekti poŝtmarkojn, filatelistoj esperas lerni pli pri historio kaj kulturo kaj konservi historiajn kaj kulturajn valorojn.
Fonto: vovworld.vn/en-US/Culture/Stamps-help-promote-Vietnams-image/150698.vov.
Rekaktis: To Tuan
Esperantigis: Ĝojo