Unikaj Etnaj Pupoj

La tradiciaj kostumoj de la 54 etnaj grupoj de Vjetnamio estas vigle reprezentitaj per kolekto de belaj pupoj montrataj en Centro Sao Mai. Tiuj pupoj, ĉiu transdonante sonĝon aŭ mesaĝon, estas lerte manfaritaj de la handikapuloj.

Konvinkita de la enkonduko: "Vi certe miriĝos de belaj etnaj pupoj en la centro", mi decidis viziti Centron Sao Mai en Bo De, strato Nguyen Van Cu, distrikto Long Bien por kontentigi mian scivolemon.Vere, kiam mi alvenis en la centro kaj vidis ĉirkaŭ 20 handikapulojn, kelkaj el ili estas paralizuloj kaj la aliaj agento-oranĝkoloraj viktimoj, diligente kaj pasie laborantajn en malgranda ateliero por krei malsamajn belajn etnajn pupojn, mi surpriziĝis pro iliaj lerteco kaj kreemo. Ĉi tie, ĉiu membro respondecas pri iu fazo de produktado, per ekzemple kudrado de kostumoj, ŝuoj kaj pentrado de pupovizaĝoj.
Parto de la ateliero ĉe Centro Sao Mai





Cam Tu, 18 jaraĝa, estas unu el la plej lertaj membroj en la centro





Vizitantoj miriĝas pro la pupoj faritaj de la handikapuloj en la centro





Membroj en la centro ja lertas en pupfarado



Ornamante pupojn
Feliĉa pro ŝia memfarita pupo

Khanh Ngoc, la direktorino de la centro, diris: "Tiuj homoj kondutas kiel infanoj. Se ili faras belan pupon, ili daŭre faras samajn pupojn, male ,se la pupo estas malbela, ili malkuraĝiĝas kaj koleriĝas. "Kvankam la centro havas ĉirkaŭ 30 membrojn, kelkfoje pro sanstato nur malmultaj el ili povas veni por labori en la centro. Ĉiuj anoj de la centro interkomunikas per gestoj, tial la centro estas sufiĉe trankvila kaj nur la diligenta laboretoso regas ĉi tie. Le Thi Huyen, 32 jaraĝa, devenanta de Ha Tinh, kiu ne povis marŝi pro siaj ambaŭ paralizitaj kruroj, estas konsiderata unu el la plej lertaj kaj diligentaj membroj de la centro. Ŝi laboras en la centro de kvin jaroj kaj kreas multajn belajn pupojn. Ĉiu pupo esprimas la animon de etna grupo kun distingaj trajtoj, kiuj postulas de la metiistoj lertecon kaj diligentecon.




Etnaj pupoj en Sao Mai Centro



Etnaj pupoj faritaj laŭ mendo de dana kliento

La centro estis establita en 2002 de Khanh Ngoc. Pli preskaŭ dek jarojn, ŝi venkas grandegajn malfacilaĵojn kaj tutkore sin dediĉas al la disvolviĝo de la centro, kiun ŝi konsideras sia dua familio. Malgraŭ sia pli ol 60-jaraĝo, Ngoc ĉiam okupiĝas laborante por helpi la handikapulojn kaj konservi tradiciajn kulturvalorojn. Ŝi diris: "Por la handikapuloj, kiuj ankoraŭ kapablas perlabori, ni devus sentigi ilin pri konfido en la vivo kaj malpezigo de la socia ŝarĝo.

Tra la jaroj, la centro iĝas landskale fama pro etnaj pupoj. Ĝi estis eĉ enkondukita en la CNN kaj altiris multe da atento de la internacia komunumo. Sekve, la centro ricevas multajn mendojn el fremdaj landoj, kiel Danlando kiu helpas alporti regulan laboron kaj stabilan revenuon al la membroj de la centro. La produktoj de la centro estas nun venditaj en memoraĵvendejoj de kvin-stelaj hoteloj kaj vendejoj en la Malnova Kvartalo de Hanojo kaj fariĝas favorataj donacoj de turistoj vizitantaj Vjetnamion.
Fonto: vietnam.vnanet.vn/vnp/en-US/13/21/21/44192/default.aspx.
Rakonto: Thao Vy - Foto: Viet Cuong
Esperantigo: Ĝojo