deutsch - english - español - français - italiano
De kie mi venas - rakonto
En malgranda lando vivas saĝa viro, kaj en granda lando vivas saĝa virino. Ambaŭ vivas dise unu de la alia, sed profunde en la koroj ligite je mirinda maniero. Ili havas scion de aparta speco, ne lernejan scion. Nome, ili scias, de kie ili venas, kien ili iros, kaj antaŭ ĉio ili scias, kial kaj por kiu celo ili vivas.
En la malgranda lando vivas ankaŭ Jan kaj Janina. Ambaŭ tre inklinas unu al la alia, ili amas unu la alian multege. Ofte ili diras: Kiom bele estas, ke ni konas unu la alian kaj ke ni trovas nin. Sed de kie venas nia amo, de kie venas nia vivo kaj ĉiuj belaĵoj ĉirkaŭ ni?
Kaj ili demandas jen ĉi tiun, jen tiun pri respondo. Sed neniu respondas al ili kontentige: »Ankaŭ ni ne scias. Sed kial vi volas tion scii tiel precize? Simple vivu!« Pri tio la du tristiĝas. Je senkulpigo de siaj amikoj ili diras: »Ili estas ankoraŭ junaj, tial ilin eble ne interesas tio.« Tiel restadas ilia sopiro pri la deveno de ilia amo, kaj kreskas pli kaj pli.
Tiu sopiro atingas la saĝan viron, kaj li decidas ilin helpi. Li ja vivas - ne hazarde, sed pro saĝa decido - tute proksime al la juna paro. Tiel la saĝulo iun tagon ekiras al eta promeno. Post iom da tempo li eksidas sur benko, prenas sian panon kaj sian trinkaĵon, kaj refortigas kaj refreŝigas sin.
Je la sama tempo Jan kaj Janina, kiuj tiel amis sin kaj kiuj tiel vole scius pli pri sia vivo kaj pri la mondo, same ekiras al matena promeno. Post iom ili venas al la loko, kie sidas la viro dormetante. Ili ne volas lin ĝeni kaj ĵus decidas pluiri, kiam la viro malfermis la okulojn, palpebrumis al ili, ridetas, kaj per leĝera mansigno ilin invitas eksidi.
«Vi ne ĝenas min, eĉ male, mi vin atendis,» diras li. Pri tio ambaŭ tre miras. Sed ili ekhavas fidon al la afabla sinjoro kaj sidiĝas apud li.
Silente ili elpakas siajn panojn kaj manĝas. Tiam Janina malfermas kolaon, kaj ili trinkas. «Nu,» diras la viro, silente observinte ilin, «kolao ja estas ne la plej saniga trinkaĵo.»«Jen vi pravas,» respondas la juna virino, «sed oni ja ne ĉiam manĝas kaj trinkas absolute nur la plej sanigan.» Kaj ŝi iom suspiras.
La saĝulo jam delonge sentas sin korligita al ambaŭ, kaj li vere ĝojas, ke ili sidas apud li.
Li rigardas ŝin amoplene, kaj tamen lia rigardo estas direktita ankaŭ internen. Delonge pasintaj tempoj vekiĝas al nova vivo. Kaj dum li parolas, ili kreskas en li al nekutime freŝigaj klareco kaj vigleco.
«Jes,» tiel li ekparolas, «vi miras ke mi diras, ke mi atendis vin. Sed via sopiro trapenetris ĝis mi; do mi ekiris kaj atendis vin ĉi tie. Vi volas scii, de kie venas via vivo, de kie via amo kaj de kie la mondo ĉirkaŭ vi. Mi rakontu al vi. Ĉar mi scias, ke tio vere interesas vin. Mi volas klarigi tion al vi per rakonto, tiel estas pli facile.
"En tempo tre malproksima de vi vivis multaj inoj kaj viroj en nemezureble grandaj kaj belaj mondoj. Nenio al ili mankis. Ili estis feliĉaj. Sed ne estis tiel, kiel vi imagas, ke ili senzorge vegetadis. Ili havis la deziron fari siajn mondojn ankoraŭ pli belaj kaj multfacetaj. Kaj tiel ekestis mondo post mondo.
Iun tagon paro diris al si: «Ni havu infanojn kaj donu al ili unu el niaj multaj mondoj. Sur ĝi ili estu feliĉaj - kiel ni - kaj ili aranĝu ĝin same bela - kiel ni.» Kaj okazis tiel.
Ili havis infanojn kaj donacis al ili mondon. Iliaj filinoj kaj filoj estis feliĉaj kaj tre ĝojis pri la donaco. Ĝojplene ili rakontis al siaj gepratoj pri siaj faroj kaj sukcesoj, kaj disvastiĝis sur tiu mondo. Ili fortiĝis pli kaj pli, ekkonis iom post iom la sekretojn de la mondo kaj tiel konsciiĝis pri sia forto. Tio daŭris tre, tre longan tempon, por vi neimageble longan tempon.
Tiuj estaĵoj estis same tre eksperimentemaj kaj kreemaj. Same kiel siaj gepatroj ili havis la talenton kaj trovis ĝojon krei novajn mondojn. Kaj tiam ili decidis denove krei mondon. Tiel ili kreis plenaj de ĝojo kaj agemo vian mondon, en kiu vi vivas:
Hela, malhela en tago kaj nokt'
Alta, malalta en monto kaj val'
Varma, malvarma en fajro kaj neĝ'
Seka, malseka en tero kaj mar'
Planto kaj besto, birdo kaj fiŝ'
Viro kaj ino
Ili rigardis vian Teron kaj trovis ĝin bela, forta kaj sana."
Dum ioma tempo estas mallaŭte. Tiam la saĝulo rompas la silenton kaj diras: «Mi nun montras al vi la bazajn trajtojn de via origino. Vi scias nun, de kie venas via mondo, via vivo kaj via amo.»
Atenteme kaj kun kreskanta miro la du aŭskultadas la viron. En ilia interno vastiĝas granda trankvilo. «Ni dankas al vi pro tiuj ĉi novaj kaj neantenditaj ekkonoj. Unue ni devas tion digesti.» Kaj iom hezite ili aldonis: «Ĉu ni povas ankaŭ kontakti tiujn estaĵojn?»
«Ja certe!» respondas la saĝa viro malrapide. «Kion vi opinias, de kie mi havas mian scion? Ĉiu homo havas siajn internajn sensojn. Per la interna orelo vi povas aŭdi tiujn estaĵojn. La demando nur estas, ĉu vi volas aŭskutli ilin. Sed pri tio ni povas paroli alian fojon.»
Li ridetas al Jan kaj Janina kaj postrigardas ilin, ĝis ili en vojkurbo malaperas el liaj okuloj.
Tiam li ekstaras, kaj ankaŭ li sentas malpeziĝon, ĉar la unuan fojon li tiel klarigis la originon de ĉi tiu mondo al homoj de ĉi tiu tempo.
Kaj profunde en sia interno li sentas la rideton de tiu saĝa virino, kun kiu li plej interne estas ligita, eĉ dum li vivas en ĉi tiu malgranda lando, kaj ŝi en tiu malproksima granda...
Albert Jäger
Bildoj kun afabla permeso de Arne Jäger.
Traduko kun afabla permeso de Lars Sözüer. 2008
__________________________________________________________________________________
Multan danlon al mia estimata tradukanto Lars Sözüer.
Send a message
Search for members




esocom says:
Zhang Xuesongpro says:
Elbertinumpro replies:
Bea Allée says:
Elbertinumpro replies:
Olga Beljaevapro says:
kara Elbertinum!
Olga Beljaeva edited this comment 9 months ago.
Elbertinumpro replies:
František Horáček says:
Elbertinumpro says:
Elbertinum edited this comment 8 months ago.
Mike59 says: