Elbertinum Published on February 18, 2008
by Elbertinumpro

Elbertinum's blog

Browse posts
Josef von Eichendorff 2 Gedichte [de][eo]
Posted on May 21, 2008
7 comments (latest 4 months ago)
Ermutigung - Animación - Kuraĝigo - Encouragement [de][es][eo][en][fr]
Posted on April 17, 2008
23 comments (latest 5 months ago)
Da dove provvengo – una storia
Posted on April 5, 2008
3 comments (latest 4 months ago)
D'où je viens - un récit
Posted on March 19, 2008
12 comments (latest 5 months ago)
De kie mi venas - rakonto
10 comments (latest 5 months ago)
Where I come from - a story
Posted on February 15, 2008
10 comments (latest 7 months ago)
Woher ich komme - eine Geschichte
Posted on February 9, 2008
15 comments (latest 2 months ago)
Die Welt im Elbsandsteingebirge bei Dresden [de] [en] [fr] [Esperanto]
Posted on January 14, 2008
7 comments (latest 8 months ago)
Meine neue Heimat in der Sächsischen Schweiz
Posted on January 6, 2008
11 comments (latest 3 months ago)

Member tags

tuvalu
Lars Sözüer

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 1102 visits / 1 vote

De kie mi venas - rakonto

Monday February 18, 2008 at 06:11PM

deutsch - english - español - français - italiano

 

De kie mi venas - rakonto

 

En malgranda lando vivis saĝa viro, kaj en granda lando vivis saĝa virino. Ambaŭ vivis dise unu de la alia, sed profunde en la koroj ligite je mirinda maniero. Ili havis scion de aparta speco, ne lernejan scion. Nome, ili sciis, de kie ili venis, kien ili iris, kaj antaŭ ĉio ili sciis, kial kaj por kiu celo ili vivis.

En la malgranda lando vivis ankaŭ Jan kaj Janina. Ambaŭ tre inklinis unu al la alia, ili amis unu la alian multege. Ofte ili diris: Kiom bele estas, ke ni konas unu la alian kaj ke ni trovis nin. Sed de kie venas nia amo, de kie venas nia vivo kaj ĉiuj belaĵoj ĉirkaŭ ni?

 

 

Kaj ili demandis jen ĉi tiun, jen tiun pri respondo. Sed neniu respondis al ili kontentige: »Ankaŭ ni ne scias. Sed kial vi volas tion scii tiel precize? Simple vivu!« Pri tio la du tristiĝis. Je senkulpigo de siaj amikoj ili diris: »Ili estas ankoraŭ junaj, tial ilin eble ne interesas tio.« Tiel restadis ilia sopiro pri la deveno de ilia amo, kaj kreskis pli kaj pli.

Tiu sopiro atingis la saĝan viron, kaj li decidis ilin helpi. Li ja vivis - ne hazarde, sed pro saĝa decido - tute proksime al la juna paro. Tiel la saĝulo iun tagon ekiris al eta promeno. Post iom da tempo li eksidis sur benko, prenis sian panon kaj sian trinkaĵon, kaj refortigis kaj refreŝigis sin.

Je la sama tempo Jan kaj Janina, kiuj tiel amis sin kaj kiuj tiel vole scius pli pri sia vivo kaj pri la mondo, same ekiris al matena promeno. Post iom ili venis al la loko, kie sidis la viro dormetante. Ili ne volis lin ĝeni kaj ĵus decidis pluiri, kiam la viro malfermis la okulojn, palpebrumis al ili, ridetis, kaj per leĝera mansigno ilin invitis eksidi.

«Vi ne ĝenas min, eĉ male, mi vin atendis,» diris li. Pri tio ambaŭ tre miris. Sed ili ekhavis fidon al la afabla sinjoro kaj sidiĝis apud li.

Silente ili elpakis siajn panojn kaj manĝis. Tiam Janina malfermis kolaon, kaj ili trinkis. «Nu,» diris la viro, silente observinte ilin, «kolao ja estas ne la plej saniga trinkaĵo.»«Jen vi pravas,» respondis la juna virino, «sed oni ja ne ĉiam manĝas kaj trinkas absolute nur la plej sanigan.» Kaj ŝi iom suspiris.

La saĝulo jam delonge sentis sin korligita al ambaŭ, kaj li vere ĝojis, ke ili sidis apud li.

Li rigardis ŝin amoplene, kaj tamen lia rigardo estis direktita ankaŭ internen. Delonge pasintaj tempoj vekiĝis al nova vivo. Kaj dum li parolis, ili kreskis en li al nekutime freŝigaj klareco kaj vigleco.

 

 

«Jes,» tiel li ekparolis, «vi miris ke mi diris, ke mi atendis vin. Sed via sopiro trapenetris ĝis mi; do mi ekiris kaj atendis vin ĉi tie. Vi volas scii, de kie venas via vivo, de kie via amo kaj de kie la mondo ĉirkaŭ vi. Mi rakontu al vi. Ĉar mi scias, ke tio vere interesas vin. Mi volas klarigi tion al vi per rakonto, tiel estas pli facile.

"En tempo tre malproksima de vi vivis multaj inoj kaj viroj en nemezureble grandaj kaj belaj mondoj. Nenio al ili mankis. Ili estis feliĉaj. Sed ne estis tiel, kiel vi imagas, ke ili senzorge vegetadis. Ili havis la deziron fari siajn mondojn ankoraŭ pli belaj kaj multfacetaj. Kaj tiel ekestis mondo post mondo.

Iun tagon paro diris al si: «Ni havu infanojn kaj donu al ili unu el niaj multaj mondoj. Sur ĝi ili estu feliĉaj - kiel ni - kaj ili aranĝu ĝin same bela - kiel ni.» Kaj okazis tiel.

Ili havis infanojn kaj donacis al ili mondon. Iliaj filinoj kaj filoj estis feliĉaj kaj tre ĝojis pri la donaco. Ĝojplene ili rakontis al siaj gepratoj pri siaj faroj kaj sukcesoj, kaj disvastiĝis sur tiu mondo. Ili fortiĝis pli kaj pli, ekkonis iom post iom la sekretojn de la mondo kaj tiel konsciiĝis pri sia forto. Tio daŭris tre, tre longan tempon, por vi neimageble longan tempon.

Tiuj estaĵoj estis same tre eksperimentemaj kaj kreemaj. Same kiel siaj gepatroj ili havis la talenton kaj trovis ĝojon krei novajn mondojn. Kaj tiam ili decidis denove krei mondon. Tiel ili kreis plenaj de ĝojo kaj agemo vian mondon, en kiu vi vivas:

 

Hela, malhela en tago kaj nokt'

Alta, malalta en monto kaj val'

Varma, malvarma en fajro kaj neĝ'

Seka, malseka en tero kaj mar'

Planto kaj besto, birdo kaj fiŝ'

Viro kaj ino

 

Ili rigardis vian Teron kaj trovis ĝin bela, forta kaj sana."

 

 

Dum ioma tempo estis mallaŭte. Tiam la saĝulo rompis la silenton kaj diris: «Mi nun montris al vi la bazajn trajtojn de via origino. Vi scias nun, de kie venas via mondo, via vivo kaj via amo.»

Atenteme kaj kun kreskanta miro la du aŭskultadis la viron. En ilia interno vastiĝis granda trankvilo. «Ni dankas al vi pro tiuj ĉi novaj kaj neantenditaj ekkonoj. Unue ni devas tion digesti.» Kaj iom hezite ili aldonis: «Ĉu ni povas ankaŭ kontakti tiujn estaĵojn?»

«Ja certe!» respondis la saĝa viro malrapide. «Kion vi opinias, de kie mi havas mian scion? Ĉiu homo havas siajn internajn sensojn. Per la interna orelo vi povas aŭdi tiujn estaĵojn. La demando nur estas, ĉu vi volas aŭskutli ilin. Sed pri tio ni povas paroli alian fojon.»

Li ridetis al Jan kaj Janina kaj postrigardis ilin, ĝis ili en vojkurbo malaperis el liaj okuloj.

Tiam li ekstaris, kaj ankaŭ li sentis malpeziĝon, ĉar la unuan fojon li tiel klarigis la originon de ĉi tiu mondo al homoj de ĉi tiu tempo.

Kaj profunde en sia interno li sentis la rideton de tiu saĝa virino, kun kiu li plej interne estis ligita, eĉ dum li vivis en ĉi tiu malgranda lando, kaj ŝi en tiu malproksima granda...

 

 

Albert Jäger

Bildoj kun afabla permeso de Arne Jäger.

Traduko kun afabla permeso de Lars Sözüer. 2008

 

__________________________________________________________________________________

 

Multan danlon al mia estimata tradukanto Lars Sözüer.

10 Comments / add your comment?

esocom says:
Gratulon ke vi publikigis tiun version antaŭ la franca!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesong pro says:
Dankon pro la tre bela rakonto!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Elbertinum pro replies:
Koran dankon - Zhang -
Posted 7 months ago. ( permalink )
Bea Allée says:
Jes, tre bela rakonto!
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )
Elbertinum pro replies:
Koran dankon - Bea -
Posted 7 months ago. ( permalink )
Olga Beljaeva pro says:
Nekredeble bela kaj sagxa legendo, dankegon,
kara Elbertinum!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Olga Beljaeva edited this comment 7 months ago.
Elbertinum pro replies:
Koran dankon - Olga -
Posted 7 months ago. ( permalink )
František Horáček says:
Superba rakonto kun belegaj bildetoj karesis mian animon, grandan dankon estimata amiko!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Elbertinum pro says:
dankon Frantisek - mi skribis rakonton kun mia koro -
Posted 7 months ago. ( permalink )
Elbertinum edited this comment 6 months ago.
Mike59 says:
Ankaŭ mi elkore dankas vin pro via tre bela rakonto (kaj belegaj bildoj!) kara Elbertinum! Kiel diris Antoine de Saint-Exupéry en sia famkonata verko "La Eta Princo" : "Oni nur vidas bone per sia koro." ... :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.