« Kara Nina - kara Nino
ni atendis vin supre
mi kaj mia amikino prepariĝis al via vizito
ankaŭ sur nia planedo
ni evoluas de infano al plenkreskulo
kiam mi plenkreskis mi decidis studentiĝi
mi interesiĝis de komence
pri la frua evoluo de homoj sur nia planedo
ĉi tie mi konatiĝis ankaŭ kun LEONI
ŝi havis la saman deziron
Nu - tiam okazis io tre bela
ni enamiĝis
sed tio ekzistas ankaŭ ĉe vi
kaj la jenon ni eksciis dum nia studado
En tre frua evolua stadio de homoj sur nia planedo
ekzistis - kiel ĉe vi -
tre multaj militoj kaj detruado
kiel konsekvenco de la misuzo de potenco
en kontrasto kun vi
estis tio procezo mallonga kaj terura
ni lernis pli rapide vivi en paco kaj en harmonio
kaj fine de la studado
Mi kaj Leoni demandis nin
Ĉu io tia ekzistas
nun
ie en la universo
ankoraŭ aliaj planedoj
Nun ni pretis
por nova kompreno
Kaj niaj saĝaj viroj kaj virinoj diris al ni
« Jes - ekzistas ankoraŭ kelkaj malmultaj planedoj
kaj unu el ili estas
la tero »
Kaj subite vidas Nino kaj Nina
sian planedon
klare kaj precize
tiun belegan planedon
ĝian maldensan bluan kovron
la verdon kaj brunon kaj flavon de la kontinentoj
la bluon de la grandaj oceanoj
la blankon de la polusoj
la blanke brilantajn nubojn
Ĝi turniĝas malrapide
iĝas pli kaj pli febla
kaj malaperas
Ili estas surprizitaj
de la realeco de la spektaĵo
mallaŭtvoĉe diras Leon
« Via tria okulo estas nun malfermita
tiu malfermaĵo estas
naskiĝa donaco de nia planedo al vi
Ni ekstaru -
estas nur mallonga vojo ĝis nia domo »
« Bonvolu atendi
la impresoj de ĉi tiu tago -
la renkonto kun vi -
kaj nun la surprizo-
tio estas multa por ni »
diras Nina mallaŭte
« Ni komprenas vin - Nina »
diras Leon kaj li metas siajn manojn
milde sur la ŝultron de Nina
Nino estas silenta -
li sentas la saman
« Bone - ni iru » diras Nina
ili ekstaras
kaj baldaŭ ili vidas la dometon
Ili haltas ĉe la ĝardena pordo
« Atendu ĉi tie » diras Leon
kaj li iras al la domo
iras en la domon
kaj aperas en la pordo
Malrapide ili iras al la domo
kun Leoni en la mezo
Kun kompleza kaj amoplena rideto
prezentas Leon al Nina kaj Nino
ravan bluan floron
dirante
« Tiu ĉi floro akompanos vin
ĝi floros ĉiam »

Kun tioj vortoj prezantas li
la floron al Nina kaj Nino
« Nun iru en la domon »
Malrapide ili eniras
Text und Fotos von Albert Jäger
Traduko per helpo de Lars Sözüer kaj Manfredo
la foto de planedo de Armando Taborda
Send a message
Search for members


Armando Tabordapro says:
Elbertinumpro replies: