Antaŭ altaj kaj larĝaj rokoj situas domeco
Antaŭ ĝi estas malgranda ĝardeno
En la domo loĝas viro kaj virino
Ili havas knabon kaj knabinon
Ili nomiĝas Nina kaj Nino
Gepatroj nomiĝas ilin nur
Ninja kaj Ninjo
La gepatroj tre amas siajn infanojn
kaj infanoj tre amas siajn gepatrojn
Ili grandiĝas
faras la unuajn pasojn -
ludas en sia ĉambro
poste en la bela ĝardeno
Ili helpas siajn gepatrojn
planti kaj rikolti
ili ĝojas pri printempo somero aŭtumno kaj vintro
poste ili migras kun gepatroj
esplori arbarojn herbarojn kaj lagetojn
Kaj tiam venas la tago
kiam diras la gepatroj
« Vi estas nun sufiĉe maljuna
eliru kaj rigardu la mondon »
Jam ĉiam ili volis ambaŭ scii
kio malantaŭ la rokoj kaŝas sin
Iel estis mistero
ankoraŭ neniam la gepatroj pri tio parolis
bonhumore ili ekmigras
plena surprizo - subite ili ekvidas monton
strange
ili antaŭe ankoraŭ neniam vidis ĝin
eble ili povas vidi de supre
kio kaŝas sin trans la montoj
Ili iras rapide pli kaj pli
vehemente ili kuras alten la lastajn stupojn
kaj tiam - ili ne kredas siajn okulojn
antaŭ kaj sub siaj okuloj
ili vidas novan mondon
Tion ili ne atendis
....kaj nun ili ekkomprenas....
Iliaj gepatroj ofte foriris tutan tagon
kaj kiam ili revenis vespere
ŝajnis al ili
ke ili vidis en iliaj okuloj
belan brilon
ĝi devis veni el interno
pri tio ili jam miregis
sed ili neniam riskis
ilin demandi pri tio
nun ili vidas -
de kie tio brilo venis
vasta sub ili -
en sunoplena plataĵo
estas belega urbo
malantaŭe leviĝas alta monto
la pinto neĝkovrita
brilanta en la suno
spegulita klare en la lago
super ĉio situas aŭroro
de mildeco - freŝeco kaj lumo
la harmonio de la koloroj kaj formoj
sensorĉas ankaŭ ilin
kaj ili forgesas lokon kaj tempon
Kaj post tre longa tempo
ili regardas unu la alian
kaj iliaj okuloj eklumas
kaj mallaŭte Nina diras
« Ni vizitu tiun trankvilan kaj brilantan mondon »
« Mi ankaŭ volas tion - Nina
sed kiel ni povas iri tie malsupren
ni tute ne konas la vojon »
Kaj - laciĝinta de la longa migrado
kaj impresata de la multaj novaj impresoj
ili sidiĝas dorso al dorso
kaj baldaŭ ili ekdormas
Teksto kaj fotoj de Albert Jäger
Foto 'Nova mondo' de Arne Jäger
Traduko per helpo de Manfredo kaj Norberto kaj Lars Sözüer
Horizontoj - parto 1.2
Send a message
Search for members







Lucyna Chyla says:
Maria Zarębska says:
Ronaldo says: