Lars Sözüer Published on February 20, 2008
by Lars Sözüerpro

Lars Sözüer's blog

Browse posts
Propono: REF en Norvegujo
Posted on July 19, 2008
27 comments (latest 3 weeks ago)
Esperanto: Thema der Woche bei Costa del Sol Nachrichten
Posted on June 4, 2008
23 comments (latest 2 months ago)
Iper-meeting Praha 2./3.02.2008
30 comments (latest 22 months ago)
9998!
Posted on February 19, 2008
18 comments (latest 20 months ago)
Häufige Fragen
Posted on October 18, 2007
8 comments (latest 11 months ago)
BEMI-karavano al MKR 2007
Posted on October 10, 2007
12 comments (latest 22 months ago)

Member tags

guyofchrisburn
Petro
Jan Popelka
klip
Vlasta

More information

This post is public
Attribution + non Commercial
  1. Read 5 932 times

Iper-meeting Praha 2./3.02.2008

Wednesday February 20, 2008 at 12:31PM

snímky / fotoj / Bilder / pictures:

Dobřichovice 3. 2. 2008 de Jan Popelka

3.2.2008 de Vlasta

pliaj venos / es kommen noch mehr / more to come

[cs]

Moje žena a já budeme v Praze první víkend v únoru a napadlo nás, že bychom se mohli setkat s členy Ipernity. Jestli máte zájem, napište komentář k tomuto článku a domluvíme se na tom, co budem dělat.

[eo]

Mia edzino kaj mi estos dum la unua semajnfino de februaro en Prago, kaj ni havis la ideon renkonti ipernity-anojn. Se tio interesas vin, komentu al ĉi tiu blogaĵo kaj ni interkonsentu pri tio, kion ni faros.

[de]

Meine Frau und ich sind am ersten Februarwochenende in Prag, und wir hatten die Idee, ipernity-Mitglieder zu treffen. Wenn dich das interessiert, schreibe einen Kommentar zu diesem Artikel hier, und wir verabreden, was wir machen.

[en]

My wife and me will be in Prague on the first weekend of february, and we had the idea to meet ipernity-members. If you are interested, write a comment to this post, and we will agree what to do.

30 Comments / add your comment?

klip says:
Saluton,

certe mi interesiĝas pri renkontiĝo!
Mi aldonas ĉeĥan tradukon, ĉar la renkontiĝo estas okazonta en Ĉeĥio ;-)

[cs]

Moje žena a já budeme v Praze první víkend v únoru a napadlo nás, že bychom se mohli setkat s členy Ipernity. Jestli máte zájem, napište komentář k tomuto článku a domluvíme se na tom, co budem dělat.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Dankegon pro la traduko, nun mi povas inviti pliajn ĉeĥojn.
Mi atendas viajn proponojn pri tio, kion ni faru.
Posted 23 months ago. ( permalink )
klip says:
Nu, mi ne scias, kion vi volas fari. Ĉio eblas :) Ni povas promenadi kaj viziti tipajn vidindaĵojn.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Promenadi sonas bone. Pri la tipaj vidindaĵoj mi ne estas tiel certa. Ni supozu ke multajn interesas fari fotaĵojn. Do tipaj vidindaĵoj jes bonas, sed eble estas ankaŭ lokoj en via urbo kie eblas fari interesajn fotojn, kaj kiujn la turistoj kutime ne vizitas?
Aldone mi imagas ke ni povus renkontiĝi en restoracio aŭ trinkejo por interkonatiĝi kaj babili.
Eble iu volus fari prelegon, aŭ praktikan instruadon pri io?
Posted 23 months ago. ( permalink )
Jan Popelka replies:
Mi eble pli ĝuus ion pretervolan. Aliflanke, temas pri Ipernity, do iu mallonga neenua instruado estus valore, precipe por komencantoj aŭ eĉ ne-Ipernitanoj, se iuj partoprenos. Pri kiom da partoprenantoj vi jam eksciĝis, Lars? Kiom inter ili estas esperantistoj?
Posted 23 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Ĝis nun mi ricevis nur malkonfirmojn. Sed la diskonigo estas ankoraŭ freŝa. Kaj mi certe ĝuus ankaŭ renkontiĝeton kun nur vi, klip, kaj mia edzino. En tia eta rondo eblas ĉion sponte fari.
Posted 23 months ago. ( permalink )
stip says:
wir können leider nicht kommen, da schon andere termine! schöne tage in prag!
Posted 23 months ago. ( permalink / translate )
Jan Popelka says:
Mi nepre partoprenos. Malkutimaj lokoj estas pripensinde, iujn mi eble konas. Plej bone viziti ilin nokte aŭ tre frue matene. Bonŝance kaj por mi mirinde nuntempe en Prago turistoj malmultas.
Posted 23 months ago. ( permalink )
biciklanto says:
Tre originala propono. Mi estas scivolema pri viaj malkovroj kaj viaj kontaktoj en Prago.
Ĉu vi ŝatos poste raporti pri tiu evento en la Antverpena klubejo ?
Vi proponu mem daton kaj ni volonte akceptos vin !
Multajn salutojn.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Unue ni atendu ĉu entute io raportinda okazos.
Posted 23 months ago. ( permalink / translate )
klip says:
Kompreneble se ni renkontos, tiel ni faros bildojn. Oni ne bezonas ion okazi por bildojn :)

Mi loĝas en Prago nur ses aŭ sep jaroj, do mi ne estas bona ĉiĉerono je vidindaĵojn :)

Ni povas geo-kaŝadi, ĉar iuj lokoj estas belaj kaj vizitindaj kaj ili estas ne vizitantaj fare de turistoj. Sed mi ne scias nun, se mi havos GPS-ilon komence de Februaro. Sed mi pensas ke iu havos iun (ĉu vi?).

Ankaŭ kiom da horoj kaj kiuj vi estas en Prago?
Posted 23 months ago. ( permalink )
Jan Popelka replies:
Mi havas kaj certe havos GPS-ilon.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Geo-kaŝumado estas interesa propono! Ĝis nun venos de ekster Prago nur mia edzino kaj mi. Ni alvenos en sabato, la 2-a de februaro, antaŭtagmeze, kaj ni foriros en lundo, la 4-a, fruvespere.
Posted 23 months ago. ( permalink )
guyofchrisburn says:
Se "nur" renkontos ni kiel fremduloj en Prag, mi volas diri, ke ni jam multfoje estis en Prag kaj vidis multe de la turismaj lokoj, do tien ni ne nepre iru tien. Ni vizitu bonajn ejojn por trinki aŭ drinki bonajn bierojn...

kaj babili kaj ludi...

chrisburn
Posted 23 months ago. ( permalink )
Petro says:
Saluton, Lars! Mi aligxis al Ipernity pro scivolemo sed ne vere komencis aktivi tie. Tamen mi tre gxoje kaj volonte renkontigxos kun vi kaj la ceteraj Ipernitanoj en Prago dum via cxeesto cxi tie kaj dume ekscios iom pli pri Ipernity. Cxu vi povas malkasxi al ni, kie vi logxos, ke ni povu laux tio proponi konvernan bierejon aux restoracion por la renkontigxo kaj interesan itineron por komuna fotopromeno? Ankaux dependas de viaj interesoj: se vin interesas naturo, malgraux la malkonverna dato (vintro) mi proponus aux Sovagxan Sxaron (kie oni kutimis filmi "westernojn") aux aliajn el multaj pragaj naturaj vidindajxoj (malmujltaj scias, ke krom arkitekturo, Nigra teatro kaj biero Prago estas interesa pro multaj naturprotektitajxoj). Sed se vin pli logas cxarmaj mallargxaj stratetoj flanke der la cxefaj turismaj itineroj, ankaux tiaj promenoj eblas, ecx en rekta najbareco de praga kastelo kaj simile. Ankaux bv. sciigi al ni, kiom da tempo kaj kiam plej volonte vi volas kunesti kun ni, ke ni povu pli bone plani kaj plu trafe proponi iun programon.
Mi eagas nur nun, cxar gxis nun mi ne sciis, cxu dum tiu semajnfino ne devos foresti. Amikajn salutojn al vi sendas Petro
Posted 23 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Bonege, mi ĝojas ke ni renkontos ankaŭ vin, kaj pri via intenco pli aktivi en ĉi tiu bona TTTejo.
Ni loĝos ĉe familio Pištíkova/Mišurec apud Letenské Sady. Sed Prago havas tiel bonan publikan trafiksistemon ke ni facile povas veni ĉien ajn en la urbo.
Via propono de naturaj vidindaĵoj sonas tre interese, eble ni povas kombini tion kun geokaŝumado (klip, Jan)?
Pri 'Sovaĝa Ŝaro' mi havas nenian imagon.
Ĉarmaj mallarĝaj stratoj ĉiam logas nin, sed ni estis jam kelkfoje en Prago kaj vagadis abunde tra ili, do mi sentas ke venis tempo por io alia.
Pri la tempo ni estas tute liberaj. Bonvolu la aliaj skribi ion pri siaj tempaj preferoj.
Amike, Lars
Posted 23 months ago. ( permalink )
Lars Sözüer edited this comment 23 months ago.
Jan Popelka says:
Ĉu ne proksimiĝas taŭga tempo por prepari pli detale programon de la renkontiĝo? Almenaŭ la loko kaj tempo de unua renkontiĝo post via alveno en Pragon (ne temas necese pri la "oficiala") sciindas. Morgaŭ mi veturos en Brnon ĉar mi helpetos al Marek prepari priesperantan filmeton por Ĉeĥa televido (sed mi klopodos ne aperiĝi surekrane;) kaj revenos ĵaŭde.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Vi pravas. Mi tuj skribos al niaj gastigantoj kaj poste sciigos ĉi tie ilian opinion.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Jan Popelka says:
Mi ne sukcesis telefone fiksi lokon en tiu ĉi restauracio, sed sukcesis pri alian kiu eĉ kuiras propran naturan nefiltritan bieron. La loko estas nefumanta.
www.gastroinfo.cz/pivodum
Je 15:00 h, por 8 personoj. Eble eĉ venos mia fratino Eva kaj ŝia amiko Gustavo, sed tio ne estas certa, do mi ne agis pri tio...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Bone, mi viŝas mian antaŭan mesaĝon pri la alia gastejo, kaj antaŭĝojas pri bona biero post malpli ol 24 horoj!
Posted 22 months ago. ( permalink )
nottiestylepro says:
iper meeting in Prague?
What a beautiful place!!
....someday, I will be there ;-)

btw...it is possible to join it for someone who only speaks in English?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
We hoped that some would show up who speak English. But we could all get by with Esperanto. You are very welcome next time.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Dorina says:
kaj chu okazis iper-renkontigho? chu vi, au alia faris bildojn?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Jes, kaj la ligilojn al la unuaj bildoj mi enmetis tute supre.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Oni povas tre bone manĝi en Prago, mi rekomendas "Knedliĉki " aŭ aliaj farunbuletojn kaj kompreneble ĉeĥan bieron :-) Mi estis en Prago dufoje sed bedauxrinde nur po unu tago do mi esperas reveni tien por pli longe :-) Bonegan vojaĝon kaj agrablan renkontiĝon mi deziras al vi!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Dankon pro la konsiloj kaj bondeziroj. Fakte la renkontiĝo jam okazis. Sed ni povus ja ripeti ĝin. Ĉu vi venus?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
hehe, fakte - jam ;-) Ho! Tre volonte mi partoprenus se vi ripetus :-)
Posted 22 months ago. ( permalink / translate )
Lars Sözüerpro replies:
Ĉu eĉ en Prago, aŭ ni havu renkontiĝon en Pollando?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
:-) Povas esti en Pollando, eble dum Arkones en mia urbo-Poznań ? Ĉu vi iam pertoprenis? www.arkones.republika.pl/index_espo.htm
Posted 22 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Ĝis nun ne, sed mi ja ŝatus. Ŝajne la paĝo ĉi jara estas www.arkones.org
Mi jes konsideros partopreni.
Posted 22 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...