Lars Sözüer Published on October 10, 2007
by Lars Sözüerpro

Lars Sözüer's blog

Browse posts
Propono: REF en Norvegujo
Posted on July 19, 2008
16 comments (latest 6 weeks ago)
Esperanto: Thema der Woche bei Costa del Sol Nachrichten
Posted on June 4, 2008
17 comments (latest 5 weeks ago)
Iper-meeting Praha 2./3.02.2008
Posted on February 20, 2008
30 comments (latest 9 months ago)
9998!
Posted on February 19, 2008
18 comments (latest 7 months ago)
Häufige Fragen
Posted on October 18, 2007
7 comments (latest 9 months ago)
BEMI-karavano al MKR 2007
12 comments (latest 9 months ago)

Member tags

Lars Sözüer

More information

This post is public
Attribution + non Commercial
  1. 1537 visits

BEMI-karavano al MKR 2007

Wednesday October 10, 2007 at 06:45PM

(eo) Miaj infanoj tre ŝatas grimpi kaj montmigradi, do ni jam delonge revis partopreni en MKR (Montkabana Renkontiĝo), sed neniam ĝi okazis dum niaj ferioj. Sed ĉi aŭtune ĝi trafis meze en niajn dusemajnajn feriojn, do nepre ni aliĝu! Sed la loko sur kroata insulo Cres malfacile atingeblas per publika trafiko. Kiel do vojaĝi? Nu, ni ne havas monon, sed biciklon, kaj po kelkajn tagojn antaŭ kaj post la aranĝo por fari kombinitan vojaĝon per trajno kaj biciklo.

Rigardu en la nun alŝutataj albumoj kies nomoj komencas per 'MKR 2007', kiujn aventurojn ni travivis:

MKR 2007 1 - Vojaĝo ĝis Salzburg
MKR 2007 2 - Vojaĝo de Salzburg ĝis Bad Eisenkappel
MKR 2007 3 - Vojaĝo de Bad Eisenkappel ĝis Ljubljana
MKR 2007 4 - BEMI-karavano de Ljubljana ĝis Čiritež
MKR 2007 5 - BEMI-karavano de Čiritež ĝis Vozilići
MKR 2007 6 - BEMI-karavano de Vozilići ĝis Beli
MKR 2007 7 - unua tago en Beli
MKR 2007 8 - dua tago en Beli kun ekskurso al Lubenice

(de) Meine Kinder lieben Klettern und Bergwandern, deshalb träumten wir schon lange davon, an MKR (Berghüttentreffen) teilzunehmen, doch nie fand es während unserer Ferien statt. Doch diesen Herbst fiel es mitten in unsere zweiwöchigen Ferien, also mussten wir uns unbedingt anmelden! Doch der Ort auf der kroatischen Insel Cres ist schwierig mit öffentlichem Verkehr zu erreichen. Wie also reisen? Na ja, wir haben kein Geld, aber ein Fahrrad, und je einige Tage vor und nach der Veranstaltung für eine kombinierte Reise mit Fahrrad un Zug.

Schau in den gerade hochgeladenen Alben, deren Namen mit 'MKR 2007' beginnen, welche Abenteuer wir erlebten.

12 Comments / add your comment?

Paŭl Peeraerts pro says:
Tre belaj serioj, Lars! Mi ĝojas, ke vi kunhavigis ilin al ni!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Carolin Hötzl says:
Rigardinte la fotojn mi demandas min, kial mi ne akompanis vin ;)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Lars Sözüer pro replies:
Fakte estis tre malgranda karavano kun nur 4 personoj. Estintus bele se ankaŭ vi nin akompanus.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Carolin Hötzl replies:
Fakte mi havos po du ekzamenojn dum la venontaj tri semajnoj, kaj je la 30a de oktobro mi scios, ĉu mi sukcesis la finekzamenon pri bazlerneja pedagogiko. Ankaŭ tial mi ne akompanis vin. :)
Sed pli kaj pli kreskas mia deziro bicikli denove. Do, ĉu jam planoj ekzistas pri venonta jaro? Eble al IJK en Hungario?
Cetere, viaj filinoj estas tiom ĉarmaj...
Posted 13 months ago. ( permalink )
Lumina says:
Tre dolcxe, mi cxiam amas infanojn kiuj amas grimpadon. Kisu ilin elkore flanke de mi kara :-)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Lars Sözüer pro replies:
Mi esperas ke iam ni sukcesos viziti vian landon por grimpado
Posted 11 months ago. ( permalink )
Jan Popelka says:
Aĥ, mi ne sciis pri Montkabanaj Renkontiĝoj. Tio tre plaĉus al mi!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Lars Sözüer pro replies:
Posted 11 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Estus bone partopreni gxin.
Mi ege sxatas bicikli. Mi biciklas ankaux vintre en granda negxo kaj oni diras,ke mi estas stultulo. La biciklado estas bonega sporto. Bedauxrinde pro la granda trafiko gxi estas dangxera. Cxiujare centoj da biciklantoj mortas sur la vojoj.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Lars Sözüer pro replies:
Kaj mortas miloj da aŭtistoj...
Mi konsilas al vi aliĝi al BEMI (senpage) por esti informita pri la karavanoj kaj aliaj aranĝoj. Certe okazos iu kiu taŭgas ankaŭ por vi.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Olga Beljaeva pro says:
Bonega vojagxo kaj kolor- enhava-ricxa "raporto"!
Dankedon de mia plenkoro!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Lars Sözüer pro replies:
Mi ĝojas ke ĝi plaĉas al vi. Ankoraŭ atendas multaj fotoj la alŝuton - estas temporaba afero.
Posted 9 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.