La 21-an de decembro kelkaj fondintoj de la Pekina Esperanto-Asocio (PEA) kunvenis en suda Pekino. La kunvenon ĉeestis Nan Youli kaj Wang Yanjing, prezidanto kaj vicprezidanto de PEA, kaj Yu Jianchao, raportistino de la Ĉina Radio Internacia. Ili estas unuaj membroj de PEA, kiu fondiĝis en la 1980-aj jaroj. En la kunveno ili refondis la "grupon de Esperanto".


Por pli da informoj bonvole vizitu: www.espero.com.cn/2014-12/22/content_34380675.htm