Vespere de la 28a de Novembro, 2014, Changzhou-a Esperanto-Asocio akceptis s-rinon MIZUNO Keiko el Tokorozawa (ĝemela urbo de la urbo Changzhou) de Japanio. La esperantistoj de la du landoj renkontiĝis en la oficejo de la asocio situante en Dongfang (Orienta) Elementa Lernejo. S-rino MIZUNO estas edzino de la prezidanto de Tokorozawa E-Rondo.


Por pli da informoj bonvole vizitu: www.espero.com.cn/2014-12/03/content_34216898.htm