La 17an de junio en Zaozhuang, Ĉinio, Esperanto-muzeo, kunfondita de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la Zaozhuang-a Universitato kaj dezajnita de s-ro Luo Hongwei, akiris la premion Huading por Muzea Spaco en la Internacia Mediarta Kreo-dezajna Konkurso kadre de la 9a Ĉina Internacia Ekspozicio de Konstrua Dekoracio kaj Dezajnarto. La konkurso estis organizita de la Ĉina Konstru-Dekoracia Asocio.

Por pli da informoj bonvole vizitu: www.espero.com.cn/2014-06/24/content_32754029.htm