de USUI Hiroyuki



Daŭrigante la precedencon lanĉitan en la lasta jaro, ankaŭ ĉi-jare la Pekina Esperanto-Asocio kaj la Tianjin-a Esperanto-Asocio komune okazigis "Verdan Ekskurson". Ĉi-jare, de la 6-a ĝis la 8-a de junio la aranĝo okazis en la fama somerumejo Beidaihe en la urbo Qinhuangdao de Hebei-provinco. En tiu fama feriejo, ĉirkaŭ 300 kilometrojn oriente de Pekino, iam feriis eĉ tiaj eminentaj ŝtatgvidantoj kiel Mao Zedong. La aranĝon partoprenis 33 personoj: 21 el Pekino, 8 el Tianjin, 3 el la provinco Hebei al kiu apartenas Beidaihe, kaj 1 eĉ el la malproksima Nankino...http://www.espero.com.cn/2014-06/10/content_32623266.htm

En la aktivado prelegis s-ro USUI Hiroyuki, japana redaktoro de El Popola Ĉinio, pri kelkaj poemoj de Zamenhof, precipe pri tiuj kun privata karaktero kiel "Mia penso". Li konklude atentigis pri la graveco de Zamenhofaj poemoj por kompreni Esperanton, i.a. ĉar kiel li citis de Marjorie Boulton, alia grava poetino en la lingvo lastatempe festinta sian 90-jariĝon, "Esperanto mem estis la ĉefa poemo de mondpoeto Zamenhof".