de Pietro Fiocchi

La italbrita esperantisto Gabriele Corsetti, kiu jam pasintjare rakontis al ni pri sia entuziasma kvinjara vivo en Pekino, en kelkaj monatoj multe progresis en sia komenciĝanta universitata kariero ĉe la prestiĝa Pekina Normala Universitato (Beijing Normal University, english.bnu.edu.cn).

Jen kelkaj ĝisdatigoj kaj konsideroj pri liaj spertoj rekte rakontitaj al ni de Gabriele.

Ekde la komenco de via doktoreca programo, antaŭ nur kelkaj monatoj, kiel progresis via esplora kariero? Kiuj estas viaj taskoj kiel asistanto?

De kiam mi komencis mian programon, aferoj iras bone. Mi iras al klasoj, kaj helpas la aliajn studentojn de mia profesoro en la skribado de iliaj akademiaj artikoloj. Mi ankaŭ agas kiel asistanto al mia profesoro, helpante ĉefe en la instruado de lia kurso por universitataj studentoj. Mi ankaŭ iom integriĝis en la socia vivo de mia universitato, ekzemple agante kiel prezentisto por la nov-jara spektaklo de mia departemento. Mi devis paroli ĉine dum la spektaklo, kaj estis kelkaj miloj da homoj en la publiko.

Kion vi faras konkrete? Pri kio ekzakte vi esploras?

Mia fako estas “media ekonomio", alivorte la ekonomia flanko de mediaj problemoj kaj de la politikoj por protekti la medion. Mi nun estas okupita en esploro pri la Eŭropa sistemo de “negoco de karbo", kaj kiujn lecionojn Ĉinio povus akiri el ĝi por krei la propran sistemon de karbo-negoco. Aliaj studoj pri kiuj mi kunlaboris rilatis al la efiko de la politikoj por protekti la medion en Ĉinio.
...

Por pli da demandoj kaj respondoj bonvole vizitu: www.espero.com.cn/2014-05/19/content_32430014.htm