de Pietro Fiocchi

"Vi devus konatiĝi kun Luis, eksterordinara ĉina studento!", iam diris al mi mia kuba amiko Pedro. Poste mi konatiĝis kun tiu junulo el Henan-provinco, dudek-jara kaj aparte lerta pri lingvoj.

Luis scipovas mirinde la hispanan, per tiu ĉi lingvo li parolas flue kaj komprenas senprobleme hispanparolantojn el malsamaj landoj, kio eble por ĉinoj, kvankam lernintaj sukcese la lingvon, ne estas tute facile, ĉar akcentoj, esprimmanieroj kaj vortoj povas multe malsimili.

"Certe! Li studas en la plej prestiĝa universitato pri lernado de fremdaj lingvoj de la tuta Ĉinio!" foje atentigas min Pedro ĉar mi daŭre surpriziĝas pri tiom da lerteco.

Luis opinias, ke li estis vere bonŝanca. Liaj gepatroj estas laboristoj el urbeto de Henan-provinco, aparte fascina loko pro ĝiaj montaro, historio – tie laŭlegende naskiĝis Laozi, la fondinto de taoismo – kaj temploj, i.a. tiu fama de Shaolin, tamen Henan estas malriĉa provinco.

Per plena engaĝiĝo Luis povis atingi bonegan rezulton: kvankam ankoraŭ mankas du monatoj al lia diplomiĝo, li jam estis dungita de iu granda komerca ĉina entrepreno, antaŭ ne longe subskribis kvin-jaran kontrakton. Ĉi-semajnfine ni kune tagmanĝis, kiel ni ne malofte faras, sed ĉi-foje por gratuli nian ĉinan amikon, kiu krome estas amatora verkisto kaj aparte amas la kinarton.

Dum la universitataj jaroj li povis pasigi ses monatojn en Hispanio por plibonigi la lingvon. Li ne perdis tempon kaj eĉ kaptis ŝancon por vojaĝi tra Eŭropo, kie vizitis dek tri landojn, eble iom rapide sed certe ne senutile.

Luis komencos labori tuj post la diplomiĝo, ses monatojn en la pekina oficejo kaj poste li estos sendita al Latina Ameriko: Venezuelo, Ĉilio, Peruo ktp

Lia ĉina revo? Daŭre vojaĝi kaj fariĝi monda civitano, sed prefere laŭliadire ne lernos Esperanton, ĉar la hispana por lia celo jam sufiĉas.