(Intervjuo fare de Pietro Fiocchi)

Ĉielismo (s-ro Wang Tianyi) estas rimarkinda homo: li havis ambician revon kaj ĝin realigis, per Esperanto. Li estas elstara esperantisto, kiu tagon post tago klopodas por ke nia revo iĝu pli kaj pli reala. Hodiaŭ Ĉielismo estas la prezidanto de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) kaj estras sian komercan entreprenon en urbo Xi'an.

Jen iom pli da historio pri nia samideano, kelkaj el liaj konsideroj kaj sugestoj al esperantistoj, kiuj same havas revon.

Kiam kaj kial vi esperantistiĝis?

Unuafoje mi vidis la nomon Shijieyu (Mondlingvo/Esperanto), kiam mi estis elementa lernanto en la jaro 1968. La nomo interesis min. Ĉar kiel por plej multaj ĉinoj mia denaska lingvo ne estas mandarena, kaj kiam mi estis infano, mi jam posedas du lokajn lingvojn (dialektoj) kaj mandarenan. Kaj mi scias, ke la mandarena estas neŭtrala lingvo por tutaj ĉinoj. Kompreneble, la lingvo Shijieyu (mondlingvo) estas neŭtrala por la tuta homaro. Kaj ĝis 1979 mi renkontis varbon de la mondlingva kurso en nia urbo, mi tuj decidis lerni ĝin. Poste mi sciiĝis, ke la monglingvo nomiĝas Esperanto kun la sama idealo. Kiel la ĉinoj mi kredas la idealon, kaj ĝi estu lerninda. Iom post iom de komencanto mi fariĝis esperantisto.

Kiamaniere vi lernis Esperanton kaj kiom da tempo vi bezonis por sufiĉe bone scipovi ĝin?

Komence mi ĉeestis Esperanto-kurson, eĉ mi kaj miaj laboristoamikoj estis forpelitaj de instruisto, ĉar komence ĉe la kurso estis tro multaj aliĝintoj. Pro tio la instruisto ne deziris akcepti aliĝintojn el la fabriko. Sed baldaŭ al la kurso mankis persistantoj, kaj mi kaj miaj laboristoamikoj trovis niajn seĝojn. Ĝis fino en la kurso restis malmultaj lernantoj kaj ankaŭ miaj laboristoamikoj forlasis la kurson, sed mi lernis ĝis la fino, kaj posedis la bazan scion de Esperanto. Sincere dirite, Esperanto ne estas facila al la ĉino, ĉar ni devas memori kelkmil vortojn. Pro tio multaj tutan vivon ne ellernas Esperanton. Feliĉe, post 5 jaroj mi bone posedas Esperanton, kaj fariĝas ĉefa organizanto de la movado en nia urbo ĝis hodiaŭ.

Dum dek sep jaroj vi laboris en fabriko kiel tornisto kaj poste vi fariĝis negocisto. Kian rolon havis Esperanto en via aventuro?

Mi estas idealisto kaj havas inteligentulan karakterizon. Pro tio mi ne volas vivi kiel tornisto. Kvankam mi ne ricevis altan edukecon, tamen mi iam klopodis fariĝi verkisto kaj ĉiutage skribis diversajn artikolojn. Kiam mi renkontiĝis kun Esperanto, mi estis serioza preninte Esperanton kiel ion, kio povas kontentigi mian idealistecon kaj profesian esperon.

Kiam vi ekpensis vian projekton?

En la jaro 1993 la ĉina politiko ŝanĝiĝis, kaj ŝtataj laboristoj fariĝis individuaj, kaj mi devis subskribi dungitan kontrakton kun la ŝtala fabriko, kie mi jam laboris 17 jarojn. Mi ne subskribis tian kontrakton, kaj fariĝis libera persono sen salajro kaj monhelpo. Kion fari? Mi volis vivi per Esperanto. Mi volis montri al aliaj, ke Esperanto estu praktika, ĉar mi estas aktiva organizanto de la movado en nia regiono.

Kiel paŝon post paŝo vi sukcesis ĝin realigi?

Komence mi eldonis Esperantajn informilojn, kaj disvendi E-librojn, kaj varbi vojaĝantojn al Ĉinio. Mi estis diligenta kaj ideoriĉa. Feliĉe mi povis vivi per tiuj aktivecoj, sed malfacile, ĉar mankas suficaj legantoj kaj vojaĝantoj el Esperantujo. Kion fari? Mi kalkulis, se nuntempe Esperanto ne eblas sukcesi per kvanto, eble ni povas sukcesi per kvalito. Tiel mi komencis serĉi sanĉon por komerco, ĉar unu komercisto eblas negoci mil juanojn, ankaŭ eblas negoci cent mil juanojn. Kial ni ne uzu Esperanton por la komerco, precipe internacia komerco. La teorio estas simpla, sed la aplikado bezonas grandan paciencon kaj profesian okupon. Pro tio ke mi prenis internacian komercon kiel mian profesion, ĉiutage mi laboras por mia pano kaj idealo.

Kiajn konkretajn aŭ psikologiajn barojn vi renkontis dumvoje?

Mi ne sentas min speciala, sed sama kiel aliaj komercistoj nur diferencante ke mi uzas Esperanton kaj ili uzas aliajn lingvojn. Kompreneble mi sentas min pli fiera, ĉar mi komercas ne nur por mi mem sed ankaŭ por idealo de la homaro.

Ĉu iam, precipe en la komenco, pro malespero vi intencis kapitulaci?

Ne. Mi kredas je Esperanto, ĉar mi estas amatora historiisto. Mi kredas mian aŭguron.

Nun vi estas sperta, kion vi sugestas, precipe al gejunuloj dezirantaj fariĝi entreprenistoj, por alfronti malsukceson en negoco?

Unue vi devas kredi je Esperanto utila por la komerco. Se vi dubas eĉ dubetas, vi ne povos sukcesi per Esperanto. Ankaŭ ni devas konscii, ke via aplikado estas valora eĉ per via malsukceso, ĉar vi kontribuas al granda idealo de la homaro.

Kiajn projektojn vi havas rilate kaj nian Movadon kaj vian entreprenon?

Ni devas fondi fakon de internacia komerco per Esperanto en altlernejoj, ĉar mankas kvalitaj oficistoj por kompanioj en Esperantujo.

Ĉu vi alvokas gejunulojn al kunlaborado?

Jes. Fakte en mia kompanio laboras junaj esperantistoj, sed ne sufiĉaj. Mankas kandidatoj por E-kompanioj.