En la 3-a de marto Ma Xu, reprezentanto de TPK kaj direktoro de la instituto sub la Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado de Ĉinio, informis al raportistoj, ke aktuale oni faras enketon pri la familia planado en la provinco Henan en meza Ĉinio, la provinco Gansu en nordokcidenta Ĉinio kaj aliaj lokoj. Li diris ke ne estas difinita tempo por komplete praktiki la novan politikon pri la familia planado je nasko de du infanoj.

Ĝis nun, la nova politiko pri la familia planado je nasko de du infanoj por la geedzoj, unu el kiuj estas la solinfano de la familio, estas praktikata en la urboj Pekino, Tianjin kaj Ŝanhajo, en la provincoj Zhejiang, Jiangxi kaj Anhui kaj en la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono. Laŭ antaŭvido de Ma Xu, en la kuranta jaro pli ol 20 provincoj praktikos tiun ĉi politikon pri du infanoj. De tio rezultas ke la novaj naskitoj multiĝos je pli ol 2 milionoj ĉiujare, tio ne donos grandan premon al la publikaj servoj. Kaj se oni praktikus la novan politikon pri du infanoj al ĉiuj senescepte, pli ol 10 milionoj da novaj naskitoj venus al la mondo en Ĉinio ĉiujare, kaj tio alportus la premon tre grandan.

Ma Xu diris, ke la enketo far en la jaro 2013 montras, ke al Ĉinio mankas ĉirkaŭ 3 milionoj da novaj laborfortoj, kaj la 2 milionoj da infanoj nove naskitaj ĉiujare fariĝos pozitivaj suplementoj al la labormerkato de Ĉinio post 15 jaroj.

Ma Xu atentigis, ke la politiko pri la du infanoj havas rilatojn ankaŭ kun la volo de la geedzoj kiuj havas tiun ĉi rajton. La enketo montras ke du infanojn deziras 60% - 65% da urbanoj kaj 85% - 90% da loĝantoj en la kamparo.