Estimataj s-roj kaj s-inoj

Jen novaj artikoj en nia retejo (http://www.espero.com.cn/),

Bildstrioj de Xi Jinping (http://www.espero.com.cn/2014-02/27/content_31603945.htm);

La 19an de februaro Qianlong-retpaĝaro de Ĉinio publikigis raporton pri bildstrioj sub la titolo "Kien iras la tempoj de prezidanto Xi?" En la bildstrioj ĉina prezidanto Xi Jinping surhavas simplan grizan jakon kaj bluan pantalonon. Estis la unua fojo, ke liaj bildstrioj aperis en oficiala mediato.

Ĉinaj novedzinoj el Mongolio (I) (http://www.espero.com.cn/2014-02/13/content_31457302.htm);

La zigzaga landlima linio dividas la mongolan stepon en du partojn -- Mongolio kaj la Interna Mongolio de Ĉinio. Tri mongolaj junulinoj -- Sou Remar, Tuya kaj Qiqigee edziniĝis al viroj de la Interna Mongolio de Ĉinio. Kvankam ili transloĝiĝis nur de la norda parto de la stepo al ĝia suda parto, tamen laŭteritorie ili eniris en alian landon. El iliaj kondutoj oni povas senti la grandan diferencon inter la du landoj en ideologio, pens-modelo kaj vivmaniero.

Publikigita la karikaturo de Li Keqiang

(http://www.espero.com.cn/2014-02/28/content_31626084.htm);

La 26-an de februaro, la ĉina registaro publikigis raporton pri la karikaturo sub la titolo "Per Bildo Klarigu Konstantan Kunsidon de la Centra Komitato de KPĈ". La unua bildo de tiu raporto estas karikaturo de Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio.

Juĝado de plej influaj libroj ĉinaj kaj francaj

(http://www.espero.com.cn/2014-02/28/content_31625924.htm)

La 25an de februaro kiel unu el la aktivaĵoj por festi la 50an datrevenon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, estis komencita en Pekino la juĝado de "la dek plej influaj francaj libroj en Ĉinio" kaj "la dek plej influaj ĉinaj libroj en Francio".



Baldaǔ okazos en Ĉinio la Tutlanda Popola Kongreso kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kiu decidos la gravajn aferojn de la lando en la kuranta jaro. Kaj ni volas prezenti por vi detalajn kaj de vi ŝatataj informojn! Do se vi havas proponojn kaj sugestojn, diru al ni.

Ni estas je via dispono!

Amike salutas