La Unua Irana Esperanto-Kongreso okazos en Tehrano de la 24a ĝis la 26a de marto. Tio estas longe atendita historia evento en kaj ekster la Movado.

La prezidanto de la Irana Esperanto-Asocio, s-ro Keyhan Sayadpour respondis kelkajn demandojn de El Popola Ĉinio pri la 1-a Kongreso kaj ĝenerale pri la historio de la esperantistoj, de la pioniroj ĝis hodiaŭ, en tiu fascina centrazia lando.

Kiam kaj kial vi esperantistiĝis?

Mi komencis lerni la lingvon en 1985. Mi ŝatis internacian rilaton kaj pensis, ke Esperanto estas bona ilo por tio.

Kiel la unuaj esperantistoj en Irano lernis Esperanton, kiel ili renkontiĝis kaj kiamaniere la Irana Esperanto-Asocio estis kreita?

Esperanto venis al Irano tra Rusio, laŭ la trovitaj dokumentoj. Pasis multaj jaroj ĝis Irano ekhavis asocion, ĉar pioniraj esperantistoj ne sentis bezonon de asocio, organo aŭ kongreso. Nia asocio (Irana Esperanto-Asocio) fondiĝis en 1993, kvankam Irano estis aktiva pri Esperanto jam de unuaj jardekoj de ĝia inventiĝo.

Ĉu antaŭ la fondiĝo de IREA jam ekzistis en Irano Esperanto-Movado? Kia estas ĝia historio?

Jes. Ni havis relative fortan movadon. En nia lando, asocio ne konstruis la movadon sed la Movado post fortiĝo faris asocion. Irano havas longan historion pri Esperanto. Unuafoje Yousef Etesami aperigis artikolon pri la lingvo en irana gazeto en 1910. Unua irana UEA-delegito aperis sur la dua eldonita Jarlibro en 1912. En 1916 kiam en Tehrano estis kelkaj aktivaj E-kursoj, fondiĝis Persia Esperanto-Asocio dank' al s-ro Bahman Sheidani. PEA poste malaktiviĝis. Kaj la historio daŭris ĝis nun.

Krom en Tehrano, kiom da kluboj ekzistas kaj kie ili troviĝas?

Fakte en aliaj urboj krom Tehrano aktivas ununuraj esperantistoj. Laŭ mia scio, ne ekzistas klubo ekster Tehrano. Pasinte ni havis en Ŝirazo kaj Maŝhado.

Dum la procezo de fondiĝo de IREA ĝis nun, kiajn obstaklojn la iranaj esperantistoj renkontis? Kiajn helpojn ili ricevis de la publikaj instancoj aŭ de privatuloj?

Ni ne ricevis grandan helpon de publikaj instancoj, ŝtato aŭ privatuloj. Ni detempaltempe organizas kunvenojn aŭ kursojn en publikaj lokoj. Krom tio, la Movado dependas de la helpoj de esperantistoj mem. Ekzemple, nia oficejo estas luprenita kontraŭ la monsumo kolektita de esperantistoj mem.

Kiamaniere IREA klopodas por varbi novajn esperantistojn?

Ĉar ni bezonas junan forton en nia movado kaj junuloj nunaj serĉas kaj trovas siajn bezonaĵojn en la interreto, ni klopodas pliigi nian prezenton sur la reto, ekzemple en lernu.net (persaj paĝoj) kaj en nia retejo www.espero.ir.

Kiel reagas ĝenerale la homoj pri Esperanto?

Plej multaj admiras Esperanton, inter kiuj kelkaj eklernas ĝin.

Ĉu la gejunuloj en Irano interesiĝas pri nia lingvo?

Bedaŭrinde ne. Kaj nia movado ade maljuniĝas. Ni serĉas solvojn.

Baldaŭ okazos la Unua Kongreso de IREA. Kiamaniere alilandaj Esperanto-Asocioj aŭ esperantistoj, kvankam ne partoprenontaj la Kongreson, povus helpi la preparadon de via evento?

Bonvenas salutmesaĝoj kaj laŭokaze financaj helpoj. Ni esperas ke la financa balanco de nia kongreso ne estu negativa.

Ĉu io ŝanĝiĝos por IREA post la unua kongreso? Ĉu pli aktive la asocio partoprenos la kunlaboradon en Esperantujo?

Ni tion esperas. Tiuj agadoj multe efikas sur la homoj kaj povas instigi ilin.

Kiajn projektojn aŭ revojn vi havas por la estonteco de IREA?

Ni esperas havi aĉetitan oficejon. Pro luiteco de oficejoj, ni multe moviĝis dum la pasintaj jaroj.

(de Pietro Fiocchi)
-----------

Por pli da informoj pri la Irana Esperanto-Asocio aŭ pri la programo de la 1-a Irana Esperanto-Kongreso bonvolu vidi: www.espero.ir

Troveblas koncernaj fotoj en: www.espero.com.cn/2014-02/24/content_31575257.htm