Post unu-semajna restado en Japanio, la 5-an de februaro mi revenis al Pekino. Ankaŭ ĉi-jare mi utiligis la feriojn de la Printempa Festo por esti en mia patrolando. Foje mi ŝerce plendis al amikoj, ke nun al mi mankas novjaro: en la novjaro japana, kun la 1-a de januaro en la mezo, mi estas en Ĉinio kie ne estas multe da festa atmosfero, kaj en la novjaro ĉina, la Printempa Festo, mi estas en Japanio kie oni tiam festas nenion. Mi preskaŭ forgesus kio estas novjaro, kvankam ĝi estas la plej grava festo ĉu en Ĉinio (festata laŭ la luna kalendaro) ĉu en Japanio (festata laŭ la suna)...

Memorigiloj pri la Printempa Festo

Tamen mi ne estus devinta forgesi, ke la ĉina Printempa Festo daŭras dek kvin tagojn. Antaŭe mi aŭdis, ke dum la Festo ekzemple en temploj okazas foiroj, cetere, amase vizitataj. De la pekina flughaveno veturante per metroo mi povis vidi en kelkaj stacioj provizoran indikilon pri la direkto al templo/foiro. En trajno estis grupoj da homoj, familianoj aŭ parencoj, kiuj supozeble survojas al tia foiro.

Krome, post mia reveno al Pekino daŭre memorigis min pri la Printempa Festo petardoj kaj fajraĵoj, kiujn ĉinoj eksplodigas en tiu ĉi okazo. Dum la antikveco oni volis per ilia eksplodigo surprizi kaj forpeli diablojn, kaj tiel venigi feliĉon. Fakte eĉ dum la verkado de tiu ĉi artikolo, en Pekino sporade aŭdiĝis petardokrakado. Foje mi eĉ sentis danĝeron, ĉar surstrate iuj buboj eksplodigis petardon, kies pecoj "flugas" kelkajn metrojn alten.

Oni eklaboris la 7-an de februaro ĉi-jare. Ankaŭ mia Esperanto-kurso ĉe El Popola Ĉinio rekomenciĝis en la sama tago. Mi ankoraŭ ne sufiĉe kutimiĝis al la ĉina kalendaro, kaj ne sciis, ke estas tempo kiam regas la festa etoso. Tion mi malkovris, kiam por la kurso mi iris preni la ŝlosilon de nia kunsidejo kaj trovis koleginon respondecan pri administrado surpriziĝi: "ĉu vi jam komencas instrui Esperanton?"

Miaj kursanoj, kiuj ĉeestis tiutage, ŝajne ne estis ĝenitaj pri tio. Sed ankaŭ ilin ankoraŭ ne estis forlasinta la festa etoso. Unu el la kutimaj ĉeestantoj, Yin Lu – karesnome Lulu aŭ Vojeto – proponis, ke ni kune preparu ĝjaŭziojn (aŭ ĉine: jiaozi) kaj ilin feste manĝu en mia hejmo. Jen do ĝjaŭzio, tradicie manĝaĵo por festaj okazoj en Ĉinio, fariĝis por mi la tria memorigilo pri la Printempa Festo!

Preparado – karnavalo

Ĝjaŭzio estas ĉina farĉita pastobulo. La farĉo povas konsisti el dishaketitaj legomoj, salikokoj, viandoj aŭ ovoj. Oni kuiras ĝjaŭziojn diversmaniere: eblas ilin boligi, vaporumi, friti... Similaĵoj estas manĝataj ne nur en Japanio kaj Koreio, sed en Nepalo, Turkio, Rusio, Pollando, Italio kaj eble ankaŭ en aliaj landoj. Foje oni nomas ĝjaŭzion "ĉina raviolo", kvankam ŝajne la prapatro de raviolo estas ĝjaŭzio kaj ne inverse.

Ankaŭ en Japanio ĝi estas tre populara manĝaĵo nomata gyôza, nomo veninta de la vorto jiaozi en la dialekto de Shandong-provinco aŭ en la manĉura lingvo, laŭdire. En Japanio oni manĝas ĝjaŭziojn ĉefe frititajn, dum en Ĉinio la normo estas boligi aŭ vaporumi ilin. Oni diras, ke Zhu Zhiyu (1600-1682), granda ĉina studanto de konfuceanismo, kiu petis azilon en Japanio post la pereo de la Ming-dinastio, estis la unua, kiu prezentis la manĝaĵon al japanoj. Sed ĝjaŭzioj vere populariĝis en Japanio nur post la dua mondomilito. Ĉinoj surpriziĝas, krome, ke japanoj miksas pecetojn de ajlo en la farĉon. Ĉinoj, kontraste, manĝas nekuiritajn ajlojn ne en, sed kun ĝjaŭzioj.

Pro la populareco de ĝjaŭzioj en Japanio mi iam spertis kun japanaj geamikoj prepari ĝjaŭziojn. Do mi sciis, ke la preparado mem povas esti gaja festo. Efektive en tiu vespero kvar personoj venis al mia loĝejo, kune preparis kaj manĝis ĝjaŭziojn. En la ĉi-kunaj fotoj mankas tiuj pri la manĝado, sed vi certe povas senti, ke ni sufiĉe amuziĝis eĉ dum la preparado, kiu ia-sence estis preskaŭ preskaŭ karnavalo!

Loĝi sola sed ne plu soleca

Mi rememoris, ke en decembro 2012 mia veterana kolegino, Tan Xiuzhu, donacis al mi ĝjaŭziojn. Hejme mi boligis ilin sola kaj manĝis sola. Nun post du jaroj da restado en Pekino mi daŭre loĝas sola sed ne plu estas soleca, ĉar estas homoj kiuj pretas veni al mia loĝejo por kune manĝi kaj festi.

Tio povis okazi, ĉar mi ne restis simple gasto, kiu nur "parazitas" al la Esperanto-movado. Mi faris mian eblon por kontribui al ĝi. Mi komencis instrui Esperanton kaj pro tio mi "akiris" miajn lernantojn, kiuj ŝajne ŝatas min kiel instruiston. La ĝjaŭzi-festo ne nur estis por festi la Printempan Feston, ĝi estis ankaŭ por festi mian atingon de la celo en gloro tiu-rilate, kvankam celoj atingotaj ankoraŭ estas granda nombro, kiel steloj sur la ĉielo.

Mi malkaŝu nur unu el la celoj atingotaj. Pro la ĉi-foja ĝjaŭzi-festo mi komencas kovi ideon fari mian loĝejon salono por esperantistoj. Unuavice mi volus oferti al miaj lernantoj kaj aliaj junaj gesamideanoj lokon por kolektiĝi kaj amuziĝi. Karaj legantoj, ankaŭ vi estos bonvenaj viziti mian neston, se vi havos okazon veni al la ĉina ĉefurbo. Ĝis eventuala renkontiĝo en Pekino!