Septembre de 2012, kiam okazis la deklaro pri la "ŝtatigo" de Diaoyu-insularo, la japanlingvaj kursoj de Oikawa Kohji vigle funkciis en Ĉinio kaj li laŭorde faris rondirajn prelegojn en la lando. Sed pro la evento li devis ĉesigi la agadojn por du monatoj. En la mezo de novembro, kiam la streĉa situacio iom mildiĝis, li rekomencis siajn prelegojn en Ŝanhajo, Kantono kaj aliaj urboj.

Oikawa Kohji rememoris, ke dum tiu periodo, kiam li prenis taksion, preskaŭ ĉiu taksi-ŝoforo demandis lin de kiu lando li venis. Se li memmoke respondis, ke li estas "japana diablo", la ŝoforoj ne plu demandis ion. Se li respondis, ke li estas japano, la ŝoforo certe demandis plu: "Ĉu Diaoyu-insulo estas ĉina aŭ japana?" Aŭdinte tion Oikawa Kohji siavice starigis alian demandon: "Kiel vi respondus, se vi vojaĝus al Japanio kaj ricevus de japanoj la saman demandon?"

Nemalmultaj japanoj vivantaj en Ĉinio havis similan sperton. Ankaŭ Yamamoto Tatsuro rakontis pri tia travivaĵo. Li diris, ke en septembro de la pasinta jaro, kiam li veturis per taksio kune kun sia ĉina kolego, li laŭeble ne parolis nek malkaŝis al aliaj, ke li estas japano.



Afiŝoj pri oratora konkurso de la japana lingvo estis forŝiritaj unu nokton post ilia algluiĝo


Dum kvin jaroj komence de la 21-a jarcento, la tiama japana ĉefministro Koizumi Jun'ichiro insiste vizitis la sanktejon Yasukuni, kie estas kultataj ankaŭ la A-klasaj militkrimuloj de la Dua Mondmilito, spite al la zorgoj kaj opono de la internacia socio kaj najbaraj landoj en Azio kaj tiuj de la japana popolo. Lia konduto alportis 5-jaran doloron al Oikawa Kohji, kiu venis al Ĉinio en julio de 2001. Oikawa Kohji diris, ke dum tiuj jaroj multaj afiŝoj pri oratora konkurso de la japana lingvo, kies preskosto estis 15 juanoj po unu, estis forŝiritaj unu nokton post ilia algluiĝo.

En la jaro 2010 Oikawa Kohji eldonis libron. La kampanjo por la nove eldonita libro kun subskribado de la aŭtoro estis nuligita pro la kolizio de ĉina kaj japana ŝipoj okazinta en la 7-a de septembro.



Liaj laborantoj partoprenis en kontraŭjapana manifestacio


Por mastro de japana entrepreno en Ĉinio ne estis ĝojige, ke liaj laborantoj partoprenis en kontraŭjapana manifestacio. Yamamoto Tatsuro diris al la raportisto de la ĵurnalo Beijing Qingnian, ke iu-tage de septembro de la pasinta jaro, li veturis por viziti sian klienton. Preterpasante la japanan ambasadorejon en Ĉinio proksime de la ponto Liangma li vidis, ke tie ĉinoj manifestaciis. Proksimiĝante al la ambasadorejo li rimarkis, ke multaj homoj ĵetas objektojn al la ambasadorejo. Kiel japano li malĝojis pro tio. Ankaŭ liaj laborantoj partoprenis en la kontraŭjapana manifestacio posttagmeze de la sama tago kaj restis en la oficejo nur lia japana kolego kaj li.

Ono Hiroshi, alia aŭtoro de la libro, estas direktoro por strategia planado de la kompanio Yongwang (AEON) en Qingdao. Li laboras en Ĉinio por 6 jaroj. Lia verko sub la titolo "Taglibro pri refunkciigo de la detruita superbazaro" konigis al legantoj ĉion, kio okazis en la superbazaro. Ono Hiroshi funkciigas 4 ĉen-superbazarojn Yongwang en Qingdao de Shandong-provinco. Septembre de la pasinta jaro la 4 superbazaroj suferis ia-gradan detruon. En la 15-a de septembro la ĉefstabejo de la superbazaroj donis la instrukcion, ke ĉiuj japanaj laborantoj restu hejme por atendi novan instrukcion. Tiam familianoj kaj amikoj de multaj ĉinaj laborantoj en la superbazaro konsilis ilin rezigni la laboron tie. Nur post du semajnoj la superbazaro refunkciis.



Enhospitaliĝo pro la malboniĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio


Yano Koji estas japana aktoro kaj li estas nomita "speciala aktoro por ludi rolon de 'diablo'" pro sia rolo de "japana diablo" en multaj ĉinaj filmoj kaj televid-filmoj. Li skribis en la libro, ke la roloj de kruelaj kaj senkompataj japanoj en ĉinaj televid-filmoj kontraŭ Japanio plej parte estas luditaj de ĉinoj. Li penadis por prezenti la penton kaj triston de japana armeano pri la milito. "Mi iam ludis rolon de japana armeano. Kiam li estis mortigita de la Ok-voja Armeo en la fino de la filmo, mi larmis eble pro sopiro al mia hejmloko kaj pro deziro al la paco. Post finiĝo de filmado de la sceno multaj laborantoj aplaŭdis. La sceno kaŭzis multe da disputoj inter la spektantoj."

Poste Yano Koji funkciis kiel prezidanto de la televida programo "Progresu tagon post tago". Pro tio li estas ŝatata de multaj ĉinoj. Kiam li iras sur stratoj, multaj ĉinoj amike salutas lin. Septembre de la pasinta jaro la rapida malboniĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio donis al Yano Koji baton, kiun li neniam suferis antaŭe. "La subskribita interkonsento pri televida filmo ne povis esti daŭre plenumita, la planita aranĝo pri partopreno en la agado de amikaj urboj inter Ĉinio kaj Japanio okazonta en la insulo Kagoshima estis nuligita pro nepartopreno de la ĉina flanko. Miaj laboroj malmultiĝis, la maltrankvileco al la estonteco kaj premforto kaŭzis al mi severan sendormecon. Kiam mi ofice revenis al Japanio, mi subite sentis malfacilon de spiro kaj estis unuafoje ambulance sendita al hospitalo."



Daŭre resti en Ĉinio

La 108 japanoj elektis daŭre resti en Ĉinio en la situacio, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio senĉese malboniĝis. Ilia elekto venis el tio, ke ili estis emociitaj de multaj ĉinoj, kiuj kun kvieta sinteno donis al ili prizorgon kaj komprenon dum la speciala periodo.



"La homa sento de ĉinoj emociis min"

Ĉi-jare 150 ĉinaj studentoj kaj 20 japanaj studentoj lernantaj en Ĉinio kune partoprenis en la kurso okazigita de Oikawa Kohji. Ili vivis kune. Oikawa Kohji diris, ke la kuna vivado havigis al ili reciprokan konon. Ekzemple, kiam iu japana studento estis deprimita, ĉinaj studentoj alpaŝis por konsoli lin, dum japanaj studentoj restis apude por silente akompani lin. Komence la japanaj studentoj opiniis, ke la prizorgo kaj "mildeco" de ĉinaj studentoj estis hipokrita, sed ili iom post iom trovis ne esti tia. La lastan tagon antaŭ finiĝo de la kurso, iuj japanaj studentoj larmis pro la disiĝo.

Oikawa Kohji diris, ke li estis emociita de la amikeco inter ĉinaj kaj japanaj studentoj. Li esperas, ke pli multe da japanaj studentoj lernantaj en Ĉinio partoprenos en la kurso. Li havas la celon, ke venos 1000 japanaj studentoj kaj 1000 ĉinaj studentoj por lerni kaj vivi kune.

En la libro preskaŭ ĉiuj aŭtoroj rakontis pri la kialo daŭre resti en Ĉinio per nemalpli ol duono da skribaĵoj de la verko. Ekzemple, ŝajnas al Oikawa Kohji, ke plorado de infanoj en publikaj lokoj ofte ne estas tolerata en la japana socio kaj iliaj gepatroj estas riproĉataj de homoj ĉirkaŭ ili. Sed se tio okazas en Ĉinio, homoj ĉirkaŭ la infanoj klopodas ĝojigi ilin per mildaj vortoj. Tio emociis Oikawa Kohji. Li diris, ke Ĉinio havas densajn hom-sentojn kaj la vivo en Ĉinio ne estas tiel "laciga."